Loĝoturo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'eta|Loĝoturo de Kastelo [[Eltville, 14a jarcento]] dosiero:130404 regensburg-geschlechterturm 1-480x640.jpg|eta|Ora Turo en Regens...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:03, 6 apr. 2017

Loĝoturo estas turo, kiu estas ekipita por daŭra uzo kiel loĝejo.

Loĝoturo de Kastelo Eltville, 14a jarcento
Ora Turo en Regensburg
Kamenejo Reinstädt, loĝoturo el la 15a jarcento
Liberstara turdomo, kutima en la mezepoko sur la Britaj Insuloj
Kamenejo Orlamünde

Konstrumaniero kaj difino

La termino loĝoturo estas uzata en mezepoka arĥitekturo dislimige al tiu de defendoturo, je kio turoj ankaŭ povas interligi ambaŭ funkciojn. La transpaso inter loĝoturo kaj fortika domo estas flua. La distingilo je tio estas nur la rilato inter alteco kaj larĝeco de la konstrukorpo, je tio la alteco de turo superas ĝian larĝecon resp. ĝian diametron. Loĝoturo havis pro sia masiva konstrumaniero kaj sia alteco fortifigan valoron kaj estis pro tio ofte ero de kastelo. Ĉar ĝi samtempe ankau devis kontentigi sinjorecajn loĝajn kaj sinprezentajn bezonojn, ĝi ofte havis relative elspezajn internajn elkonstruaĵojn, estis hejtebla kaj ankaŭ povis enteni salonegon. Alie ol defendoturoj neloĝataj aŭ nur provizore ekipitaj por loĝo ĝi estis aranĝita kiel loĝejo. Kastelo kun loĝoturo kaj subordigataj flankodomoj nomiĝas turkastelo. Speciala formo estas turo kun neloĝata ŝtona subkonstruaĵo, kiu portis loĝeblan surkonstruaĵon ofte lignan.

La ĉefa turo de kastelo distingiĝas de loĝoturo unualinie per tio, ke ĝi ne estas destinita por loĝuzo. La turtubo de ĉefturo plejparte havas neniujn aŭ nur malmultajn malgrandajn fenestrojn; la malsupraj fenestroj estas, se ekzistaj, tiel malgrandaj, ke atakanto ne senprobleme povas tragrimpi. Ofte la gardistejo estis la ununura hejtebla ĉambro. La granda formovarieco de mezeŭropaj kasteloj tamen ankaŭ kondukis al multaj trairaj gradoj inter la du konstrutipoj, tiel ke klara klasifiko ne ĉiam eblas. Kastelesploristo Otto Piper diris de loĝebla burgfrido kiel interŝtupo inter ĉefturo kaj loĝoturo, se turo karakterizata per sia konstrumaniero kiel ĉefturo estis ekipita per supraj etaĝoj disponigitaj al loĝuzo. Pro tiu-ĉi malsama koncepteco povas okazi, ke unu faka publikaĵo difinas unu kaj la saman turon kiel loĝoturon, kaj alia kiel loĝeblan burgfridon.

Por sinprezentemaj defendo kaj loĝoturoj, aparte en Francujo, la kastelesploro uzas la terminon donĵono. En Irlando kaj Grandbritujo ekzistas liberstaraj defendpovaj loĝoturoj. Aliaj loĝoturoj de kasteloj estis uzataj kiel manĝodomoj.

Ligoj eksteren