20-a de marto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Mortoj: Andrzej Grzegorczyk
→‎Eventoj: germanoj pafekzekutis polan skoltestron
Linio 31:
* [[1943]]: [[Mao Zedong]] iĝis prezidanto de [[Komunista Partio de Ĉinio]]
* [[Dua Mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1940]]: [[Ordnungspolizei|Germana polico]] arestis en [[Varsovio]] 100 [[ostaĝo]]jn, revenĝe pro pripafo de nekonataj kaŭzintoj du germanajn soldatojn; en [[Poznań]] sur pluraj [[benko]]j en [[parko]]j kaj [[strato]]j oni farbis surskribon: ''Nur por [[germanoj]]'' - sur la benkoj [[poloj]] ne povis sidi; de laborkoncentrejo en Sobiemirowo ([[distrikto Drawski]]) fuĝis 32 poloj; en Grenzdorf, sub[[koncentrejo]] de Stutthof, [[germanoj]] pafmortigis skoltestron Alf Liczmański, kunkreinton de [[skoltismo]] en [[Libera Urbo Dancigo]], kie aktivis inter la pola [[diasporo]]
** [[1941]]: En distrikto de [[Bytom]] fondiĝis germana punlaborejo
** En [[Londono]] aperis [[pola|pollingva]] revuo "Myśl Polska" (Pola Penso. Dusemajna revuo dediĉita al la vivo kaj kulturo de la [[nacio]]), eldonata de Nacia Partio
** [[1942]]: Sur muroj de [[Varsovio]] aperis [[Signo de Batalanta Pollando]] (elektita en [[konspiro|konspira]] konkurso el 27 proponoj); 31-a bataliono de germana polico [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en [[Zgierz]] dum publika [[ekzekuto]] 100 [[poloj]]n, en tio 4 [[virino]]jn, revenĝe pro pafmortigo de 2 gestapanoj, kaj 300 forveturigis al [[koncentrejo]]j (la plej granda [[militkrimo]] en [[Varto]]-Lando); [[gestapo]] publike [[pendumo|pendumis]] en [[Cieszyn]] 20 membrojn de [[Pola Enlanda Armeo]]; de oficira [[militkaptito|internigejo]] en [[Dobiegniew|Woldenberg]] nokte de la 19-a/10-a de marto fuĝis 5 polojn
** En [[malliberejo]] en [[Berlin]] oni [[gilotino|gilotinis]] 9 membrojn de la estraro de subtera Nacia Partio de [[Poznań]]
** [[1943]]: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en [[Częstochowa]] ĉ. 180 judojn kaj en Wełecz 6 membrojn de Kamparanaj Batalionoj; [[Volinia masakro]]: armitaj grupoj de [[ukraino]]j murdis en du polaj vilaĝoj de la nuna [[Ternopila provinco]] respektive 25 kaj pli ol 20 personojn; Arthur Greiser parolante en Oficejo pri Aferoj de [[nacieco|Nacieca]] Politiko en [[Poznań]] deklaris, ke en [[Varto]]-Lando "pola elemento estos [[ekstermejo|ekstermita]]"; kuratoro de la [[Universitato de Poznań|Universitato de Nazia Germanio en Poznano]] devigis engaĝitajn polojn al uzo ekskluzive de la [[germana lingvo]]; Landa Politika Reprezentantaro alvokis polan junularon eniri al [[Pola Partizana Ŝtato|subteraj armitaj fortoj]]