Kamiono: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo |
Dominik (diskuto | kontribuoj) Malaprobis la 2 lastajn tekstajn ŝanĝojn (de 79.146.35.12) kaj restarigis revizion 6116005 de KuBOT |
||
Linio 1:
[[Dosiero:FSC Star.jpg|eta|Kamiono en [[Pollando]]]]
'''Kamiono''', aŭ '''ŝarĝaŭto''', estas tia motora [[veturilo]], kiu estas uzata ĉefe por transporto de varoj. Ĝi ofte havas platan plankon kaj 4 aŭ pli multajn radojn. '''[[Kamioneto]]''' estas malgranda ŝarĝaŭto, kies utila ŝarĝo ne superas ĝenerale 3500 kg. '''Baskulkamiono''' estas kamiono, kies malantaŭparto estas baskulebla kaj tiel povas facile elŝuti la ŝarĝitan materialon. La '''cisternokamiono''' estas provizita per vasta kuvo por transportado de likvaĵoj. '''Ŝpruckamiono''' estas provizita per barelego, ŝpructubo aŭ verŝilo kaj ofte per premmotoro por ŝprucigi likvaĵon, akvon, gudron, bitumon.
Jure ekzistas tre diversaj tipoj de la ŝarĝaŭtoj je maso, konstrua kaj uza tipo tiel ankaŭ validas por ili diversaj [[imposto]]j, [[asekuro]]j kaj [[trafika regulo]].
La ŝarĝauto konsistas ĝenerale el memporta [[ĉasio]], stirista [[ĉelo]] kaj konvena konstruaĵo.
== Historio ==
[[Dosiero:DMG-lastwagen-cannstatt-1896.jpg|200 px|thumb|right|Daimler-ŝarĝaŭto je 1896.]]
En [[1896]] konstruis [[Gottlieb Daimler]] en [[Cannstatt]] ĉe [[Stuttgart]] la unuan motorizitan ŝarĝaŭton. Tiu havis 2-cilindran kvartaktan motoron kun 2,2-litra cilindra volumeno kaj [[povumo]] de 6 [[ĈP]]. La maksimuma rapido estis 16 km/h. Ĝin sekvis motorizitaj fajroŝpruciloj, vetureblaj segaj-fendaj maŝinoj kun Daimler-motoro, lumigaj aŭtoj ktp..
== Ĝenerale ==
|