Alemana lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Linio 106:
{{malneŭtraleco}}
 
Se oni prenas cinikan citaĵon de studento de [[Max Weinreich]] "[[Lingvo estas dialekto kun armeo kaj floto|Lingvo estas dialekto kun armeo kaj militŝiparo]]", tiam oni devas konstati, ke ni havas en la kazo de la alemana la escepton de la regulo. La alemana ja kvazaŭ estas la nacia ĉeflingvo de [[Svislando]] kaj tie parolata de proksimume du trionoj de la loĝantaro. Kaj Svislando ja disponas fakte post [[Rusio]] kaj [[Francio]] pri la tria plej granda kaj forte armita [[svisa armeo|armeo]] de [[Eŭropo]]. La alemana (almenaŭ la svisgermana) do estas la dialekto kun armeo ...
 
La respondo al la demando estas jena: En Svislando ekzistas granda nombro da dialektaj variaĵoj de la alemana. Se oni volus oficialigi la alemanan anstataŭ la germanan kiel oficlingvon, tio kaŭzus grandan konflikton. Ĉu oni adoptu la bernan aŭ ĉu la zurikan variaĵon ĉar tiuj du kun proksimume po 1,5 milionoj da parolantoj estas certe la plej gravaj. Sed tion apencelanoj, bazelanoj aŭ valezanoj certe neniam akceptus. La germana lingvo do rolas kvazaŭ la rolon de la skriba [[Esperanto]] de alemana Svislando. Parolata la germana lingvo en Svislando ja praktike ne estas.
 
{{vikipedio|als|alemana}}
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.alemannisch.de retejo de la societo de denaskaj alemanlingvanoj]