Historio de la urbo Freiburg im Breisgau: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 266:
En vintro 1947/48 mankis hejtmaterialo kaj nutraĵoj.
 
Multege helpis en tiu tempo de mizero la organizo de la kvakeroj kaj aliaj libervolulaj organizoj (detalaj informoj cxiĉi tie estas kompletigendaj.
 
De 1946 ĝis 1952 sekve de la nenatura disdivido de sudokcidenta Germanio je franca kaj [[usona okupadzono]]j Freiburg estis la ĉefurbo de lando (ekde 1949 de federacia lando [[Badeno (Sudbadeno)|Badeno]]. Streboj, unuigi la landojn [[Württemberg-Baden]], [[Württemberg-Hohenzollern]] kaj [[Baden (Südbaden)|Baden]] al kapabla federacia lando, la ''sudokcidentŝtato'', en 1951 kondukis al plebiscito, en kiu ja la plimulto entute aprobis la kunligon, sed la plimulto de la sudbadenanoj voĉdonis kontraŭe. Freiburg estis sub ministroprezidanto [[Leo Wohlleb]] la centro de la rezisto. Oni volis vidi la reekziston de la malnova lando [[Baden (lando)|Baden]] laŭlonge de la Suprarejno de Konstanco en la sudo ĝis Mannheim en la nordo. Spite al vehementaj protestoj de la sudbadenanoj oni kreis la federacilandon [[Baden-Virtembergo]] (Baden-Württemberg) kun [[Stuttgart]] (Stutgarto) kiel ĉefurbon. En ripeto de la voĉdono en la jaro 1970, kiun oni juĝeje devigis, ankoraŭ nur 18 % de la voĉdonrajtuloj pledis por la memstareco de Badeno. Nuntempe Freiburg estas sidejo de la samnoma [[Distriktaro Freiburg|distriktaro]] (Regierungsbezirk), kiu plejparte konformas al la iama federacilando (Sud-)[[Badeno (Sudbadeno)|Badeno]].
 
Paralele al la rekonstruo de la kernurbo, kiu orientiĝis plejparte laŭ la originaj stratlaŭiroj, Freiburg ankaŭ sciis festi: En 1957 la [[Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo|Albert-Ludwig-universitato]] 500-jariĝis, en 1959 kun la franca universitaturbo [[Besançon]] fondiĝis la unua [[urboĝemeliĝo]] al kiu sekvis dum la daŭro de la jaroj ok pliaj. En 1964 Freiburg situis sur la itinero de la [[Tour de France]].
 
La studentotumultoj de la malfruaj 1960-aj jaroj ankaŭ transsaltis al Freiburg. Ili komencĝis ĉi tie per manifestacio kontraŭ biletprezoj de la urba trafikentrepreno. Unuafoje la polico aktivigis [[akvokanono]]n.
 
En 1970 la urbo festis kun multnombraj aranĝoj sian 850-jaran ekziston.
 
En 1973, la 1-an de januaro, enkadre de la reformo de la distriktoj la distrikto Freiburg fariĝis parto de la nova [[Distrikto Breisgau-Hochschwarzwald]].
 
 
 
De 1946 ĝis 1952 sekve de la nenatura disdivido de sudokcidenta Germanio je franca kaj [[usona okupadzono]]j Freiburg estis la ĉefurbo de lando (ekde 1949 de federacia lando [[Badeno (Sudbadeno)|Badeno]]. Streboj, unuigi la landojn [[Württemberg-Baden]], [[Württemberg-Hohenzollern]] kaj [[Baden (Südbaden)|Baden]] al kapabla federacia lando, la ''sudokcidentŝtato'', en 1951 kondukis al plebiscito, en kiu ja la plimulto entute aprobis la kunligon, sed la plimulto de la sudbadenanoj voĉdonis kontraŭe. Freiburg estis sub ministroprezidanto [[Leo Wohlleb]] la centro de la rezisto. Oni volis vidi la reekziston de la malnova lando [[Baden (lando)|Baden]] laŭlonge de la Suprarejno de Konstanco en la sudo ĝis Mannheim en la nordo.