Pitkarna Insularo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 62:
La Historio de Pitkarna Insularo komenciĝas per unua ekloĝigo de Pitkarna Insularo fare de [[Polinezio|Polinezianoj]] en la [[11-a jarcento]], kiuj pruveble konstante loĝis en insuloj [[Insulo Henderson|Henderson]] kaj [[Pitkarna insulo|Pitkarno]], kie ili kreis prosperan socion. Polinezianoj eltenis en la insuloj proksimume dum kvar centjaroj kaj poste pro ne tute konataj kialoj forlasis ilin. La unua Eŭropano, kiu aperis en areo de Pitkarna Insularo, estis [[Pedro Fernandes de Queirós]], kiu malkovris kaj nomis du el la insuloj; sed ne estas certa, kiujn insulojn precize li nomis. Dum 17-a kaj 18-a jarcentoj estis sinsekve malkovritaj kaj nomitaj ĉiuj kvar insuloj: [[Oeno]] en la jaro [[1606]] de Pedro Fernandes de Queirós, Pitkarno en la jaro [[1767]] de [[:cs:Philip Carteret|Philip Carteret]] (sed eble jam en la jaro [[1606]] de Pedro Fernandes de Queirós), [[Insulo Ducie|Ducie]] en la jaro [[1791]] de [[Edward Edwards]] kaj Henderson en la jaro [[1819]] de [[James Henderson]] (sed eble jam en la jaro 1606 de Pedro Fernandes de Queirós).
 
Post kiam la Polinezianoj malaperis el Pitkarna Insularo, la insuloj restis sen loĝantaro ĝis la jaro [[1790]], kiam Pitkarna Insulo estis reekloĝigita de grupo de britiaj ribeloj el ŝipo [[Bounty|HMAV ''Bounty'']] kaj de grupo de Polinezianoj. Eble la unua naskito estis [[Thursday October Christian]].

Konstantaj kolonistojkoloniistoj ekloĝis nur en Pitkarna Insulo, la aliaj insuloj restis sen loĝantoj. Travivitaj Britoj kaj iliaj idoj sur la insulo vivis forgesitaj ĝis la jaro [[1808]], kiam la insulon malkovris usonaj balenĉasistoj, en la jaro [[1814]] la Pitkernanojn malkovris ankaŭ Britoj. Pitkarna kolonio kreskis kaj pro troplenigo la loĝantoj en la jaro [[1831]] translokiĝis al Tahitio, de kie ili baldaŭ revenis; en la jaro [[1856]] la loĝantoj foriris al [[Norfolkinsulo]], kie jam pliopo de ili konstante restis kaj al Pitkarna Insulo post kelkaj jaroj revenis nur parto de ili. Ekde dua duono de 20-a jarcento el Pitkarna Insulo foriras pli kaj pli da loĝantoj pro laboro kaj la populacio sur la insulo malkreskas. Komence de la 21-a jarcento komencis esploro de akuzo pri seksa misuzo de neplenkreskaj knabinoj, kiun devis sur la insulo fari parto de la viroj, en la jaro [[2004]] ses el ili estis kondamnitaj inklude insulestro [[:cs:Steve Christian|Steve Christian]]. Pitkarna Insularo estas la lasta [[britia transmara teritorio]] en [[Pacifiko]].
 
== Faŭno kaj floro ==