Kos (insulo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Kos-harbour.JPG|thumb|Kos, haveno]]
'''Kos''' ( (greke: ''Κως'', turke: ''İstanköy'') estas insulo de [[Grekio]] ĉe la marbordo de [[kario (lando)|Kario]]. Ĝi havis en la 2011-a jaro 33.388 enloĝantoj. Ĝia larĝeco estas de 52 km, ĝia longeco de 10 km. La plej alta monto estas 875 metrojn alta.
==Historio==
En la antikveco la insulo famiĝis pro siaj vino, amforoj, ŝmiraĵoj bonodoraj kaj vestaĵoj diafanaj (Coae vestes). La antaŭa ĉefurbo Astypalaia estis en la okcidento de la insulo. La posta ĉefurbo (Kos, samnoma kiel la insulo) fonditis en 366 a.K. fare de anoj de aliaj urboj de la insulo. Ĝi havis tre grandan havenon kaj fortajn murojn, proksime de la nordorienta promontoro Skandarion. Tertremoj skuis la insulon ofte; rezistis nur la muroj de Kos, Antimaĥia kaj de kelkaj aliaj urboj. Ilin plifortigis la anoj de la [[Malta Ordeno]] kaj ŝanĝis en imponajn burgojn (ekde 1310). Ĝis 1523 daŭris la regado ilia; nur post longa batalado okupis la insulon la [[Turkoj]]; ĝi iĝis parto de la distrikto Ĝesairi Bahri Sefid. Ĉefaj eksportitaĵoj estis ĝis la [[Unua mondmilito]] vinberoj (en la direkto de [[Triesto]]) kaj grapoloj (al [[Aleksandrio]]). La trafikon internacian sekurigis vaporŝipoj de [[Aŭstrio-Hungario]] kaj de [[Britio]].