Breisach (Rejno): Malsamoj inter versioj

7 162 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
sen resumo de redaktoj
En la teritorio de Breisach situas la ne plu ekzistanta [[burgo Üsenberg]], en la teritorio de Gündlingen la ne plu ekzistantaj vilaĝoj Alzenach kaj Egelfingen, en la teritorio de Oberrimsingen la ne plu ekzistantaj vilaĝoj Achheim, Benhoven (eble identa kun Boningen, Geitenheim, [[Grüningen (Breisach)|Grüningen]] (ne certe en Oberrimsingen) kaj Leidenhofen.<ref>''Das Land Baden-Württemberg. Amtliche Beschreibung nach Kreisen und Gemeinden. Band IV: Regierungsbezirk Freiburg'' Kohlhammer, Stuttgart 1978, ISBN 3-17-007174-2, S. 71–76.</ref>
 
== EimologioEtimologio ==
La nomo Breisach venas de la kelta persona nomo ''*Brisios'' kun sufikso ''-ako'' (< -acum).<ref>Albrecht Greule: „Keltische Ortsnamen in Baden-Württemberg“, in: ''Imperium Romanum. Roms Provinzen an Neckar, Rhein und Donau,'' Stuttgart 2005, S. 82.</ref><ref>[[:fr:Pierre-Yves Lambert|Pierre-Yves Lambert]], ''La langue gauloise'', éditions errance 1994.</ref><ref>Nach [[:fr:Albert Dauzat|Albert Dauzat]], [[:fr:Charles Rostaing|Charles Rostaing]], in ''Dictionnaire étymologique des noms de lieux en France'' (Larousse 1968) und François de Beaurepaire in ''Les noms des communes et anciennes paroisses de l'Eure'' (Picard 1981) haben [[:fr:Brizay|Brizay]] ([[Indre-et-Loire]], ''Brisiacum'' 1050); [[:fr:Épinay|Brézay]] und [[:fr:Brézé|Brézé]] denselben Ursprung.</ref> La [[diftongigo]] al Breisach okazis en la [[la nova altgermana|novgermana sonŝanĝiĝo]]. En la [[alemana dialekto]] la urbo nomiĝas ''Brisach''.
<!--== geologio ==-->
== Historio ==
=== La komenciĝoj ===
[[Dosiero:Breisach Mons Brisiacus.jpg|minieta|Trovaĵoj de la malfruromania fortikaĵo Mons Brisiacus sur la nuntempa Münsterberg]]
 
La monto, sur kiu Breisach situas, ĝis la rektigo de la Rejno fare de [[Johann Gottfried Tulla]] dum altakvo estis en la Rejno. En la antikva epoko ĝi estis residejo de [[Keltoj|kelta]] duko.
 
La [[Romio|romianoj]] havis ek de la 4-a jarcento ĝis proksimume al la frua 5-a jarcento post Kristo sur la „[[mons Brisiacus]]" [[Castrum|kastrumo]]n por helptrupoj por protekti la limon. Imperiestro [[Valentiniano la 1-a]] tie la 30-an de aŭgusto 369 eldonis edikton, en kiu Breisach unuafoje estis dokumente menciita kiel „brisiacus“ (de la kelta brisin-ac/ „akvorompilo). Ties enhavo konserviĝis en la ''[[Codex Theodosianus]]''. Laŭ pli novaj arkeologiaj ekscioj la romiana kastrumo havis amplekson de proksimume tri [[hektaro]]j kaj entenis reprezentan konstruaĵon por administraado kaj loĝado, tielnomatan [[pretorejo]]n.
<ref>{{Internetquelle |url=http://www.badische-zeitung.de/ralf-dahrendorf-preis-fuer-marcus-zagermann--21385533.html |titel=Ralf-Dahrendorf-Preis für Marcus Zagermann |zugriff=2016-10-25}}</ref>
Imperiestro [[Valentiniano la 1-a]] kontrolis de ĉi tie la plukonstruadon de la laŭrejna limo per novaj pormilitaj fortikaĵoj, por tiel protekti pli bone la romian imperion kontraŭ la avancantaj [[alemanoj]].
 
En la 11-a jarcento Breisach estis unu el la ĉefaj rezidejoj de la [[Zähringer]].<ref>Heinrich Gottfried Gengler: ''Regesten und Urkunden zur Verfassungs- und Rechtsgeschichte der deutschen Städte im Mittelalter'', Erlangen 1863, S. 308–319, {{Google Buch | BuchID= NdkcAAAAMAAJ | Seite= PA310 | Linktext = Volltext| Hervorhebung =}}; siehe auch {{Google Buch | BuchID= NdkcAAAAMAAJ | Seite= PA975 | Linktext =975 | Hervorhebung =}}</ref>
Moneron el Breisach de la 11-a jarcento oni malkovris sur la [[Feroaj insuloj]] en la [[moneroj de Sandur]].
 
Ĉirkaŭ la jaro 1146 la [[Listo de la episkopoj de Bazelo|bazela episkopo]] ja konstruigis sur la Münsterberg setlejon por komercistoj kun preĝejo, sed la urbon Breisach mem fondis la [[Ŝtaŭfoj]] en la jaro 1185.
Kiam reĝo [[Filipo de Ŝvabio]] bezonis monon, li lombardis Breisach je 3000&nbsp;arĝent[[Marko (masunuo)|marko]]j al Bertoldo la 5-a en 1198. Kiam la [[Zähringer|Ceringa]]duko transprenis la urbon, la komerca konkurenco inter Breisach kaj Freiburgo en la Breisgau finiĝis. Ĝis sia morto en la jaro 1218 Bertoldo konstruigis la [[burgo]]n Breisach sur la norda flanko, la radfonton (Radbrunnen) en la mezo kaj la katedralon Sankta Stefano sur al suda flanko de la monto.
 
Post la morto de la lasta [[Ŝtaŭfoj|Ŝtaŭfa]] reĝo [[Konrado la 4-a (Sankta Romia Imperio)|Konrado la 4-a]] en la jaro 1254 la princepiskoplandoo Bazelo sub la episkopo [[Heinrich von Neuenburg]]<ref>Günther Seith, Die rechtsrheinischen Gebiete des Bistums Basel, Zeitschrift Das Markgräflerland, S. 59, Schopfheim, Heft 2, 1951.</ref> ricevis dum la sekvanta interregno denove la plej altan potencon super Breisach. En la sekvaj jaroj [[Rudolfo la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Rudolfo de Habsburgo]] sukcesis alproprigi al si ĉiujn havaĵojn de la Ŝtaŭfoj je la Suprarejno, en 1273 ankaŭ la urbon Breisach.<ref>Joseph Bader, Auszüge aus amtlichen Berichten von 1638, Zeitschrift für die Geschichte des Oberrheins '''12''', 481, 1861.</ref> En la sama jaro la reĝo donis al Breisach la statuson de[[Libera regna urbo|libera kaj imperia urbo]].
 
Imperiestro [[Ludoviko la 4-a (Sankta Romia Imperio)|Ludoviko la Bavaro]] lombardis en 1330 la urbon al la aŭstraj dukoj [[Otto la Gaja]] kaj [[Alberto la 2-a, la Saĝa aŭ Lama]]. En la jaro 1458 ilia pranepo, [[Alberto la 6-a (Aŭstrio)|arkiduko Albrecht]], nomata la Bonfaranto aŭ Malŝparema, cedis la aŭstriajn antaŭlandojn (eksklavojn), inkluzive de Breisach, al sia nevo arkiduko [[Sigismondo de Aŭstrio|Sigismondo la Monriĉulo]], kiu lombardis la urbon en 1469 al [[Karlo la Brava]], duko de Burgonjo. Pri la administrado okupiĝis la land[[vokto]] de Karlo [[Peter von Hagenbach]]. En 1474 oni akuzis lin en Breisach pro lezo de garantiitaj rajtoj, seksaj kaj aliaj krimoj, kondamnis lin kaj senkapigis lin sur la placo antaŭ la kupra pordego. Post la morto de Karlo la Kuraĝa Breisach fariĝis posedaĵo de [[Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Maksimiliano la 1-a]] kiel heredaĵo de lia edzino [[Maria (Burgonjo)]], la filino de Karlo. De tiam ĝis la [[Vestfala Paco]] Breisach restis aŭstria.
 
== Oftaj ŝanĝoj de regantoj ==
 
La oftaj ŝanĝoj de regantoj en Breisach estas dokumentitaj sur la urbodomo:
[[Dosiero:Breisach_am_Rhein_Rathaus_stichted.jpg|eta|hochkant=3|ohne|Blazonoj sur la urbodomo />supre: Episkopujo Bazelo, Ŝtaŭfoj, Ceringoj, Libera Regnourbo, Aŭstrio, Lombardlando Burgonjo, Reĝlando Francio, Badeno, Federacia respubliko<br/>malsupre: Oberrimsingen, Niederrimsingen, Gündlingen, Ŭrbo Breisach am Rhein, Baden-Virtembergo, Breisgau-Hochschwarzwald, Saint-Louis, Neuf-Brisach]]
<gallery heights="100">
Bistum Basel 5336.JPG|La Bazelaj episkopoj regis en Breisach ĝis la transpreno de la urbo per la Habsburgoj en 1273
Zaehringer 5334.JPG|Mallonga interludo de la Zähringer kun Bertoldo&nbsp;5-a, al kiu la Ŝtaŭfo Filippo de Ŝvabio lombardis la urbon al la
dinastio Aŭstrio 5332.JPG|Ekde 1273 la Habsburgoj estis la regantoj de Breisach komence ĝis la Vestfalia Paco
Pfandschaft Burgund 5331.JPG|Ĝis sia morto la duko de Burgonjo Karlo la Brava mallongtempe posedis Breisach kiel lombardlando de la Habsburgoj
</gallery>
 
=== La Tridekjara milito ===
[[Dosiero:Breisach merian.jpg|eta|Kuprogravuraĵo Laŭ Merian, 1644]]
 
Ekde la frua 16-a jarcento la habsburgaj imperiestroj plukonstruigis Breisach kiel imperian fortreson. La fortan fortikaĵon oni ankaŭ nomis ''ŝlosilo de la imperio''. Tiel ĝi rezistis al la unua impeto en la [[Tridekjara milito]], kiam [[Otto Ludwig von Salm-Kyrburg-Mörchingen|rejngrafo Otto Ludoviko]] sieĝis Breisach ekde la 9-a de julio 1633. En la fora Vieno oni diris, ''Breisach perdita, ĉio perdita'. Pro tio la imperiestro konsentis al la kuniĝo de la hispana armeo sub la duko [[Gómez Suárez de Figueroa, duque de Feria|Feria]] kun la imperia armeo sub [[Johano de Aldringen]], kiuj malsieĝigis la imperian fortikaĵon sur la vojo al la [[hispana Nederlando]] la 20an de oktobro 1633 kvazaŭ preterpaŝante.
 
Kiam okaze de la [[Praga Paco (1635)]] ebliĝis konsento en la religia konflikto, Francio reincitisis la militon en la germanaj landoj. Kardinalo [[Armand Jean du Plessis de Richelieu|Richelieu]] financis armeon de 18 000 soldatoj (Armée d’Allemagne) al la senteritoria [[Bernhardo de Sachsen-Weimar]].<ref name="brugger">Peter Brugger: [http://www.faz.net/-gqz-87a49 Durch die halbgeöffnete Tür ins Elsass]</ref> Bernhardo ambiciis, krei al si propran imperian princujon; en 1638 li okupis en rapida sinsekvo unue la kvar tielnomatajn [[Arbarurboj]]n [[Waldshut]], [[Bad Säckingen|Säckingen]], [[Laufenburg]] kaj [[Rheinfelden]], poste li konkeris [[Freiburg im Breisgau|Freiburg]]. Ekde aŭgusto li sieĝis la imperian fortikaĵon Breisach, kiun la urba komandanto [[Hans Heinrich la 9-a de Reinach|barono (Freiherr) de Reinach]] komisie de imperiestro [[Ferdinando la 3-a per ĉiuj rimedoj strebis teni. En la sieĝita fortikaĵo iom post iom la nutraĵo elĉerpiĝis. Fine de oktobro 14 000 imperiestraj soldatoj sub Johann de Götzen provis malsieĝigi Breisach.
== Eksteraj ligiloj ==
{{EL}} {{Oficiala retejo}} ({{de}})
2 735

redaktoj