Gento (urbo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aldono de sekcio pri gentaj Esperanto-revuoj
Linio 231:
* Katja Lödör <ref>[http://www.esperanto.be/fel/nl/grupoj.php mencio de Katja Lödör en paĝo pri la regionaj grupoj de FEL]</ref>
* Hans Delnat
 
===Esperanto-revuoj eldonitaj en Gento===
 
Esploro de la ''[[Bibliografio]] de Periodaĵoj en aŭ pri Esperanto'' ([[Budapest]] 2010) montras ke en Gento aperis surprize granda kvanto da Esperanto-revuoj, sed malmultaj ekzempleroj konserviĝis.
 
La plej prestiĝa verŝajne estas ''L'Esperanto, Monata bulteno de la Genta Esperanto-Grupo'', kiu aperis dum la jaro 1913 en malgranda formato (proksimume [[formato|A5]]). De tiu jaro la [[Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet]] havas kompletan kolekton. En majo de 1912 la gentanoj organizis la Kvaran Belgan Esperanto-kongreson; por 1914 estis antaŭviditaj Esperanto-kunvenoj dum la [[Monda Ekspozicio]] kiu en tiu jaro okazis en Gento. Konsiderinda parto de la revunumeroj estis dediĉita al tio.
 
La postan jaron la samaj eldonantoj ([[Michel Sebruyns]] kaj [[Henri Petiau]]) iom ŝanĝis la titolon al Gento-Esperanto kaj uzis gazetan formaton (proksimume [[formato|A2]]). Rimarkinde estas la granda kvanto da anoncoj de gentaj vendejoj en ĝi. Laŭ la ''Bibliografio de Periodaĵoj en aŭ pri Esperanto'' aperis 4 numeroj. En la [[Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet]] estas nur la februara numero.
 
La eldonado estis interrompita de la [[Unua Mondmilito]]. Tuj post la milito alia genta grupo ''La Progreso'' eldonis ĵurnaleton ''Nia Folieto''.
 
La posta superrigardo estas bazita sur la menciita [[bibliografio]] (la cifero inter krampoj estas la identigilo en la bibliografio). Parto de la listo ne vere estas 'gentaj' revuoj, sed ili eldoniĝis en Gento ĉar hazarde la eldonanto loĝis en tiu urbo. Kelkaj revuoj havas duoblan numeron, ĉar la titolo ŝanĝiĝis. [[Asterisko]] indikas ke la revuo parte aŭ tute estas disponebla en la [[Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet]].
 
 
*(1735=5950) Informilo (La Progreso, 1973-1984)(*)
*(3072) Esperanta Karitato (1958-1967)
*(3483=5061) L'Esperanto, poste Gento-Esperanto (1913-1914) (*)
*(4279) Espero (1953-1953) (*)
*(4689) Flandra Studanto (aldono al Flandra Esperantisto, 1938 aŭ 1939-1940)
*(4756) Folieto (septembro 1909)
*(5060=7398) Genta Juneco (1909-1910)
*(5421) Hodiaŭa Esperantisto (*)
*(6378) Informservo - Gentaj Laboristaj Esperantistoj (1963)
*(6801) Internacia Stenografado (1923-1932)
*(8538) Kunlaboro (1945-1946) (*)
*(9993) Nia Espero (1961-1971) (*)
*(9947) Nia Folieto (1918?-1920) (*)
*(10336) Nova Sono (aldono al Nia Folieto, 1919)
*(10992) Nia Voko (MEM, 1971-1982) (*)
*(11722) Rondira Gazeto (Kunfratiĝo) (1907-1908)
*(13015) Tribuna Libera de Gento (1928)
 
 
 
== Urbopartnerecoj ==