Pafmasakro en la noktoklubo Pulse (2016): Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
(aldonis kategorion "Rasismo en Usono" (pro la pafado de latin-amerikaj usonanoj kaj la sekva kulpado de islamo))
 
La pafinton, kiu naskiĝis en [[Novjorko]], obsedis usona [[polico|polica]] kulturo. Li trejniĝis kiel prizongardisto sed estis maldungita kiam li ŝercis, ke li volis porti pafilon al la trejnejo. Li malsukcese klopodis fariĝi [[policisto]], klopodante sed fiaskante fariĝi ŝtata policisto de la ŝoseoj. Ekde 2007 li estis gardisto por la firmao [[G4S Secure Solutions]]. Li havis aktivan ŝtatan pafilan permeson, aktivan gardistan permeson, neniajn antaŭajn krimojn, kaj pasis psikologian ekzamenon. En 2009 li eksedziĝis de sia edzino, kiu priskribis lin kiel fizike mistraktema.
 
Antaŭ la pafo, Mateen ĵuris fidelon samtempe al la [[islama ŝtato]] kaj la Fronto al-Nusra. Ĉar tiuj grupoj estas reciprokaj malamikoj, kaj pro manko de substancaj evidentaĵoj, la pretendoj ambaŭ estas dubataj de usonaj informservoj. Tamen pro la severeco de la masakro kaj rezulta indigno de la popolo, la supozita fidelo de Mateen al la islama ŝtato iĝis motivo de multaj kontraŭterorismaj leĝoj kaj politikaj kampanjoj en usono dum 2016. En la nacia konveno de la [[Respublikana Partio (Usono)|Respublikana Partio]], kie la Respublikanoj adoptis agendon permesi diversajn formojn de rekta diskriminado kontraŭ GLAT-aj homoj kaj usonanoj de latinamerika deveno, ili pretendis ke ilia agendo protektos GLAT-ajn homojn per kontraŭstaro de [[Islamo]], diraĵo vaste kritikita kiel [[cinikamakiavela subteno de la GLAT-a komunumo|cinikamakiavela]] kaj [[islamofobio|islamofobia]].
 
{{ĝermo|masakro|homofobio}}
2 270

redaktoj