Posttraŭmata stresa perturbo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Jan sewi movis paĝon Posttraŭmata streĉa obstrukco al Posttraŭmata streĉa perturbo: laŭas PIV-on. mi ne memoras kial mi unue uzis la terminon 'obstrukco'
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
La plimulto da homoj spertintaj traŭmatan eventon ne eksuferos PTSP. Tiuj, kiuj spertas interpersonan traŭmaton (ekzemple seksperforton aŭ mistrakton de infano) pli probable eksuferos PTSP kompare kun tiuj, kiuj spertas neperfortan traŭmaton, kiaj akcidentoj kaj naturaj katastrofoj. Preskaŭ 50 elcento da seksperfortitaj homoj eksuferos PTSP. Estas iom malpli probable, ke infanoj eksuferos PTSP post traŭmato ol plenkreskuloj, precipe se ili aĝas malpli ol dek jarojn. Diagnozo baziĝas je la ĉeesto de certaj simptomoj post traŭmata evento.
 
Prevento povas esti ebla kiam terapio estas celita al tiuj kun fruaj simptomoj, sed ne estas efika por ĉiuj homoj post traŭmato. La precipaj kuracoj por homoj kun PTSP estas psikoterapio kaj medikamentoj. Multaj malsamaj specoj de psikoterapio povas esti utilaj. Tio povas okazi jen inter suferanto kaj terapiisto, jen en grupo. Kontraŭdeprimiloj de la speco ''selektema malhelpilo de la realpreno de serotonino'' estas unuvicajunuavicaj medikamentoj por PTSP kaj rezultigas helpon por duono da suferantoj. Tia helpo tamen estas malpli granda kompare kun tio donata de psikoterapio. Estas malklare ĉu medikamentoj kaj terapio havas kunan avantaĝon. Ne ekzistas sufiĉa evidenteco por subteni aliajn medikamentojn kaj iuj, ekzemple [[benzodiazepino]]j, eĉ povas esti malutilaj.
 
En la plimulto de la mondo, ofteco dum ajna jaro estas inter 0.5 kaj 1 elcento. Pli grandaj oftecoj povas okazi en regionoj de armita konflikto. Ĝi estas multe pli ofta en virinoj ol en viroj. Simptomoj de traŭmatorilataj mensaj malsanoj estis dokumentitaj ekde almenaŭ la epoko de la antikvaj Grekoj. Dum la Mondaj Militoj oni komencis pli studi la fenomenon, kaj ĝi estis konata sub diversaj terminoj kia ekzemple "batala neŭrozo." Oni ekuzis la terminon "posttraŭmata streĉa perturbo" dum la 1970-aj jaroj.