Naciismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pauchjo (diskuto | kontribuoj)
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 140:
== Rasismo ==
 
Naciismo ne nepre inkluzivas kredon je la supereco de la propra nacio super aliaj, sed en la praktiko multaj naciistoj tiel pensas pri sia nacio. Foje ili opinias, ke alia nacio povas esti imitinda modelo por la propra nacio (vd. [[anglofilio]]). Ekzistas specifa ''rasa naciismo'', kiun oni povas konsideri etna naciismo. Sed ia formo de [[rasismo]] troveblas en preskaŭ ĉiuj naciismaj movadoj. Kutime ĝi direktiĝas kontraŭ najbaraj nacioj kaj etnoj. Malpli konata formo de rasismo estas [[lingvismo]]. En kelkaj koloniigitaj landoj naciismo estis helpo al la plifortigo de la koloniantoj kontraŭ la defendo aŭ ribelo fare de koloniigitoj, ekzemple en [[Suda Afriko]] fare de [[Afrikaneroj]], kiuj fondis ekzemple la [[Nacia Partio de Sud-Afriko|Nacian Partion de Sud-Afriko]], kiu defendis la intereson de la minoritatoj de [[blankuloj]] kontraŭ tiuj de la majoritatoj de aliaj rasoj kaj ĉefe de nigruloj. Do, temas pri naciismo de minoritatoj hegemoniaj.
 
Rasismo estis ankaŭ trajto de [[Koloniismo|koloniismaj]] ideologioj, kiuj estis precipe fortaj fine de la 19-a jarcento. Laŭ strikta interpreto, transmaraj kolonioj konfliktas kontraŭ la principoj de la nacia ŝtato, ĉar ili ne apartenas al la historia hejma teritorio de la nacio kaj ĉar iliaj enloĝantoj evidente ne apartenas al la sama etno, ne parolas ĝian lingvon aŭ dividas ĝian kulturon. Sed en la praktiko, naciistoj kelkfoje akordigis kredon je [[rajto de memdetermino]] en Eŭropo kun koloniigado en Afriko aŭ Azio.