Wildhaus: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 2:
|nomo=Wildhaus
|blazono=[[Dosiero:Wappen Wildhaus SG.jpg|100px|center|Blazono de Wildhaus]]
|bildo=[[ImageDosiero:Wildhaus.jpg|thumb|285px|center|Wildhaus]]
|kantono=Sankt-Galo
|komunumo=[[Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano]]
Linio 15:
'''Wildhaus''' estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo en la [[Togenburgo (elektodistrikto)|elektodistrikto Togenburgo]], [[Kantono Sankt-Galo]], [[Svislando]]. Ĝi havis 1213 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 ĝi estis kunigita kun la antaŭa komunumo [[Wildhaus]] al la nova komunumo [[Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano]].
 
== Geografio ==
Wildhaus estas la plej alte super la marnivelo situanta komunumo de la [[Togenburgo]]. Ĝi troviĝas ĉe unu el la fontoj de la [[Turo (rivero)|rivero Turo]] sur la samnoma [[Wildhaus (montpasejo)|montpasejo]], kiu estas la akvodislimo inter la [[Rejno]] kaj la Turo. La plej alta punkto de Wildhaus estas la pinto de la monto [[Säntis]].
 
== Trafiko ==
Wildhaus troviĝas ĉe la [[poŝtaŭto|poŝtaŭtobuslinio]]buslinio, kiu ligas [[Nesslaŭ]] kaj [[Buchs SG]] cirkulante sur la paseja vojoj inter la du lokoj.
 
== Turismo ==
[[Dosiero:Wildhaus-pasejaltejo kaj vilaghocentro.jpg|thumb|left|150px|<small>Pasejkulmino kaj vilaĝocentro de Wildhaus</small>]]
Wildhaus estas somer- kaj vintrosportloko. Du seĝtelferoj kondukas al Gamsalp kaj la monto [[Gamserrugg]]. Wildhaus apartenas kun [[Unterwasser]] kaj [[Malnov-Sankt-Johano]] al la [[skiado|skiregiono]] Supera Togenburgo, kiu krom diversaj seĝ- kaj aertelferoj ankaŭ disponas pri luraj [[skilifto|skiliftoj]]j.
 
== La neĝfunikularo ==
Inter [[1937]] kaj [[1949]] en Wildhaus ekzistis aparta transportilo por la vintra [[turismo]], nome neĝfunikularo. La neĝfunikularo konsistis el du grandaj sledoj, kiuj kiel ordinara [[funikularo]] funkciis kiel ŝnurlifto per ŝnuro, kiu tra [[pulio]] ĉe la monta stacio ligis la du sledojn. Sed anstataŭ sur reloj, la du sledoj glitis sur la neĝo.
 
== Historio ==
En la jaro [[1200]] la Sinjoroj de [[Sax]] konstruis la ''Wildenburg'' (en Esperanto ''sovaĝa kastelo''), kiu donis al la komunumo ankaŭ la nomon. En la jaroj [[1313]] kaj [[1320]] grandaj partoj de la Wildenburg estis venditaj al la [[Grafoj de Togenburgo]]. Post la morto de Frederiko la 7-a de Togenburgo en la jaro [[1437]] Hiltbrand de Raron heredis la regadon pri la tuta Togenburgo. Ek de la jaro [[1439]] Wildhaus formis propran komunumon kun privilegioj kiaj la rajto mem elekti komunumestron kaj havi propran tribunalon. En la jaro [[1468]] la sinjoroj de Raron vendis la Togenburgon al la [[Monaĥejo Sankt-Galo|Princa abatejo Sankt-Galo]].
 
Kun efiko de la 1-a de januaro la ĝis tiamaj komunumoj [[Malnov-Sankt-Johano]] kaj [[Wildhaus]] estis kunigitaj al la nova komunumo [[Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano]].
 
== Famaj personecoj ==
[[ImageDosiero:Geburtshaus von Huldrych Zwingli.jpg|thumb|100px|left|<small>Naskiĝdomo de Zvinglo</small>]]
Wildhaus estas la naskiĝloko de la [[Zuriko|zurika]] [[reformacio|reformaciisto]] [[Zvinglo|Huldrych Zwingli (en Esperanto: Zvinglo)]]. La patro de Zvinglo estis montarkamparano kaj krom tio oficis kiel komunumestro. Zvinglo ĉiam restis fiera pri sia kampara deveno kaj restis ĝis sia morto ligita al la valo de Togenburgo. La naskiĝdomo de Zvinglo, la ''Zvinglo-Domo'' hodiaŭ viziteblas kaj enhavas muzeon. Krome la reformita eklezio de [[Zuriko]] posedas memore al la reformatoro en Wildhaus renkontiĝcentron, kiun povas lui ankaŭ aliaj organizaĵoj, kaj kiu tauĝas por kongresoj kaj konferencoj.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Wildhaus (montpasejo)|Montpasejo Wildhaus]]
 
{{projektoj}}
== Eksteraj ligiloj ==
{{EL}}* [http://www.wildhaus.ch Oficiala retejo de la komunumo Wildhaus]
 
{{Navigilo:Komunumoj de la elektodistrikto Togenburgo}}