Animacio: Malsamoj inter versioj

1 bitokon aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
En la 19a jarcento, estis enmetitaj la [[fenakistiskopo]] (1832), la [[zootropo]] (1834) kaj la [[praksinoskopo]] (1877).<ref>Beckerman, Howard (2003). Animation: The Whole Story. Allworth Press. ISBN 1-58115-301-5. p. 7.</ref><ref>Laybourne, Kit (1998). The Animation Book: A Complete Guide to Animated Filmmaking– from Flip-books to Sound Cartoons to 3-D Animation. New York: Three Rivers Press. ISBN 0-517-88602-2. pp 19–21.</ref> [[Taŭmatropo]] (1824) estas simpla ludilo kun malgranda disko kun diversaj bildoj ĉe ĉiu flanko; birdo en kaĝo, kaj estas ligita al du pecoj de ŝnuroj.<ref>Solomon, Charles (1989). Enchanted Drawings: The History of Animation. New York: Random House, Inc. ISBN 978-0-394-54684-1. pp. 6-7.</ref> La fenakistiskopo estis inventita samtempe de belga [[Joseph Plateau]] kaj aŭstra [[Simon von Stampfer]] en 1831.<ref>Beckerman, Howard (2003). Animation: The Whole Story. Allworth Press. ISBN 1-58115-301-5. p. 6.</ref> La fenakistiskopo konsistas el disko kun serio de bildoj, desegnitaj sur cirklo radie kun forlasita spaco ĉirkaŭ la centro de la disko.<ref>Solomon, Charles (1989). Enchanted Drawings: The History of Animation. New York: Random House, Inc. ISBN 978-0-394-54684-1. pp. 7-9.</ref>
 
[[John Barnes Linnett]] patentis la unuan folilibron en 1868 kiel ''kineografo''. La ordinara [[folilibroturnolibro]] estis frua animacia aparato kiu produktis iluzion de movado el serio de sekvencaj desegnoj; animacio ne disvolviĝos plue ĝis la alveno de la [[kino|kinarto]] kaj de la [[kino|kinematografio]] en la [[1890-aj jaroj]].<ref>Solomon, Charles (1989). Enchanted Drawings: The History of Animation. New York: Random House, Inc. ISBN 978-0-394-54684-1. pp. 10-11.</ref>
 
La kinematografo estis projekciilo, presilo, kaj kamerao en unu maŝino kiu ebligis la montradon de moviĝantaj bildoj sukcese sur ekrano kiu estis inventita de la plej fruaj filmistoj de la historio nome [[Auguste kaj Louis Lumière]], en 1894.<ref>Neupert, Richard (2011). French Animation History. John Wiley & Sons. ISBN 978-1-4443-3836-2.</ref><ref name="UCLA">McLaughlin, Dan. "A RATHER INCOMPLETE BUT STILL FASCINATING". Film Tv. UCLA. [http://animation.filmtv.ucla.edu/NewSite/WebPages/Histories.html/] Alirita la 9an de Junio 2016.</ref> La unua animaciita projekcio (surekrane) estis kreata en Francio, fare de [[Charles-Émile Reynaud]],<ref>Neupert, Richard (2011). French Animation History. John Wiley & Sons. ISBN 978-1-4443-3836-2.</ref> kiu estis franca scienca instruisto. Reynaud kreis la [[praksinoskopo]]n en 1877 kaj la ''Théâtre Optique'' en Decembro 1888.<ref>Beckerman, Howard (2003). Animation: The Whole Story. Allworth Press. ISBN 1-58115-301-5. pp. 7–9.</ref><ref>Solomon, Charles (1989). Enchanted Drawings: The History of Animation. New York: Random House, Inc. ISBN 978-0-394-54684-1. pp. 8–10.</ref> La [[28an de oktobro]] [[1892]] li projekciis la unuan animacion en publiko, nome ''Pauvre Pierrot'', ĉe la Muzeo Grévin en Parizo.<ref>Drazin, Charles (17a de Marto, 2011). The Faber Book of French Cinema. Faber & Faber. pp. 8–9. ISBN 978-0-571-21849-3. paĝoj 8-9.</ref> Tiu filmo estas ankaŭ elstara kiel la unua konata ekzemplo de filmperforaĵoj uzataj. Liaj filmoj ne estis fotitaj, ili estis desegnitaj rekte sur travidebla strio. En 1900, pli ol 500,000 personoj ĉeestis tiujn surekranajn spektaklojn.
189 155

redaktoj