Angla lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 203:
 
La vortoj derivitaj de la antikva angla, populare nomataj "ĝermanaj", plej ofte esprimas seriozecon kaj dediĉon. Kiam [[Winston Churchill]] diris, en sia unua diskurso kiel Ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando (1940), ke li povas proponi al sia popolo dum milito nur "[[:en:Blood, toil, tears, and sweat|blood, toil, tears, and sweat]]" (sango, laboro, larmoj kaj svito), la seriozeco de la situacio videblas en lia uzo de vortoj nur ĝermandevenaj. Male, abunda uzado de latiniddevenaj vortoj, ĝenerale derivitaj el la franca, indikas bagatelojn aŭ burokratecon. En juraj dokumentoj de la pasinteco estis ofta la uzado de paroj de sinonimoj, unu de anglosaksa kaj alia de latinida devenoj, kiel "last will and testament" (lasta testamento), por eviti miskomprenojn. La deveno de la vortoj en angla povas havigi antropologiajn konkludojn: la bestoj ''sheep'', ''pig'', kaj ''cow'' (ŝafo, porko, bovino) estas ĝermandevenaj, dum la nomoj de la viandoj el tiuj bestoj estas latiniddevenaj: ''mutton'' (ne uzata en Usono), ''pork'', ''beef'' (ŝafaĵo, porkaĵo, bovaĵo). Kio indikas la socian klason kiu bredozorgis la animalojn – la anglosaksaj konkeritoj – kaj kiuj ĝuis ties viandojn: nome la normanaj konkerintoj (francoj).
 
{{redaktata}}
=== Skribmaniero ===
La angla uzas la [[latina alfabeto|latinan alfabeton]] sen aldono, escepte en la vortoj rekte prenitaj el aliaj lingvoj kun diferencaj alfabetoj. Tamen historie la [[anglosaksa lingvo|antikva angla]] estis uzinta specialajn signojn por kelkaj el ties sonoj: < Ā, Æ, Ǣ, Ǽ, Ċ, Ð, Ē, Ġ, Ī, Ō, Ū, Ƿ, Ȳ. Þ, Ȝ > kaj la korespondajn minusklojn < ā, æ, ǣ, ǽ, ċ, ð, ē, ġ, ī, ō, ū, ƿ, ȳ, þ, ȝ >.
 
Aliaj karakteroj de la moderna ortografio de la angla estas la ekzistado de granda kvanto de krazoj (kuntiriĝoj):
:''They're'', kuntiriĝo de ''They are'' = Ili estas.
:''She isn't'' aŭ ''She's not'', kuntiriĝo de ''She is not'' = Ŝi ne estas.
:''I'd eat'', kuntiriĝo de ''I would eat'' = Mi manĝus
:''You'll see'', kuntiriĝo de ''You will see'' = Vi vidos
Menciendas ke tiuj kuntiriĝoj uzeblas plej ofte en la konversacia parolmaniero kaj pli malofte en la formala parolmaniero.
 
== Historio ==