Odo Bujwid: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
fotoj
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
[[Dosiero:Odo Bujwid 1936.jpg|thumbeta|300px|Odo Bujwid en 1936]]
'''Odo Feliks Kazimierz BUJWID''' (naskiĝis la {{daton|30|novembro|1857}} en [[Vilno]], mortis la {{daton|25|decembro|1942}} en [[Krakovo]]) estis pioniro de bakteriologio en Pollando, pioniro de higieno, unu el la unuaj polaj sciencistoj okupiĝantaj pri vakcinoj, universitata doktoro kaj profesoro en Krakovo de [[1892]] kaj aktiva esperantisto.
 
== Vivo ==
Bujwid studis kvar jarojn en la universitato de Varsovio kun L.L. [[Zamenhof]]. Li studis [[bakteriologio]]n ĉe [[Robert Koch]] en Berlino kaj [[Louis Pasteur]] en Parizo kaj fariĝis internacie konata eminentulo sur tiu kampo. El lia plumo eliris 250 sciencaj artikoloj en la [[pola lingvo|pola]], [[franca lingvo|franca]], [[germana lingvo|germana]], [[Esperanto]] kaj [[rusa lingvo|rusa]] lingvoj. Kune kun sia edzino li organizis multajn prelegojn kaj kursojn pri populara klerigado kaj propagando de higieno kaj sociaj sciencoj.
 
[[Varsovio]] kaj [[Krakovo]], kie li ofte laboradis samtempe, antaŭ la [[unua mondmilito]] apartenis al diversaj landoj, nome al [[Rusio]] kaj [[Aŭstrio]]. De 1914 ĝis 1918 li servis kiel volontulo en la Polaj Legioj, havinte tiam jam 57 ĝis 61 jarojn. Post la milito li - kolonelo demobilizita - revenis al [[Krakovo]] kaj okupiĝis pri fabrikado de [[vakcino]]j.
 
== Esperanta agado ==
[[Dosiero:Zamenhoftombo_1922.jpg|thumbeta|left|300px|Organiza komitato de la 1-a Tutpola Esperanto-Kongreso, 1922. Centre, en uniformo de kolonelo, staras Odo Bujwid]]
[[Dosiero:Policistoj UK1924.jpg|thumbeta|left|300px|[[UK 1924]] en [[Vieno]], Odo Bujwid kun [[Klara Zamenhof]] kaj policistoj]]
Lia agado por Esperanto komenciĝis en [[1912]], kiam li fariĝis la prezidanto de la [[8-a UK 1912]] en Krakovo. Postmilite li estis prezidanto de la [[Tutpola Federacio de Esperanto-Societoj]]. Li, havante gravajn rilatojn kaj konatecojn en la regantaj polaj medioj, ofte atingis favorojn por Esperanto kaj esperantistoj (pasportoj, vizoj k. a.). Danke al liaj pledoj la pola respublika prezidento [[Józef Piłsudski]] mem fariĝis favora al Esperanto kaj akceptis la patronecon de la [[23-a UK 1931]], kies prezidanto estis Bujwid. Ankaŭ lia merito estis, ke la pola [[radio]] de tempo al tempo aranĝis Esperantajn prelegojn.
 
En [[1924]] fondiĝis en [[Krakovo]] la [[PED]], kaj li fariĝis ĝia prezidanto. En [[1927]]/1928 li vojaĝis kiel delegito de sia registaro al [[Brazilo]], por studi la vivon de tieaj polaj koloniistoj. Multe helpis lin en la komisio Esperantistoj, kion li raportis al la registaro. En [[1930]] li faris propagandan vojaĝon tra [[Nederlando]], [[Danio]] kaj [[Svedio]]. Bujwid estis membro de la [[Lingva Komitato]] (LK), prezidanto de [[ISAE]], [[Honoraj membroj de UEA|honora membro de UEA]] ktp. Li verkis multajn artikoloj kaj paroladojn en kaj pri Esperanto. Dum pluraj jaroj li eldonis proprakoste la periodaĵon [[Pola Esperantisto]] kaj ĉiujn publikigaĵojn de [[PED]] kaj ankaŭ per aliaj gravaj materialaj subtenis Esperanton. Entute li estis la siaepoka ĉefulo de la [[Esperanto-movado en Pollando]], kaj lia aŭtoritato ĉe la polaj esperantistoj estis senescepta.
 
Lia edzino, ''[[Kazimiera Bujwid'']], pioniro por la virinaj rajtoj, estis fidela helpantino ankaŭ en Esperantaj laboroj; ŝi mortis la [[8-a de oktobro|8-an de oktobro]] [[1932]].
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e0f&datum=1937&page=85&size=44 Artikolo okaze de lia 80a naskiĝtago] en Esperanto (UEA) Nov. 1937, p. 85 (kun foto).