Manaŭso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 51:
Manaus havas du sezonojn, vintron (januaro-junio) kaj someron (julio-decembre). Vintre, la klimato ĝenerale estas ĉirkaŭ 23C kaj 30C. Somere, ĉirkaŭ 30C kaj 42C.
 
== Vidindaĵoj ==
La [[Teatro Amazonas]], en Esperanto Teatro Amazona, estas internacie konata operejo en Manaŭo. Ĝi inaŭguriĝis la 31-an de decembro 1896 kaj tiutempe financiĝis aparte pro la tiam altaj enspezoj pro vendado de [[kaŭĉuko]].
 
La [[Ponto Rio Negro]] estas [[stajponto]] de la aŭtoŝoseo AM-070 (nomita ankaŭ Rodovia Manuel Urbano), kiu ligas la urbon Manaus al la municipo [[Iranduba]]. Ĝi estas la nura ponto kiu trapasas la brazilan eron de la [[Rio Negro]], kaj estas konsiderata kiel la plej granda staja riverponto de Brazilo, kun 3,6 km de longo (precize 3.595 metroj).
 
== Historio de la urba teatro ==
 
Ekde 1879 ĝis ĉirkaŭ 1910 la tuta regiono spertis grandegan ekonomian ekprosperon pro la produktado de kaŭĉuko. Brazilo fakte havis ties internacian monopolon. Manaŭo (aŭ Manaŭso) ege riĉiĝis. Dum la 1880-aj jaroj ĝi estis la plej riĉa urbo en la tropikoj, eĉ nomita "Parizo de la Tropikoj", kaj ĝi estis la internacia centro de komerco de diamantoj. Multaj eŭropanoj alvenis kaj setlis en la urbo. Ili kunportis sian ŝaton por la eŭropa kulturo. Pro tio kelkaj gravaj urbaj konsilistoj volis fari el Manaŭso grandan kulturan centron.
 
La konstruado de la teatro estis proponita en 1881, komenciĝis en 1884 kaj daŭris ĝis 1896. La arkitekto estis italo, kaj por la konstruado estis alvenigitaj multaj materialoj kaj pluraj artistoj kaj metiistoj el Eŭropo.
 
La teatro estis inaŭgurita la 31-an de decembro de 1896. Unu semajnon poste okazis la unua opera prezentado. La elektita opero estis la itala “La Gioconda”.
Linio 97:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{EL}}* http://www.manaus.am.gov.br <!-- (Prefektejo, Prefektujo) _de_ Manaus -->
{{EL}}* http://www.manausonline.com <!-- _Globo_ Situo Manaus Surlinia -->
 
{{Ĉefurboj de Brazilo}}