Solvang (Kalifornio): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Solvang''' (el dana por "sunkampo")<ref name="elverhoj">[http://www.elverhoj.org/history.html "History of Solvang"], Elverhøj Museum. Alirita la 14an de Septe...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:41, 23 feb. 2017

Solvang (el dana por "sunkampo")[1] estas urbo en Kantono Santa Barbara (Kalifornio). Ĝi situas en la Valo Santa Ynez. La loĝantaro estis 5,245 je la censo de 2010, el 5,332 je la censo de 2000. Solvang estis aligita kiel urbo la 1an de Majo, 1985.[2]

Solvang estis fondita en 1911 sur preskaŭ 3,600 ha de la meksika bieno Rancho San Carlos de Jonata, fare de grupo de Danoj kiuj estis veturintaj okcidenten por setligi danan kolonion for el la mezokcidentaj vintroj. La urbo estas hejmo de nombraj bakejoj, restoracioj, kaj kommercistoj kiuj proponas guston de produktoj el Danio en Kalifornio. Ankaŭ la arkitekturo de multaj fasadoj kaj konstruaĵoj montras tradician danan stilon. Estas kopio de la fama statuo de La marvirineto de Kopenhago, same kiel estas alia de busto de la fama dana fabelverkisto Hans Christian Andersen. Ankaŭ kopio de la fama turo de Kopenhago nome Ronda Turo aŭ Rundetårn en la skalo 1:3 estis finigita en 1991 kaj povas esti vidata en la urbocentro.

34° 35′ 38″ N 120° 8′ 23″ U / 34.59389 °N, 120.13972 °U / 34.59389; -120.13972 (mapo)Koordinatoj: 34° 35′ 38″ N 120° 8′ 23″ U / 34.59389 °N, 120.13972 °U / 34.59389; -120.13972 (mapo)

  1. "History of Solvang", Elverhøj Museum. Alirita la 14an de Septembro, 2010.
  2. "City of Solvang". Alirita la 9an de Septembro, 2010.