Esperanto-biblioteko: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017; kosmetikaj ŝanĝoj |
|||
Linio 1:
'''Esperanto-biblioteko''' estas kolekto de libroj, broŝuroj, revuoj kaj foje ankaŭ de diversspecaj teknikaj registraĵoj (diskoj, sonbendoj, vidbendoj, diskedoj, kompaktdiskoj k.s), posedata de persono(j), organizaĵo aŭ institucio.
[[
Laŭenhave temas pri materialoj en aŭ pri Eo, respektive en aŭ pri aliaj planlingvoj, ofte ankaŭ pri la internacia lingvo-problemo ĝenerale, ties aspektoj kaj solvebloj.
Ili povas esti posedaĵoj de unuopaj personoj, Esperanto-asocioj aŭ kluboj, aŭ publikaj instancoj kiel universitataj aŭ urbaj bibliotekoj. Ankoraŭ ne ekzistas "superkatalogo" pri ĉiuj Esperanto-libroj.
Laŭ [[Detlev Blanke]] eblas priskribi konkretan bibliotekon laŭ 23 kriterioj:
* tipo (kutima biblioteko, arkivo, muzeo aŭ ilia kombino),
* jura statuso (posedo privata, kluba, asocia, ŝtata, internacia, jure sekurigita aŭ ne),
* amplekso (kvanto da materialoj), specialiĝo (nur esperantaĵoj aŭ ankaŭ aliaj planlingvoj, beletro, faka literaturo, laborista movado, revuoj k.s.),
* registriĝo (katalogo papera, broŝura, slipara, elektronika), kataloga tipo (presita, surdiska, reta),
* ordigo (laŭ nacia aŭ internacia normo, dekuma klasifiko, propra sistemo, alfabete, laŭenhave), flegateco (kvalito de papero kaj bindo, taŭgeco de ŝrankoj kaj ĉambroj, ordo aŭ malordo),
* prizorgateco (regula prizorgado flanke de salajrulo aŭ volontulo),
* priskribiteco (priskribo de la kolekto en studoj, eldono de pribiblioteka bulteno kun registro de novaj akiraĵoj),
* persona aliro (viziteblo, uzeblo pro interesiĝantoj),
* pruntservo (surloka studado, prunteblo por membroj,
* interbiblioteko pruntservo),
* aktualeco (kolekto malnova aŭ daŭre aktualigata),
* teknika ekipo (bretoj, kestoj, komputiloj, kopiiloj, bindiloj, mikrofotiloj, aersekigiloj, alarmiloj, fajroestingiloj),
Linio 23:
* stabileco (certigita pozicio aŭ neklara estonteco),
* financoj (regulaj aŭ okazaj subvencioj),
* programfunkcio (kun aŭ sen akompanaj klerigaj programoj aŭ propra eldonejo),
* prestiĝo (en la biblioteka regiono konata kaj registrita aŭ ne),
* kunlaboro (kontaktoj kun aliaj bibliotekoj,
* interŝanĝo de duoblaĵoj ktp.),
* uzateco (ofteco de pruntoj),
* geografia situo (trafika atingeblo)
Linio 72:
== Eksteraj ligiloj ==
[[Kategorio:Bibliotekoj]]
|