Francio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jfblanc (diskuto | kontribuoj)
Cxefministro
Linio 315:
La nuna [[Franca konstitucio de 1958|franca konstitucio]], kiu fondas la [[Kvina Respubliko (Francio)|Kvinan Respublikon]], estis aprobita per [[referendumo]] la [[28-a de septembro|28-an de septembro]] [[1958]]. Tiu teksto estas la fundamento de la hodiaŭa franca [[Juro|jura]] sistemo, kaj baziĝas interalie sur la [[Deklaro de la Rajtoj de Homo kaj Civitano]] de [[1789]]. Kaŭze de la multaj problemoj de la antaŭa, tre parlamenta [[Kvara Respubliko (Francio)|Kvara Respubliko]], la konstitucio de 1958 ĉefe plifortigas la ekzekutivon kompare kun la [[Parlamento]].
 
Laŭ la konstitucio, la [[Prezidento de la Respubliko (Francio)|Prezidento de la Franca Respubliko]] (''Président de la République'') estas balotita rekte per universala voĉdono por kvinjara (antaŭe sepjara) mandato. La 5-a artikolo konfidas al la Prezidento ĝeneralan arbitracian potencon por asekuri la respekton de la konstitucio kaj la regulan, senhaltan funkciadon de la oficialaj instancoj. La Prezidento nomumas la ĉefministron, prezidas la ĉiusemajnan registaran konsilion, komandas la [[Militisto|militistaron]] kaj prizorgas internaciajn [[traktato]]jn. Li plie rajtas disigi la Nacian Asembleon, iniciati [[referendumo]]jn aŭ eĉ alproprigi al si esceptajesceptajn potencojpotencojn en okazo de serioza krizo. La Prezidento loĝas ĉe [[Palaco Elizeo]].
 
La [[Ĉefministro (Francio)|ĉefministro]] (''Premier ministre'') estas elektita de la Prezidento, devige laŭ la politika plimulto ĉe la Parlamento: povas do okazi, ke la Prezidento devu nomumi iun el malsama [[Partio (politiko)|politika partio]]. Tia situacio estas relative ofta, ekzemple kun Prezidento [[Jacques Chirac]] kaj ĉefministro [[Lionel Jospin]] ekde la asemblea disigo de [[1997]] ĝis [[2002]]. Tio estas ironie kromnomita « kunloĝeco » (''cohabitation'') de la Francoj. La precipa tasko de la ĉefministro rilatas al la direktado de la [[registaro]]: li, akorde kun la Prezidento, devas nomumi la [[ministro]]jn kaj sekve kunordigi la registaran agadon. La ĉefministro, ĝis la Kvara Respubliko, estis anstataŭe nomita « [[Konsiliprezidento (Francio)|Konsiliprezidento]] ». Li loĝas ĉe [[Hotelo Matignon]].