Holio: Malsamoj inter versioj

hindua festo
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova artikolo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 07:05, 24 mar. 2017

Holio (Hindia, होली, holī), populara kiel la festo de koloro, estas fama printempa festo en Bharato kaj Nepalo. La festo daŭras du tagojn ekde la plenluna tago inter la mezoj de februaro kaj marto.

La festo signifas la venkon de bono super malbono, la alveno de la ĝoja printempo post la pala vintro, kaj por multaj ĝi estas la gaja tempo por renkonti aliajn, ludi kaj ridi, forgesi kaj pardoni, ripari rompitan rilaton.

La unuan tagon de la festo, precipe en la vespero, homoj bruligas simbolan figuron de diablo, Holika, kaj preĝas, ke ilia interna malbono detruiĝu tiel. En la sekvanta mateno komenciĝas la interesa ludo kun koloraĵo, libera por ĉiuj partoprenantoj, amiko aŭ fremdulo, riĉulo aŭ malriĉulo, viro aŭ virino, infano kaj maljunulo.

La petola ludo de la holio kutime okazas en la malfermaj stratoj kaj parkoj, ekster temploj kaj konstruaĵoj. Grupoj kunportas tamburojn kaj aliajn muzikajn instrumentojn, irante de loko al loko, kantante kaj dancante dum la tago. Kvankam la holio estas tradicia hinda festo, nun ĝi iĝis tre fama internacie. Evidente, ke ĝi jam disvastiĝis en la pluraj partoj de Eŭropo kaj Nordameriko kiel la printempa festo de amo, petolo kaj frateco.