Subjunktivo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Subjunktivo'''. Ĝi estas identa kun la ordona modo. Oni uzas ĝin ĉiam kun la [[konjunkcio]] KE, en kazoj, kiam la ĉefpropozicio esprimas celadon aŭ neceladon, helpon aŭ malhelpon, devigon aŭ malpermeson por io (deziri, voli, pretendi, peti, postuli, proponi, ordoni, instigi, helpi, lasi, konsenti, permesi, konsili, necesi, bezoni ktp. kaj ĉies ĉi malo).
 
Ĉar la konjunkcio ,por ke' enhavas ĉiam la sencon de celado, post ĝi oni devas uzi ĉiam S-on.
 
Post esperi oni devas uzi futuron, same post timi. Tamen ĉe [[Zamenhof]] oni renkontas post timi S-on kun ne: „Mi timas, ke vi ne malsukcesu“. Ĉi tiun frazkonstruon eble oni povus klarigi per la subkompreno de DEZIRI. „Mi time deziras, ke vi ne malsukcesu“.
 
Multaj diras, ke en E.[[Esperanto]] ne ekzistas S; laŭ ili la ordonan modon postulas ne la [[verbo]] de l' ĉefprop-oĉefpropozicio, sed la senco de l' dependa prop-o. „Mi volas, ke vi iru“ diras simple: „Mi volas, iru.“ Sed ĉi tiu rezonado fiaskas ĉe la mal-verboj.
 
„Mi malpermesas, ke vi iru“ certe ne diras: „Mi malpermesas, iru!“ Kaj vere, Sentis eĉ proponas, ke oni diru: „Mi malpermesas, ke vi iros.“ Sed tio estus tia rompo de la vivanta [[tradicio]] de l' [[lingvo]], ke ŝajnas nepre preferinde rekoni la ekziston de l' S. Tamen aliflanke, por ne erarigi pri tio, ke la S en E estus uzata same larĝe kiel en aliaj lingvoj, pli bone estas ne uzi en E la nomon S, sed nomi ĝin [[volitivo]] aŭ efikeca modo.
KALOCSAY