Elektra kurento: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
En la praktikaj aplikoj de elektro oni distingas [[rekta kurento|rektan kurenton]] kiu fluas, eventuale kun varia intenso, daŭre en sama direkto, kaj [[alterna kurento|alternan kurenton]], kies direkto periode ŝanĝiĝadas. La plejmulto de la monde uzata energio estas provizata en formo de 50- aŭ 60-[[herco|herca]] alterna kurento. Por fari rektan kurenton el alterna kurento oni uzas [[rektifilo]]jn. Rektan kurenton oni iam nomas ankaŭ kontinua kurento, sed tiu nomo estas nebona, ĉar ankaŭ alterna kurento estas plej ofte seninterrompa, el la vidpunkto de utiliganto. Konstanta kurento estas tia rekta kurento, kies intenso ne ŝanĝiĝas, aŭ kiun almenaŭ provizas fonto kun konstanta tensio.
 
[[Konduktanto]]j (elektrokondukaj materialoj) plej ofte havas [[rezistanco]]n (simbolo R, mezurunuo [[omo]]) kaj pro tio varmiĝas pro fluanta elektra kurento. Grava escepto estas la [[superkonduktanto]]j.
 
La [[elektra povumo]] estas la rilato pase de energio de fluo por unueco de tempo; tio estas, la kvanto de [[Elektra energio|energio]] transdonita aŭ absorbita de elemento en difinita momento. La unueco en la [[Internacia sistemo de unuoj|Internacia Sistemo de Unuecoj]] estas la [[Vato (mezurunuo)|vato]]. Kiam elektra kurento fluas en iu ajn [[cirkvito]], ĝi povas transdoni energion farante [[Laboro (fiziko)|mekanikan]] aŭ termodinamikan laboron. Taŭgaj iloj uzas la elektran energion por multaj utilaj celoj, kiel [[Varmo|varmego]], [[lumo]] ([[Ampolo|inkandeska lampo]]), [[Movado (fiziko)|movado]] ([[Elektromotoro|elektra motoro]]), [[sono]] ([[laŭtparolilo]]) aŭ [[Elektrolizo|kemiaj procezoj.]] Oni povas produkti la elektran energion mekanike aŭ kemie, aŭ ankaŭ per la transformo de la lumo en la [[Sunĉelo|sunĉeloj.]] Fine, oni povas stoki elektran energion kemie en baterioj. La energio konsumita per la elektra aparato estas mezurita en [[vathoro]]<nowiki/>j (Wh) aŭ en [[kilovathoro]]j (kWh). Normale la kompanioj kiuj provizas elektran energion al industrioj kaj hejmoj, fakturas ĝin en kiovathoroj (kWh). La povumo en vatoj (W) aŭ kilovatoj (kW) de ĉiuj aparatoj devas esti listigita kune kun la [[Elektra tensio|tensio]] sur metala plato lokita kutime ĉe la malantaŭo de la aparato.
 
== Vidu ankaŭ ==