Piramidoj de Gizo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 28:
La [[piramido de Keopso]], ''piramido de Ĥufu'' aŭ ''granda piramido de Gizo'' estas la plej malnova kaj la plej granda el la tri centraj piramidoj de Gizo. Ĝi estas la plej alta [[piramido]] en la mondo, kaj estas konsiderata kiel unu el la [[sep mirindaĵoj de la antikva mondo]]. Pri la celo de la konstruaĵo ekzistas diversaj teorioj el diversaj sciencaj fakoj. Laŭ [[egiptologio]] la granda piramido estis verŝajne tombejo de la egipta [[faraono]] [[Ĥufu]] (multe pli konata per sia [[greka]] nomo, ''Keopso''), kiu regis dum la 4-a [[dinastio]] -2620 ĝis -2580. En la greka klasiko la piramido nomiĝis ἡ μεγάλη Πύραμις τοῦ Хέοπος (''hê megálê Pýramis tou Chéopos'', "la granda piramido de Keopso") aŭ αἱ Πυράμιδες Αἰγυπτίαι (hai Pyrámides Aigyptíai, "la egiptaj piramidoj"), [[latina|latine]] ''Pyramides Aegyptiae'' aŭ ''Magna Pyramis Cheopis''. Origine la granda piramido altis 146,6 metrojn (nun estas nur 138,75 metroj) kaj la flankoj mezume longas 230,3 metrojn. Ĝi konstruiĝis el proksimume 3 milionoj da ŝtonblokoj de averaĝa pezo de 2,5 tunoj, kaj origine komplete kovriĝis per kalkoŝtonaj [[plato]]j. Interne troviĝas la "granda galerio", kiu altas 8,5 metrojn kaj longas 47 metrojn. Fine de la galerio troveblas la reĝa tomba ĉambro, en kiu staras restaĵoj de granita sarkofago. Ĉe la orienta flanko de la piramido origine troviĝis mortula templo kaj de vojo al la piramido, kiuj tamen nur parte konserviĝis. Pli distanca vala templo komplete malaperis sub la konstruaĵoj de la moderna apuda loĝloko ''Nazlet Al-Seman''. Sudoriente de la mortula templo troveblas malgrandaj piramidoj por la reĝinoj Heteferes la 1-a, Meritites la 1-a kaj Hentutsen. En muzeo sude de la granda piramido videblas kulta sun[[barko]], kiun oni elfosis en 1954 kaj rekonstruis. Nordoriente ekzistas plia flanka, kulta piramideto.
 
=== La piramido de Ĥafra ===
{{ĉefa|piramido de Ĥafra}}
La [[piramido de Ĥafra]] aŭ ''Ĥefren'' estas nur iomete malpli granda ol la plej granda piramido, konstruita por reĝo Ĥufu, sed el hodiaŭa vido ĝi montriĝas pli alta. Tiun ĉi impreson kaŭzas lokigo sur pli alte situanta loko kaj je certa mezuro pli kruta kliniĝo de la muroj. Danke al tio multe da admirantoj intermiksas ĝin kun la piramido de Ĥufu.
 
=== La piramido de Menkaure ===
{{ĉefa|piramido de Menkaure}}
La [[piramido de Menkaure]] - ofte nomata ''piramido de Mikerinos'' - estas la tria el la centraj piramidoj de Gizo. Ĝin konstruigis kiel sia tombejo la egiptia [[faraono]] [[Menkaure]] (poste [[greke]] nomita Μυκερίνου, ''Mikerinos'', tial la dua piramida nomo) proksimume inter la jaroj 2540 kaj 2520 antaŭ nia erao. Menkaure estis la filo de la faraono [[Ĥafra]] aŭ Ĥefren, kiu antaŭ same konstruigis sian tomban piramidon en Gizo. Menkaŭre sekvis sian patron kiel reganto de Egiptio, kvankam eventuale nur post interrego de ia reganto ''Biĥeris'', pri kiu restis apenaŭ iuj informoj. La interna kerno de la konstruaĵo estis ŝtupara piramido, kio videblas en du el la piramidaj flankoj.
Linio 38:
=== La sfinkso de Gizo ===
{{ĉefa|sfinkso de Gizo}}
[[dosieroDosiero:Egypt.Giza.Sphinx.01.jpg|eta|maldekstra|<center>la granda [[sfinkso de Gizo]] antaŭ la [[piramido de Ĥafra]]]]
La granda [[sfinkso de Gizo]] estas granda duone homa, duone besta [[statuo]], troviĝanta en ebenaĵo de [[Gizo]] en [[Egiptio]] en okcidenta riverbordo de [[Nilo]]. Tio estas la plej granda statuo hakita el unu peco de ŝtono, kiu kiam estis kreita kaj ĝenerale oni kredas, ke ĝi estis kreita fare de [[antikva Egiptio|antikvaj egiptoj]] en la [[3-a jarmilo a.K.|3-a jarmilo antaŭ nia erao]]. Per kia nomo la antikvaj egiptoj nomis la Sfinkson, ni ĝis hodiaŭ ne scias. Ofta uzata nomigo ''Sfinx'' (''sfinkso'') estis kreita en la [[antikvo]] fare de [[antikva Grekio|grekoj]] kaj ĝi devenas el egipta vorto ''seŝenpaĥ'', kiun eblas traduki kiel "bildo de vivanto". Tiu ĉi nomigo markis reĝajn statuojn en la kvara egipta dinastio, kvankam en Nova imperio ĝi estis pli multe kunigata kun Granda sfinkso. Egiptaj araboj uzis markigon Abul-Hol, kio signifas Patro de teruro.
 
[[dosieroDosiero:Khentkawes I mastaba.jpg|eta|dekstra|<center>la tombo de Ĥentkaus la 1-a, fone la [[piramido de Keopso|granda piramido]]]]
 
=== La tombo de Ĥentkaus la 1-a ===
Linio 48:
 
== Antaŭhistorio ==
La loko de la piramida komplekso jam ekde la [[Frua Dinastia Periodo de Egiptio]] estis signifa tombejo. Elfosiĝis pluraj [[mastabo]]j de la [[malnova imperio de Egiptio]]. Neklaras, je kioma kvanto tomboj de tiuj unuaj tri dinastioj de antikva Egiptio estis detruitaj per la posta konstruo de pli grandaj tomboj kaj piramidoj de la [[malnova imperio de Egiptio#4-a dinastio|kvara dinastio]].
 
== Konstruo de la piramidoj ==
La piramidoj aperis en la epoko de 2620 ĝis 2500 antaŭ nia erao - en la kvara dinastio de antikva Egiptio. Ili konstruiĝis sur 1000 oble 2000 metrojn larĝa [[kalkŝtono|kalkŝtona]] [[altebenaĵo]], kaj kun la konstruo de la piramidoj ekestis flankaj piramidoj, temploj, tombejoj kaj laboristaj vilaĝoj. Estas rimarkinde ke en la konstruo de la piramidoj neniuj radaj ĉaroj estis uzataj, kvankam la egiptoj tiutempe probable jam konis [[rado]]jn. Ŝtonaj [[kvadro]]j estis levitaj per la mekanika principo de portempe konstruitaj [[klinita ebenaĵo|klinitaj ebenaĵoj]].
 
== Post la kvara dinastio ==
Gizo ĝis la sesa dinastio de antikva Egiptio estis signifa tombejo kaj nur en la [[Unua Meza Periodo de Egiptio|unua Meza Periodo aŭ Unua Intertempo]] ne aldoniĝis pliaj tomboj. El la [[Meza Imperio de Egiptio]] restis malmultaj spuroj, kaj menciindas ke en tiu epoko entute apenaŭ estas spuroj pri postmortaj kultaj ritoj ĉe la piramidoj. Nur en la [[Nova Egipta Imperio]] kaj en la [[Tria Meza Periodo de Egiptio|Tria Meza Periodo]] denove pruveblas novaj signifaj tomboj. Krome pruveblas ke tiam oni flegis kaj restaŭris la piramidojn kaj templojn.
 
[[dosieroDosiero:PyramidsofGiza at night.jpg|eta|maldekstra|500px|<center>la piramida komplekso dumnokte]]
== Moderna epoko ==
Per la [[franca militiro al Egiptio]] de la armeo de [[Napoleono Bonaparto]] de 1798 ĝis 1799 komenciĝis la moderna scienca esplorado de la piramidoj. Ĝi instigis la eŭropan stilon de [[empiro]].
 
Sub gvidado de [[Auguste Mariette]] en 1860 okazis arkeologiaj esploroj kaj elfosadoj. En 1979 la piramidoj kaj la [[Sfinkso de Gizo]] deklariĝis [[monda kultura heredaĵo]] de [[Unesko]]. En 1984 la registaro de Egiptio produktigis monerojn de 5 [[egipta pundo|egiptaj]] [[piastro]]j kun bildigo de la grandaj piramidoj.
 
== Danĝerigo per grundakvo ==
Linio 71:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{EL}}* [http://www.wikimapia.org/#y=29976132&x=31128795&zo=3&l=0&m=a&spnx=0.010965&spny=0.015836 Satelita bildo ĉe Wikimapia]
 
{{Sep mirindaĵoj}}