Arnhem: Malsamoj inter versioj

1 042 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
Arnhem, fiets voor Giro d'Italia in steegje van de Ketelstraat foto8 2016-04-17 18.12.jpg|Biciklo por Giro d'Italia
</gallery>
== Kulturo ==
Mezurite je la grando de la urbo Arnhem havas konsiderindan kulturan oferton. Ĉefa muzikprezentejo estas la koncertejo nome ''Musis Sacrum'', kie provludas kaj prezentas la [[simfonia orĥestro]] de [[Gelderlando]], kaj kie ĉiusemajne okazas ĵazkoncertoj. Ekde 2008 la iama koncertejo kaj nun rekonstruita ''Luxor'' prezentas distran muzikon kaj popmuzikon. La teatrejo ''Schouwburg'' prezentas platformon al nederlandaj kaj eksterlandaj ensembloj.
 
La arta altlernejo je Arnhem ([[ArtEZ]]) estas renoma ankaŭ trans la nederlanda landlimo pro sia malferma kaj eksperimentema fakultejo por [[ĵazo]] kaj [[popmuziko]], kie je granda parto studas germanaj studentoj, sia renoma dancfkultejo kaj la tradicioriĉa teatrofakultejo. Inter alie organizite de studentoj okazas du fojojn por semajno ĵazkoncertoj en la trinkejoj „Cafe de Kroeg“ same kiel „Stella by Starlight“.
 
La urbo organizas unu fojon ĉiujare festivalon por stratstatuoj („Vivantaj Statuoj“), kaj ĉiun duan jaroj la Arnheman „Modebiennale“.
 
== Servoj ==
25 926

redaktoj