Animacio: Malsamoj inter versioj

46 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
sen resumo de redaktoj
[[Dosiero:Animexample3.png|380px|center|''La animacio de saltada balo (dekstra) konsistas el ĉi tiuj 6 kadroj.'']]
 
==En Hungariodiversaj landoj==
=== Hungario ===
 
La hungara animacia filmo aperis en la [[1930-aj jaroj]]. La reklamarta lernejo de [[Bortnyik Sándor]], verkaĵoj de Macskássy Gyula, Kassowitz Félix estas unuarangaj eĉ laŭ internacia mezurilo. Tiutempe eklaboras estonte famaj animaciistoj kiel [[John Halas]] (Halász János), fondinto de la mondfama londona desegna filma studio ''Halas and Batchelor''; la plurfoja Oskar-premiita Pál György, fondinto de la nederlanda animacia filmo.
 
[[Nyócker]] estas hungara animacia filmo, gajninta en Annecy (Francio) la premion de la 29-a Internacia Festivalo de Animaciaj Filmoj en 2005. La premion aljuĝis 5-ana internacia ĵurio. La ĵurio decidis, ĉar ili vidis nekutiman mikson de ĝenroj kaj la verkaĵo tuŝis aktualajn problemojn. Ili kritikis la tro multajn dialogojn kaj oni estus atendinta pli multe da agadoj.
 
=== Japanujo ===
[[Japanstila desegnofilmo|Japanstilaj desegnofilmoj]] ofte estas nomataj ''[[animeo]]j''. Tiu vorto devenas de la japanigo アニメ [anime] de la angla vorto ''animation''. En la okcidenta mondo aŭ ekster Japanio, la nocio "animeo" celas nur al desegnofilmoj kiuj venas el Japanio aŭ estas desegnataj en la stilo de la japanaj desegnofilmoj, kontraste al aliaj desegnofilmoj (ekz. de Walt Disney aŭ de firmao Time Warner). En Japanio aliflanke la vorto "anime" celas ĉiujn desegnofilmojn, sendepende de ilia deveno. Dum malmulte da animeoj ([[Sazae-san]] k.c.) estis nur-mane desegnataj sur celuloido; la plej multaj animeoj estas nuntempe produktataj per la teĥniko de komputila desegnofilmo. Animeo estas elsendata sur [[televido]], disiĝas per komunikiloj kiel [[VHS]] kaj [[DVD]], aŭ komputilludoj kaj videoludoj. Animeo estas ofte influata de Japana bildliteraturo, konata kiel [[mangao]].
 
Mangao havas pli multan japankulturon ol usonan kulturon. Mangao estas respektata kiel artformo, kaj ĝia legantaro ne limiĝas al infanaro.
 
===En Ĉeĥio===
== Esperantaj animaciaĵoj ==
 
=== Esperantaj animaciaĵoj ===
* Farado de [[La Junaj Trezorserĉantoj|Farado de La Junaj Trezorserĉantoj]] [[2005]]
* En 2011 aperis la unuaj animaciaĵoj originale verkitaj en Eo de Simono ''Keith Barney'':
188 709

redaktoj