Hen: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Hen - The Swedish pronoun.svg|eta|Ilustraĵo de la du seksaj pronomoj kaj ''hen'' per miksitaj seksosimboloj]]
'''''Hen''''' ({{prononco|h''e''n|hɛn}}) estas [[seksneŭtrala homa triapersona pronomo]] en la [[sveda lingvo]]. Konsidere la kuntekston de la svedaj personaj pronomoj ''han'' (li) kaj ''hon'' (ŝi) estiĝis ''hen'', por plenumi tri bezonojn: (1) la pure lingvan, sintaktansintaksan bezonon je seksneŭtrala vorto, (2) la bezonon je persona pronomo por personoj, kiuj ne klare asignas sin mem al iu sekso kaj (3) la pli politikan bezonon je persona pronomo, kiu forprenas la fokuson disde la aparteneco al sekso.<ref>{{cite web|url=http://www.ord.se/Sprakkonsulten-har-ordet/Vem-bestammer-vad-det-heter-/Varfor-blir-hen-sa-upprord/|title=Varför blir hen så upprörd?|accessdate=2014-08-15}}</ref> ''Hen'' estis proponita en 1966 en la sveda regiona gazeto ''Upsala Nya Tidning'' kaj denove en 1994 en artikolo de la lingvisto Hans Karlgren, sed ne atingis vastan atenton ĝis ĉirkaŭ 2010.<ref>''[[:w:sv:Svenska Dagbladet|Svenska Dagbladet]]'', 2012-03-08.[http://blog.svd.se/kultur/2012/03/08/%E2%80%9Dhen%E2%80%9D-foreslogs-av-sprakforskare-redan-1994-%E2%80%93-i-svd/]</ref> En Julio 2014 estis anoncite, ke ''hen'' estos inkluzivita en la [[:w:sv:Svenska_Akademiens_ordlista_över_svenska_språket|vortliston de la sveda lingvo]] prizorgata de la [[Sveda Akademio]].<ref>{{cite web|url=http://www.dn.se/kultur-noje/spraket/hen-med-i-ordlistan/|title="Hen" med i ordlistan|accessdate=2014-08-15}}</ref>
 
Redono de la senco de ''hen'' per Esperanta vorto normkonforma: En Esperanto ne estas vorto normkonforma, kiu komplete plenumas la supre menciitajn bezonojn. (Tion ĉi la Esperanta persona pronomo ''ĝi'' faras nur parte.<ref>[[L. L. Zamenhof|Zamenhof]] en Lingva Respondo 91: "Sed ĉar la vorto 'ĝi' (uzata speciale por 'bestoj' aŭ 'senvivavjhoj') enhavas en si ion malaltigan (kaj ankaŭ kontraŭkutiman) kaj por la ideo de homo 'ĝi' estas iom malagrabla, tial mi konsilus al vi fari tiel, kiel oni faras en la aliaj lingvoj, kaj uzi por 'homo' la pronomon 'li'." Redonita en L. L. Zamenhof: "Lingvaj Respondoj kaj konsiloj pri Esperanto". Editoris: G. Waringhien. 6a eldono. Marmande, Esperantaj Francaj Eldonoj, 1962, p. 79.</ref>) Laŭ [[PMEG]] "Pli-malpli ĉiu libera konsonanto + 'i' estas jam proponita kiel anstataŭaĵo de neŭtra li – eĉ sola 'i' estas proponita! – sen praktikaj rezultoj."<ref>{{cite web|url=http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria.html#i-gil|title=PMEG - Gramatiko - 11.5 Tria persono - ''Li'' kaj ''ŝi'' - Noto|accessdate=2014-08-17}}</ref>. Al tiaj proponoj apartenas ankaŭ ''[[Riismo|ri]]''. Ĉar temas pri formoj novaj, ''ri'' k. s. postulas aprobon de internacieco (t. e. Regulo 15 de la [[Gramatiko de Esperanto#Fundamenta_Gramatiko_de_Esperanto|Fundamenta Gramatiko]]) aŭ aŭtoritata centra institucio (laŭ la oka alineo de la Antaŭparolo al la [[Fundamento de Esperanto]]). Ambaŭ ne trafas. Sekve ne eblas redoni la sencon de ''hen'' per Esperanta vorto normkonforma.
Linio 6:
== Vidu ankaŭ ==
* [[Ununombra they]]
* [[Mx (titolo)]]
 
== Referencoj ==
Linio 13 ⟶ 14:
[[Kategorio:Gramatiko]]
[[Kategorio:Vortoj]]
[[Kategorio:Seksneŭtra lingvouzado]]