Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Rezulto: fino de anstataŭigado, ne plu estas Ŝ:EL
→‎Rezulto: malfrua reago, sugesto por facila riparo de tio, kion verŝajne oni efektive volas
Linio 205:
 
Fine mi ŝatus diri, ke mi konscias, ke opinioj pri la koncerna ŝablono estas ege malsamaj. Tamen, okazis 3 voĉdonoj kaj en 2 el ili la komunumo preferis ne plu uzadi la ŝablonon, do la decido estas eĉ iom pli forta ol se estus nur unu voĉdonado. Mi iom bedaŭras, ke ni bezonis voĉdoni kaj ne sukcesis [[Vikipedio:Interkonsento|atingi interkonsenton]], sed foje diskutado ja malfacilas kaj tamen indus havi decidon. Mi de korprofundo esperas, ke niaj valoraj kolegoj, kiuj ŝatis la ŝablonon, daŭre kunlaboros kaj akceptos la nunan staton, same kiel la neŝatantoj dum jaroj akceptadis uzadon de la ŝablono. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 22:43, 2 mar. 2017 (UTC)
 
Saluton, mi preteratentis tiun ĉi voĉdonon, sed deziras almenaŭ aldone esprimi mian poran opinion – oni ne miksu funkcion kaj stilon – kaj danki al {{U|KuboF}} pro la organizo de ĉio ĉi ĝis la fino. Traleginte la tutan diskuton, mi pensas, ke tio, kion la defendantoj de la terglobo celas, estas efektive ne atentigi pri listobuloj, sed pri eksteraj ligiloj – kaj tio ja tute bone eblas jam nun per stilo, kiu por internaj kaj eksteraj ligiloj malsamas jam nun en ĉiu versio de Vikipedio, inkluzive de tiu nia: ja aperas sago montranta eksteren el kvadrato, kiu estas grafika indiko atentiganta la leganton pri tio, ke temas pri ligo irante ekster Vikipedion. Se fariĝos interkonsento, ke oni deziras ekde nun anstataŭ tiu simbolo post ekstera ligilo aperigi tergloban simbolon antaŭ tia ligilo, tio tute facile aranĝeblas. La koncerna CSS-klaso nomiĝas ".external" kaj la bildo estas aldonata per la trajto "background-image". Eĉ se ne fariĝos interkonsento tra la vikio, ĉiu povas mem aldoni taŭgan kodon, kiu enkondukas la koncernan konduton, almenaŭ en sian uzantokonton – se iu unufoje tian kodon por la aliaj produktos (devus ne esti malfacile). --[[Uzanto:Blahma|Marek "Blahma" BLAHUŠ]] ([[Uzanto-Diskuto:Blahma|diskuto]]) 21:23, 8 mar. 2017 (UTC)
 
== Sur https://stats.wikimedia.org/EO/Sitemap.htm nun mankas Esperanto ==