Felix Salten: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Felix SALTEN''' (naskiĝis en [[Peŝto]], [[Hungario]], la [[6-an de septembro]] [[1869]]; mortis en [[Zuriko]], la [[8-an de oktobro]] [[1945]]) estis [[Vieno|viena]] verkisto, naskiĝinta kiel '''Siegmund Salzmann'''. Lia plej fama verko estas ''[[Bambi, vivo en la arbaro]]'', verkita en 1923. Oni ankaŭ atribuas al li la romanon [[Josefine Mutzenbacher]], fikcia membiografio de viena prostituistino, aperinta en [[1906]]. Li estis onklo de [[Karl Farkas]].
== Vivo ==
Kiam Felix Salten estis kvarsemajna lia familio translokiĝis al [[Vieno]]. Kiam lia patro iĝis bankrota, la deksesjarulo forlasis la lernejon kaj komencis labori por asekurinstanco. Li ankaŭ komencis alsendi poemojn kaj librorecenzojn al ĵurnaloj. Li iĝis ano de la movado [[Jung-Wien]] kaj baldaŭ ricevis laboron kiel plentempa arto- kaj teatrokritikisto por la gazetoj "Wiener Allgemeine Zeitung" kaj "Zeit". En 1900 li publikigis sian unuan kolekton de noveloj. En 1901 li iniciatis la unuan literaturan kabaredon de Vieno "Jung-Wiener Theater Zum lieben Augustin".
 
Li baldaŭ regule publikigis po unu libron por jaro plena de ludoj, noveloj, romanoj, vojaĝpriskriboj, kaj eseokolektoj. Li ankaŭ skribis por preskaŭ ĉiuj plej gravaj gazetoj de Vieno. En 1906 Salten iris al [[Berlino]] ĉe Ullstein-eldonejon kun la tasko ĉefredaktistadi ĉe "B.Z. am Mittag" kaj "Berliner Morgenpost"; sed jam kelkajn monatojn pli poste li revenis Vienon. Li ankaŭ skribis al filmoj scenarojn kaj libretojn por operetoj. En 1927 li iĝis prezidanto de la [[PEN-klubo internacia|Aŭstria PEN-klubo]] kiel posteulo de [[Arthur Schnitzler]].
Lia plej fama laboro estas ''Bambi'' (1923). Ĝi estis tradukita en la anglan en 1928 kaj furoris kiel "libro de la monato". En 1933, la filmrajtoj venis al la amerika reĝisoro [[Sidney Franklin]] kontraŭ pago de nur 1000 dolaroj kiu poste transdonis la rajtojn al la studioj de [[Walt Disney]]. Tie kreitis la famekonata kaj tiutempe teknike revolucia [[animacio|animacia filmo]] ''[[Bambi]]'' en 1942. Estante judo Salten travivis la malpermeson de siaj libroj en [[Nazia Germanio]] en 1936.
 
Salten geedziĝis kun la aktorino [[Ottilie Metzl]] en 1902, kaj havis du infanojn: Paul (nask. 1903) kaj Anna-Katharina (nask. 1904). Salten verkis ankoraŭ daŭrigan historion pri Bambi en 1939. Lia rakonto pri Perri inspiris aliajn Disney-desegnofilmojn (Perri, en 1957; The Shaggy Dog, en 1959). Li estis ankaŭ la anomina verkinto de famkonata erotika romano pri la ĉiesulino Josephine Mutzenbacher (1906).
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{EL}}* [http://gutenberg.spiegel.de/autor/felix-salten-1290 Biografio eta kaj kelkaj rete legeblaj verkoj]
{{vivtempo|1869|1945|Salten, Felix}}
 
[[Kategorio:Germanlingvaj verkistoj]]
[[kategorioKategorio:Judoj]]
[[kategorioKategorio:Aŭstraj ĵurnalistoj]]
[[kategorioKategorio:Aŭstraj verkistoj]]