Elektra kurento: Malsamoj inter versioj

1 828 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
sen resumo de redaktoj
La rapido de moviĝo de ŝargoportaj eroj (en normala konduktilo tiuj partikloj estas [[elektrono]]j) dependas interalie de materialo de la konduktanto, de la maso kaj ŝargo de la partikloj, kaj de la tensio pelanta la ŝargojn. Ĝi estas multe malpli granda ol la rapido de lumo. Malgraŭ ĉi tio, la rapido de disvastiĝo de elektra kurento (de energio kaj de eventuale kunportata signalo) egalas la lumrapidon, do la rapidon de fronto de elektromagneta ondo.
 
==Prskribo==
En la praktikaj aplikoj de elektro oni distingas [[rekta kurento|rektan kurenton]] kiu fluas, eventuale kun varia intenso, daŭre en sama direkto, kaj [[alterna kurento|alternan kurenton]], kies direkto periode ŝanĝiĝadas. La plejmulto de la monde uzata energio estas provizata en formo de 50- aŭ 60-[[herco|herca]] alterna kurento. Por fari rektan kurenton el alterna kurento oni uzas [[rektifilo]]jn. Rektan kurenton oni iam nomas ankaŭ kontinua kurento, sed tiu nomo estas nebona, ĉar ankaŭ alterna kurento estas plej ofte seninterrompa, el la vidpunkto de utiliganto. Konstanta kurento estas tia rekta kurento, kies intenso ne ŝanĝiĝas, aŭ kiun almenaŭ provizas fonto kun konstanta tensio.
 
 
La [[elektra povumo]] estas la rilato pase de energio de fluo por unueco de tempo; tio estas, la kvanto de [[Elektra energio|energio]] transdonita aŭ absorbita de elemento en difinita momento. La unueco en la [[Internacia sistemo de unuoj|Internacia Sistemo de Unuecoj]] estas la [[Vato (mezurunuo)|vato]]. Kiam elektra kurento fluas en iu ajn [[cirkvito]], ĝi povas transdoni energion farante [[Laboro (fiziko)|mekanikan]] aŭ termodinamikan laboron. Taŭgaj iloj uzas la elektran energion por multaj utilaj celoj, kiel [[Varmo|varmego]], [[lumo]] ([[Ampolo|inkandeska lampo]]), [[Movado (fiziko)|movado]] ([[Elektromotoro|elektra motoro]]), [[sono]] ([[laŭtparolilo]]) aŭ [[Elektrolizo|kemiaj procezoj.]] Oni povas produkti la elektran energion mekanike aŭ kemie, aŭ ankaŭ per la transformo de la lumo en la [[Sunĉelo|sunĉeloj.]] Fine, oni povas stoki elektran energion kemie en baterioj. La energio konsumita per la elektra aparato estas mezurita en [[vathoro]]<nowiki/>j (Wh) aŭ en [[kilovathoro]]j (kWh). Normale la kompanioj kiuj provizas elektran energion al industrioj kaj hejmoj, fakturas ĝin en kiovathoroj (kWh). La povumo en vatoj (W) aŭ kilovatoj (kW) de ĉiuj aparatoj devas esti listigita kune kun la [[Elektra tensio|tensio]] sur metala plato lokita kutime ĉe la malantaŭo de la aparato.
 
==Tipoj==
===Alterna kurento===
[[Alterna kurento]] estas elektra kurento, kies la signo de ĝia momenta valoro ŝanĝiĝas dum la tempo, kontraŭe de ''unidirekta kurento'', aŭ de ''rekta kurento''. Tiu kurento estas ''[[periodo|perioda]]'', kiam ĝi estas priskribita per [[perioda funkcio]] (ekz. triangula, kvadrata aŭ pli malsimpla funkcio). La plej kutima formo de ''alterna kurento'' estas [[Trigonometria funkcio|sinusa]] kurento, aparte por praktika distribuado de elektra energio.
 
==== Formulo ====
[[Dosiero:Sin.svg|right|thumb|300px|Grafiko de du [[periodo]]j de pura alterna kurento, sen [[harmono]]j.]]
 
''I(t) = I<sub>A</sub> sin(ωt+φ)''
 
kie
 
''I<sub>A</sub>'' - [[amplitudo]] de la kurento;
 
''ω'' - [[angula frekvenco]];
 
''φ'' - [[fazo]];
 
''t'' - tempo.
 
Kiel grandeco de ĉi tia kurento oni uzas ĝian [[kvadrataveraĝa valoro|kvadrataveraĝan valoron]]
 
: <math> I_{ka} = \sqrt {\frac{1}{T_2-T_1} \int_{T_1}^{T_2} (I(t))^2\, dt} </math>
 
Kie T<sub>1</sub> kaj T<sub>2</sub> - sufiĉe malproksimaj unu al la alia momentoj de tempo.
 
Pri stabila perioda kurento sufiĉas uzi en la formulo T<sub>2</sub> - T<sub>1</sub> = T (kie T estas la periodo), kaj kalkuli la [[integralo]]n dum unu periodo.
 
Tiam pri sinusa kurento: ''I<sub>ka</sub> = I<sub>A</sub> / 2<sup>1/2</sup>''.
 
===Kontinua kurento===
[[Kontinua kurento]] estas elektra kurento, kies momenta valoro ne ŝanĝiĝas dum tempo (aŭ ŝanĝiĝas sufiĉe malrapide).
 
''I(t) = I''
 
Ankaŭ tute simile imageblas [[tensio]], kies momenta valoro ne ŝanĝiĝas dum tempo (aŭ ŝanĝiĝas sufiĉe malrapide). Tian tension oni nomas "kontinua tensio", aŭ "tensio de kontinua kurento":
 
''U(t) = U''
 
Aliaj variantoj estas "unidirekta kurento" (ekzemple rektifita kurento) kaj [[alterna kurento]] (ekzemple per kutima hejma tensio).
 
== Vidu ankaŭ ==
173 200

redaktoj