Fatima bint Muhamad: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Tiu-ĉi artikolo|temas pri la '''filino de la profeto Mohamedo'''. Pri la ''portugala urbo'' vidu sub [[Fátima]]}}
{{Islamo}}
'''Fatima''' ([[606]]-[[632]]) estis filino de profeto Mohamedo,
ŝia kompleta nomo estas '''Fatima bint Muhamad ibn 'Abdalah ibn 'Abd Al-Mutalib ibn Haŝim''' ([[arabe]] فاطمة بنت محمد - Fāṭima bint Muḥammad). Sed ŝi ankaŭ estas konata per la nomoj '''Fatima az-Zahra''' ([[arabe]] فاطمة الزهراء) kaj ''Sajidino Nisa' al-Alamin'' (سيدة نساء العالمين = „sinjorino inter la virinoj de la mondoj“).
 
Fatima estis la kvara kaj plej juna filino de profeto [[Mohamedo]] de ties unua kaj dum longa tempo sola edzino [[Ĥadiĝa bint Ĥuŭajlid]]. Fatima edziniĝis al [[Ali ibn Abi Talib]].
 
Al tiu geedza paro naskiĝis du filoj, [[Hasan ibn Ali|Hasan]] kaj [[Ĥusejn ibn Ali|Ĥusejn]], de kiuj devenas la unua islama [[dinastio]] en Nordafriko (909-1171), la [[Fatimidoj]], kies potenco estis ĉesigita nur en la 12-a jarcento per [[Saladino]].
 
== Honorigoj ==
Fatima estis la sola inter la gefiloj de Mohamedo, kies filoj plenkreskis. Fatima do apartenis al la ''„[[ahl al-bait]]“'' (أهل البيت = „familio de la (profeta) domo“).
 
[[Dosiero:Khamsa pendant.jpg|thumb|left|100px|<small>La [[mano de Fatima]] kiel talismano por ŝirmi kontraŭ malfeliĉo</small>]]
Fatima estas aparte honorata de la [[ŝijaismo|ŝijaanoj]]: kiel sola virino ŝi apartenas al la „[[Dekkvar perfektaj]]“ kune kun Mohamedo kaj la Dekdu [[imamo]]j. Ŝi perdis infanon dum batalo kun la dua [[kalifo]] [[Umar ibn al-Ĥattab]], kiam ŝi klopodis teni sian dompordon fermita kontraŭ la perforta eniro de [[Abu Bakr]] kaj la kalifo.
 
La suferoj de Fatima post la morto de ŝia patro, ŝia kverelo kun ties juna edzino [[Aiŝa]] kaj ŝia batalo kontraŭ [[Abu Bakr]] kaj [[Umar ibn al-Ĥattab]] estas centra [[dogmo]] de ŝijaismo. Fatima mortis en eta ĉambreto pro la suferoj pri la morto de sia patro kaj pro ŝiaj vundoj ricevitaj dum la batalo ĉe la dompordo.
 
Ĉar ŝia edzo ne estis akceptita kiel rekta posteulo de Mohamedo, ŝi proteste insistis, ke ŝia tombo restu kaŝita, kaj ĝis hodiaŭ neniu scias, kie en [[Medino]] ĝi estas.
 
Ali, post longa batalo kontraŭ Aiŝa, tamen fariĝis kalifo en 656. Liaj anoj, kiuj kiel „Ŝija“ (= la partio) poste disiĝis de la ĉefa islama movado, adoras ''Fatima''n kiel sanktulinon, ĉar el ŝi devenas la solaj viraj [[nepo]]j de la profeto.
Linio 29:
 
{{vivtempo|606|632}}
[[Kategorio:Araboj]]
[[Kategorio:Islamanoj]]
[[Kategorio:Arabaj virinoj]]
[[Kategorio:IslamaninojAraboj]]
[[Kategorio:Historio de Islamo]]
[[Kategorio:ArabojIslamanoj]]