Anarkiismo kaj samseksemo: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
'''GLAT-ema anarkiismo''', '''GLAT-amika anarkiismo''' aŭ '''[[kvira]] anarkiismo''' estas [[Anarkiismaj pensoskoloj|anarkiisma pensoskolo]] kiu defendas ke [[anarkiismo]] kaj [[socia revolucio]] estas rimedoj por [[Samseksema liberiga movado|samseksema liberigo]] kaj abolon de [[homofobio]], [[lesbofobio]], [[transmizogineco]], [[bifobio]], [[transfobio]], [[aliseksema normismo]], [[aliseksemismo]], [[patriarkeco]], kaj de [[seksa duumismo]]. GLAT-anarkiistoj kiuj kampanjiis por la rajtoj de [[GLAT]] kaj ekster kaj ene de la anarkiismaj kaj de la GLAT movadoj estas [[John Henry Mackay]],<ref>"The story of one person's struggle against intolerance and repression during the early 20th century homosexual emancipation movement in Germany. Mackay is a very interesting figure in both anarchist and homosexual circles." [http://www.akpress.org/1997/items/anarchistoflove Hubert Kennedy. ''Anarchist Of Love: The Secret Life Of John Henry Mackay.''] {{wayback|url=http://www.akpress.org/1997/items/anarchistoflove |date=20120322023715 }}</ref> [[Adolf Brand]], kaj [[Daniel Guerin]].<ref>"Although by 1968 he could be seen as the “grandfather of the French homosexual movement” , Daniel Guérin has always been better known outside gay circles for his rôle in the revolutionary movement. On the revolutionary left of the Socialist Party in the 1930s, he was later heavily influenced by Trotsky, before becoming attracted to the libertarian communist wing of the anarchist movement." [http://www.theanarchistlibrary.org/HTML/David_Berry__For_a_dialectic_of_homosexuality_and_revolution.html David Berry. "For a dialectic of homosexuality and revolution"]</ref> [[Individuisma anarkiismo|Individuisma anarkiisto]] [[Adolf Brand]] publikigis la gazeton ''[[Der Eigene]]'' kiu estis la unua publikaĵo dediĉita al samseksemaj temoj en la mondo, publikigita el 1896 al 1932 en [[Berlino]].<ref>[[Karl Heinrich Ulrichs]] estis komencinta gazeton nome ''Prometheus'' en 1870, sed aperis nur unu numero. (Kennedy, Hubert, ''Karl Heinrich Ulrichs: First Theorist of Homosexuality'', en: 'Science and Homosexualities', eld. Vernon Rosario (pp. 26–45). New York: Routledge, 1997.</ref><ref name="williamapercy7">[http://www.williamapercy.com/wiki/images/Hubert_kennedy.pdf Hubert Kennedy. ''Anarchist Of Love: The Secret Life Of John Henry Mackay.''pg. 7]</ref>
 
Kvira anarkiismo kontraŭstaras [[cinikamakiavela subteno de la GLAT-a komunumo|cinikanmakiavelan uzadon de la GLAT-a komunumo]] fare de registaroj kaj firmaoj por kovri proprajn malobservojn de homaj rajtoj. Ĝi ĝenerale kontraŭas la celojn de la liberalisma GLAT-movado, kiu volas atingigi al gejoj ŝtatajn instituciojn kiel [[Samseksaj edzeco kaj edzineco|geedziĝon]] kaj [[militistaro|militistaran membrecon]] anstataŭ trakti ĉiutagajn kaj materiajn problemojn, kiaj [[malriĉeco]], institucia homofobio, [[Polico|polica]] perforto, kaj la [[Pluraneco|intersekciĝo de pluraj formoj de diskriminacio]]. Shiri Eisner argumentas kontraŭ geedziĝo kiel kapitalisma, patriarkeca institucio uzata por fortigi hegemonion, regi la socion (precipe virinojn sed ne nur) kaj teni monon en riĉaj familioj. Laŭ Eisner, la familio mem estas socia regilo, disigante la civitanaron al minimumaj unuoj kun malsamaj interesoj por ke ili ne rekonu siajn komunajn premantojn, la ŝtaton kaj la ekonomian eliton.<ref>Eisner, Shiri (2012). [https://radicalbi.wordpress.com/2012/10/05/fuck-marriage-fuck-equality/ "Fuck marriage, fuck equality."]</ref> Kviraj anarkiistoj rimarkigas kiel la movado por geedziĝo imitas la samajn religiajn konservistojn, kiuj kontraŭstaras la kviran komunumon, kaj ankaŭ argumentas, ke neniuj specialaj sociaj privilegioj estu dotataj al geedzoj, ĉu aliseksemaj aŭ ne.<ref>Against Equality (Kontraŭ Egaleco), [http://www.againstequality.org/about/marriage/ Marriage].</ref>
 
La diferencoj inter la liberala kaj radikala movadoj por kvira liberiĝo kondukis al la fondo de la radikala movado [[Geja Honto]].
2 270

redaktoj