Historio de la urbo Freiburg im Breisgau: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
==Potenciĝo de la urbo==
La malkovro de riĉaj [[arĝentotroviĝoj]] je la okcidenta rando de la [[Nigra arbaro]] fine de la 10a jarcento baldaŭ kaŭzis prosperon de la urbo. La rajton de minado la Zähringer ricevis de la episkopoj de [[Bazelo]], kiuj siavice de la imperiestro [[Konrad la 2-a]] estis ricevintaj la [[Bergregal]], la reĝan rajton uzi la trezorojn de la grundo. Kiam Freiburg fariĝis potenca, la urba preĝejo, en kiu [[Bernardo de Clairvau]] en 1146 predikis la Duan [[Krucmilito]]n, baldaŭ montriĝis tro malgranda, pro kio la lasta duko el la dinastio de Zähringen [[Bertold la 5-a]] ĉirkaŭ 1200 konstruigis novan ampleksan aproĥejan preĝejon. La [[katedralo de Freiburg]] komenciĝis en [[romanika]] konstrumaniero kaj poste plukonstruiĝis en gotika stilo. Post sia morto en 1218 Bertold 5a kiel lasta duko el la familio de Zähringen entombiĝis en la de li fondita preĝejo. Urba konsilantaro (consilium) ekzistis jam antaŭ 1178 sub lia antaŭulo, Bertold la 4-a. La konsilantara konstitucio de la urbo establiĝis jam dum la vivotempo de la duko Bertold 5a. Verŝajne en Freiburg la urba konsilantaro evoluis, simile kiel en la episkopaj urboj je la supera Rejno, el konsilantaro de la urboposedanto, kiu konsilis lin en juĝejaj aferoj de de la urbo.
 
== La grafoj de Urach kiel grafoj de Freiburg ==
[[Dosiero:Rappen pfennig freiburg.jpg|eta|hochkant|Monero Rappenpfennig, grafa [[Monfarejo|monstampejo]], proksimume de 1290]]
[[Dosiero:Alte Stadtmauer.jpg|eta|Paviminskribo, kiu indikas lokon, kie etendiĝas la urbomuro sudokcidente de la Augustinermuseum]]
Post la estingiĝo de la dinastio [[Zähringer]] en la jaro 1210, la regado de la urbo venis al la grafoj de Urach, nome al la nepo de Bertold la 5-a [[Egino la 5-a(Urach)|Egino la 5-a]] de Urach, kiu ekde tiam nomis sin Egino la 1-a de Freiburg. Li rezidis en la kastelo sur la kastelmonto supre de Freiburg.
Ĉar la burĝoj ne fidis al la nova reganto, ili fiksis skribe la malnovajn de la Zähringer donitajn rajtojn en konstitucio de la konsilio (la Stadtrodel de 1218), laŭ kiu 24 konsilianoj el 24 malnovaj familioj regis Frajburgon. Ekde 1248 aldoniĝis plia samnombro da konsilianoj, kiuj ŝanĝiĝis ĉiujare. Fine de la 13-a jarcento ankaŭ
metiistoj el la gildoj iĝis membroj de la urba konsilio.
En la 13-a jarcento pluraj [[ordeno (eklezio|ordenoj]] instaliĝis ene de la urbaj muroj. La [[Dominikanoj]] fondis en 1236 la [[Dominikanerkloster (Freiburg im Breisgau)|monaĥejon de la predikantoj]], kie [[Albertus Magnus]] okupis la postenon de legomajstro (Lesemeister) de 1236 ĝis 1238. De 1240 datas la unua mencio de [[Johanniterkommende Freiburg|Johanniterhaus]]. En 1246 grafo Kontrad transdonis al la ordeno de la almozpetantoj [[Franciskanoj]]
la kapelon de Marteno kun kvar bienoj. Sur ĝi la nudpiedaj monaĥoj konstruis sian monaĥejon kaj pligrandigis ĝis 1318 la kapelon al la ankoraŭ ekzistanta [[St. Martin (Freiburg-Altstadt)|preĝejo Sankta Marteno]]. La originoj de la [[Deutschordenskommende Freiburg]] datas de 1258. Kiel tria ordeno la [[Aŭgustenanoj]] trovis lokon por sia monaĥejo en la mallarĝa malnovurbo inter Salzstraße (strato de salo) kaj la urbomuro.<ref>En la konstruaĵoj nuntempe troviĝas la Augustinermuseum (muzeo de Aŭgustenanoj). En la pavimo sudokcidente de ĝi la etendiĝo de la urbomuro estas markita.</ref>
Kiam la grafoj de Freiburg regis super la urbo, ofte estsis [[Malpaco (mezepoko)|malpacoj]] inter ili kaj la urbo, kiuj preskaŭ ĉiam temis pri monaj aferoj.
En la jaro 1299 la Frajburganoj rifuzis plenumi la denovajn monpostulojn de la grafo [[Egino la 2-a (Freiburg)|Egino&nbsp;la 2-a]] kaj pafis al lia kastelo sur la kastelmonto per ĵetmaŝinoj.
Post tio Egino petis helpon de sia bofrato [[Konrad III. von Lichtenberg]], la episkopo de [[Strasburgo]]. En la sekva batalo mortis la episkopo - laŭdire buĉisto el Freiburg nomita Haŭri pikmortigis lin per lanco - kio signifis la venkon de la urbo, sed la burĝoj pro tiu sakrilegia mortigo de la episkopo devis pagi ĉiujare al la grafo konsiderindan monsumon kiel punmono. Kiam en 1366 la grafo [[Egino la 3-a (Freiburg)|Egino&nbsp;la 3-a]] provis dumnokte penetri en la urbon kun batalantaro, la Frajburganoj detruis la kastelon sur la kastelmonto. Por finfine sin liberigi de la regado de la grafo, en 1368 la burĝoj aĉetis la liberecon je 20.000&nbsp;markoj* da arĝento kaj poste submetis sin propravole sub la protekto de la dinastio de [[Habsburgoj]]. Per tio la urbo ekapartenis al [[Antaŭa Aŭstrio]] kaj partoprenis la sorton de prospero kaj malprospero de la Habsburgoj ĝis la malfondo de la [[Sankta Romia Imperio]] en 1805. Senkonsidere de tio Freiburg en 1377 kunigis sin al la tielnomata ''Rappenbund'' (monerunio) kun multaj aliaj moner-stampejoj ambaŭflane de la Supra Rejno, inter kiuj estis [[Colmar]] kaj [[Thann]], en Svislando inter aliaj [[Bazelo]], [[Schaffhausen]], [[Zuriko]] kaj [[Berno]] kaj aliaj terenoj en [[Breisgau]] kaj [[Sundgau]]. Tiu unueca monersistemo plifaciligis la komercon en la Suprarejna Regiono. La [[Rappen]]-Pfenigo, la monero de Freiburg, estis la ĉefa monsistema unuo. En 1584 oni malfondis ĉi tiun monfederacion.
 
''*Unu marko pezis 237,5 gramojn da arĝento kaj estis la baza grandeco kun subdivido de 678 pfenigoj.
 
==Freiburg sub la Habsburgoj==
2 735

redaktoj