Amara melono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e esperantigis sintakson per AWB
Linio 25:
La tigoj estas kuŝantaj aŭ starantaj kaj iĝas ĝis kvin metroj longaj. Ili estas apenaŭ aŭ dense haraj, precipe ĉe la [[nodo (botaniko)|nodoj]].
 
La 0,5 ĝis 7  cm longaj [[folio (planto)|folioj]] havas tigojn. La [[foliplato]] estas 1 ĝis 10 longa kaj 1 ĝis 12,5 larĝa, ovala ĝis ronda kaj korforman bazon. Ankaŭ la folioj havas harojn. La foliplato estas manforme loba kun tri ĝis sep loboj. La [[ĉiro]]j estas nebranĉigitaj.
 
La specio estas monoika kaj seperatseksa. La [[floro]]j staras unuope. Ĉe la masklaj floroj la pedunklo estas 0,3 ĝis 5  cm longaj. La [[brakteo]] estas 2 ĝis 17  mm longa, larĝe ovala ĝis renforma, kun korforma bazo kaj verda. La florpedunklo longas 2 ĝis 9,5  cm. La flortubo longas 1 ĝis 5  mm, la [[sepalo|sepalaj pintoj]] longas 3 ĝis 7  mm kaj ovalaj. La [[petalo]]j estas 1 ĝis 2,5  cm longaj, hel- ĝis malhelflavaj.
 
Ĉe la inaj floroj la florpedunklo longas 0,2 ĝis 5  cm, la [[brakteo]]estas 1 ĝis 12  mm longa. La ovario longas 8 ĝis 11 (malofte ĝis 30) mm langa kaj 2 ĝis 4  mm larĝa. La formo estas ovale-beksimile ĝis fadenece, kun haraj ripoj kaj verukkovrata La flortubo longas 1 ĝis 3  mm. La petaloj longas 0,7 ĝis 1,2  cm.
 
La [[frukto]] estas 2,5 ĝis 4,8 (malofte 11) cm longa kaj 1,5 ĝis 2,3 (malofte 4) cm larĝa, ovale beksimile aŭ elipsoide kun haraj ripoj kaj verukoj. En matura stato ĝi estas forte oranĝkolora kaj malfermiĝas per tri klaboj. La fruktpedunklo longas 3,4 ĝis 15  cm. La [[semo (planto)|semoj]] havas grandecon de (8 ĝis 11) × (4,5 ĝis 8) × (2 ĝis 3,5) mm. Ili estas ĉirkaŭitaj en glua ruĝa fruktkarno.
 
== Disvastiĝo ==
[[dosiero:Momordica charantia dsc07812.jpg|eta|fruktoj sur foiro en [[Reunio]]]]
[[dosiero:Sidedishes_with_bitter_melon.jpg|eta|en strioj tranĉita amara melono (kaj [[miljara ovo|miljaraj ovoj]]) en [[Tajpeo]]]]
La amaraj melonoj estas disvastigataj tuttropike. Ĝi kreskas sovaĝe ĉe riveraj kaj lagaj bordoj. Ĝi kreskas en Afriko ĝis alteco de 1650 m. En Ameriko ĝi kreskas de Brazilo ĝis la sudoriento de Usono kaj tie estas ofta fiherbo.
 
== Lokaj nomoj ==
En [[suda Azio]] ĝi nomiĝas ''karela'' (करेला/urdue کریلا) en la [[hindia lingvo|hindie]]- kaj [[urdua lingvo|urdue]], ''karle'' (कारले) en la [[marata lingvo|marata]], ''kakarakaya'' (కాకరకాయ) en la [[telugua lingvo|telugua]], ''karavila'' (කරවිල) en la [[sinhala lingvo |sinhala]], ''karela'' (કારેલા) en la [[guĝarata lingvo|guĝarata]], ''kalara'' (କଲରା) en la [[orija lingvo|orija]], ''hāgalakāyi'' (ಹಾಗಲಕಾಯಿ) en la [[Kanara lingvo|kanara]], ''paavayka'' (പാവയ്ക്ക) kaj "kaypakkaya" (കയ്പയ്ക്കായ) en la [[malajalama lingvo|malajalama]], ''paagarkaai'' (பாகற்காய்) en la [[tamila lingvo|tamila]],<ref name=Lim_Edible>{{citecitaĵo bookel libro|lastfamilia nomo=Lim|firstpersona nomo=T. K.|titletitolo=Edible medicinal and non-medicinal plants |yearjaro=2013 |publishereldoninto=Springer |locationloko=Dordrecht |isbn=9789400717640 |pagespaĝoj=331–332}}</ref> ''tite karela'' (तीते करेला) en la [[nepala lingvo|nepala]], ''korola'' (করলা|করলা) en la [[bengala lingvo|bengala]], ''kerela'' en la [[asama lingvo|asama]],''changkha'' en la [[miza lingvo|miza]] kaj ''faaga'' en la [[maldiva lingvo|maldiva]].
 
En [[Hindoĉinio]] la planto nomiĝas ''ma'reah'' en la [[kmera lingvo|kmera]], ''mara'' (มะระ) en la [[taja lingvo|taja]], ''kje' hin: ga: thi:'' en la [[birma lingvo|birma]] kaj ''mướp đắng'' aŭ ''khổ qua'' en la [[vjetnama lingvo|vjetnama]].
 
En la insuloj de sudorienta Azio ĝi nomiĝas ''ampalaya'' en la [[filipina lingvo |filipina]], ''parya'' en la [[iloka lingvo|iloka]], ''peria'' en la [[malaja lingvo|malaja]] kaj ''pare'' en la [[java lingvo|java]] kaj [[indonezia lingvo|indonezia]].
 
En [[Orientazio]] la planto nomiĝas ''kugua'' (苦瓜, [[pinjina|pinjine]]: ''kǔguā'') en la [[ĉina lingvo|ĉina]], ''yeoju'' (여주) en la [[korea lingvo|korea]], ''goya'' (ごーやー) en la [[okinava lingvo|okinava]] kaj ''nigauri'' (苦瓜) en la [[japana lingvo|japana]].
Linio 60:
 
=== Farmakologio ===
Ekzistas ĝis hodiaŭ nur malmultaj [[klinika studo|klinikaj studoj]] aŭ studoj kun bestoj, kiuj dokumentas la efikojn de la amara melono.<ref>J. K. Grover, S. P. Yadav: ''Pharmacological actions and potential uses of Momordica charantia: a review.'' [[J Ethnopharmacol]]. 93/1/2004. S. 123–132. PMID 15182917</ref>
 
== Literaturo ==