Vikipedio:Forigendaj dosieroj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Agp.png: forigita
Linio 67:
}}
{{komento}} La foto venas de la retejo de la [[biblioteko Kate Sharpley]]. Mi ĵus en mia tagmeza paŭzo alskribis ilin kaj petis informon kaj al mi nome de eo-wiki kaj kopie al la OTRS-adreso permissions-commons@wikimedia.org, en kiu jaro kaj en kiu lando fariĝis la foto. Per tiu informo jam devus esti klare ke laŭ la leĝoj de EU ĝi estas publika havaĵo. Krome la tuta retejo de la biblioteko estas [http://www.katesharpleylibrary.net/doc/copyright komplete publikigita je licenco de Krea Komunaĵo ''(Creative Commons)''] (la retejo nur ne precizigas, kiu versio de CC, kaj en la vikimedia komunejo tia maldetaleco jam povas kaŭzi problemon). Se en sia respondo ili detaligas, ke ilia tuta retejo estas sub licenco CC-BY-SA-3.0, tio estas aldona helpo (se hazarde la foto estas farita en Usono kaj post 1923, dum geedza vojaĝo post la anarkiista kariero, ekstreme malverŝajne sed ne maleble). Aldone mi ofertis ke se ili retpoŝtas pli bonkvalitan skanon de la foto, mi pretas alŝuti tiun pli bonan version. Se ili entute respondas (pri kio mi ne dubas), la problemo tiel aŭ tiel ĉi devus esti solvata. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 12:14, 30 jan. 2017 (UTC)
:: Konsiderante la tekston en la retejo "No commercial reuse, No derivative works", la permesilo estos io kiel https://creativecommons.org/licenses/by-nc-nd/4.0/ (kio estas nelibera, kaj do neakceptebla, permesilo por Komunejo). Ni atendu la respondon de la biblioteko pri la fotinto. Aliokaze, ni eventuale povus uzi Justan Uzon, ĉar la persono jam estas morta kaj ne eblas ŝin foti, eblas nur trovistrovi materialon kun eksvalidiĝinta kopirajto. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 22:09, 18 feb. 2017 (UTC)
::: La biblioteko respondis, vidu en la dosiera priskribo, sed ankaŭ laŭ mia kompreno de la reteja priskribo la plej konvena licenco de krea komunaĵo estas CC BY-NC-ND 4.0 - do libera uzo ne-komerca en stato ne-modifita. Tiu licenco vere ne sufiĉas por la vikimedia komunejo, do mi proponas ke la preferata kialo daŭre estu la aĝo de pli ol 70 jaroj en Eŭropa Unio. Apliko de "justa uzo" ankaŭ eblas, sed mi nun lasas la ŝablonon {{ŝ|PD-EU-sen aŭtora nomo}}. Ĉiukaze la dosiero teneblas ĉi tie, sed ne estas por la vikimedia komunejo. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 14:23, 27 feb. 2017 (UTC)
 
== Agp.png ==