Dissolvo de Sovetunio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
En [[1985]] mortis [[Konstantin Ĉernenko]], posteulo de [[Jurij Andropov]]. [[Politburoo]] konsciiĝis pri maljuniĝo de la partia estraro, do la 15-an de marto 1985 ĝi elektis [[Miĥail Gorbaĉov]] kiel Ĝenerala sekretario. Gorbaĉov estis juna burokrato, antaue laborinta sub Andropov. Li komencis politikajn kaj ekonomiajn reformojn, konatajn kiel [[Perestrojko]] kaj [[Glasnost]]. [[Parollibereco]] kaj Esprimlibereco kreskis laŭgrade dum lia regado: Cenzuro de kulturo malpliiĝis, multaj malpermisitaj verkoj estis publikigitaj. Tamen, tiuj reformoj provokis debatojn inter reformistoj kaj konservativuloj, kiuj grandparte apartenis al [[nomenklaturo]].
 
Dume en [[Orienta Eŭropo]] kreskis popolaj protestoj kontraŭ la aŭtokrata regimo. Inter 1985 kaj [[1989]] ili obliĝis en la socialismaj landoj kaj en 1989 multaj ŝtatoj transiris al liberala demokratio sekve de de la [[revolucioj de 1989|popolaj revolucioj]]. En Sovetunio ankaŭ kreskis protestoj. En decembro 1986 en Kazaĥio okazis unuaj manifestacioj kontraŭ registaro. Protestoj kontraŭ Sovetunio leviĝis en la baltaj respublikoj de 1987 ĝis 1990, poste oni noms ilin [[Kantanta Revolucio]] kaj [[Baltia Vojo]]. En novembro 1989 falis la [[Berlina muro]].
 
== Malintegriĝo ==
Linio 30:
15. [[Uzbekio]]]]
 
Falo de de la komunismaj reĝimoj kaj [[Germania reunuiĝo]] efikis al la politika situacio en Sovetunio. En multaj sovetaj respublikoj naciismaj movadoj kreskis, plendoj por sendependiĝo multiĝis. En marto kaj majo [[1990]], la baltaj respublikoj (Estonio, Litovio, Latvio) proklamis sendependiĝon de Sovetunio. En aŭgusto [[Kartvelio]] proklamis foriron el Sovetunio. Pro tiuj okazaĵoj konservativaj politikistoj publike kondamnis Gorbaĉov.
 
En 1990 [[Kongreso de Popolaj Deputitoj]] de USSR abolis [[unupartiismo|unupartiismon]] kaj aprobis reformon de la federaciaj registaro kaj strukturo. La 17-an de marto [[1991]] okazis tutnacia referendumo pri daŭra ekzistado de la ŝtato. 80% de la voĉdonrajtaj civitanoj partoprenis ĝin kaj 77,85% voĉdonis jese. Sed respublikoj, kiuj proklamis sendependencon antaŭ la referendumo, (Estonio, Litovio, Latvio, Kartvelio, Armenio, Moldavio) refuzis okazigi ĝin sur siaj teritorioj. Post la referendumo, Gorbaĉov kaj respublikaj prezidentoj planis subskribi novan unian traktaton la 20-an de aŭgusto [[1991]].
 
Tamen la [[19-an de aŭgusto]] en Moskvo grupo de altpostenuloj faris provon forigi Gorbaĉov kaj establi novan regadon. Tiu ŝtatrevenso estas konata kiel [[Aŭgusta puĉo]]. Ĝia celo estis haltigi subskribon de nova unia traktato kaj konservi politikan potencon, sed sekve de la popolaj protestoj la puĉo fiaskis post tri tagoj. Kiel rezulto [[Komunista Partio de Sovetunio]] perdis politikan potencon.