Frisa lingvaro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
|SIL= fry
}}
La '''frisa lingvaro''' (Frysk, friisk/frasch aŭ Fräisk) estas la diversaj variaĵoj de la lingvo kiun parolas la frisoj origine. Ĝi evoluis el la [[malnovfrisa lingvo]] kaj dispartiĝis al la branĉoj [[okcidentfrisa lingvo|okcident-okcidenta]], [[orientfrisa lingvo|orient-orienta]] kaj [[nordfrisa lingvo]]j - el la orientfrisa lingvo tamen post la [[mezepoko]] nur la dialekto [[saterfrisa lingvo]] restis viva. Ĉiuj tri modernaj frisaj lingvoj iusence parencas al la [[anglosaksa lingvo|malnovangla lingvo]] (tamen ne tiom evidente al la [[moderna angla lingvo|moderna angla]]), al la [[nederlanda lingvo]] kaj la [[platgermana lingvo|platgermana]]. Tamen ili post jarcentoj da disa evoluado inter si nun estas sufiĉe malsamaj: Regante unu el tiuj tri lingvoj, '''ne''' eblas kompreni la aliajn du.
 
La okcidentfrisa lingvo estas oficiala administra lingvo en Nederlando, sed nur en Frislando kaj se "ĝi ne signifas tro grandan ŝarĝon por la registaro" (art. 2:7 Awb).