Historio de la urbo Freiburg im Breisgau: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 276:
En 1970 la urbo festis kun multnombraj aranĝoj sian 850-jaran ekziston.
 
En 1973, la 1-an de januaro, enkadre de la reformo de la distriktoj la distrikto Freiburg fariĝis parto de la nova [[Distrikto Breisgau-Hochschwarzwald]]. Freiburg denove fariĝis sidejo de la nova granddistrikto, sed mem restis sendependa de distriktadministracio (kreisfrei). la 1-an de julio 1974 oni la lastajn du marĝenmunicipojn [[Ebnet (Freiburg im Breisgau)|Ebnet]] kaj [[Kappel (Freiburg im Breisgau)|Kappel]] enmunicipigis al Freiburg; tiel la reformo de la regionstrukturo estis kompletigita.
 
En la 1970-aj jaroj Freiburg kaŭze de la politika konscio, kiu kreskis post 1968, evoluis al centro de la [[Novaj sociaj movadoj|alternativkulturo]]. Elirpunkto estis la disputoj pri la planita [[atomcentralo Whyl]] ĉe [[Whyhl am Kaiserstuhl]], en kiu ankaŭ multj personoj kaj grupoj el Freiburg partoprenis. La sukcesa malebligo donis decidajn impulsojn por la ekekzistanta medimovado en Germanio. Sekve de tiuj okazintaĵoj en la urbo evoluis forta aŭtonoma sceno kaj vasta ekologie orientita spektro. Tiamaniere Freiburg fariĝis fortikaĵo de la nove fondita partio [[Bündnis 90/Die Grünen|La Verduloj]] (Die Grünen). Sed ankaŭ science kaj ekonomie en Freiburg evoluis klimato, kiu akiris al la urbo gvidan rolon kiel mediurbo.
 
En 1978 en Freiburg okazis la 85-a [[Germana Katolika Foiro]] (Katholikentag), en kiu interalie partoprenis [[Patrino Teresa]].
 
En 1980/81 en la urbo furiozis la [[Domokupado]|"Häuserkampf"]. Ĉar ankoraŭ regis manko de loĝejoj, parte okupiĝis domoj, kiuj estis neloĝitaj pro spekulado. Kiam oni uzis policajn fortojn por forigi la okupantojn, studentoj kaj anoj de la [[Aŭtonoma movado]] batalis plurajn semajnojn kun la plicanoj. Nur per engaĝiĝo de civitna grupola situacio iom post iom kvietiĝis.
 
En 1983 organiziĝis la unua [[Tendara muzikfestivalo (Freiburg)|Tendara muzikfestivalo]], tiam ankoraŭ en la kernurbo.
 
En 1984 Freiburg kiel unua germana urbo enkondukis sukcese laŭ la ekzemplo de la najbara [[Bazelo]] novan transdoneblan favorprezan medibileton. Ĝi ekde 1991 en la kadro de la nove kreita trafikligo ("Regio") validas kiel regiona medibileto en la urbo kaj la najbaraj distriktoj Breisgaŭ-Hochschwarzwald kaj Emmendingen.
 
En 1986 Freiburg estis gastiganto de la sepa [[Landesgartenschau]] (ĝardenekspozicio) Baden-Württemberg. Tio gravis por la evoluigo de la okcidentaj urbopartoj kaj krome instigis la kreon de la [[Ekologistacio (Freiburg)|ekologistacio]]. La tereno de la ĝardenekspozicio, la Seepark (lagoparko), hodiaŭ estas [[Apudurba ripozumejo|proksimekskursa ripozejo]].
[[Dosiero:Flückiger See.jpg|eta|zentriert|800px|La [[Flückigersee]] – parto de la tereno de la iama Landesgartenschau]]