Loĝoturo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 12:
Por sinprezentemaj defendo kaj loĝoturoj, aparte en [[Francujo]], la kastelesploro uzas la terminon ''[[loĝejturo|donĵono]]''. En [[Irlando]] kaj [[unuiĝinta Reĝlando|Grandbritujo]] ekzistas liberstaraj defendpovaj loĝoturoj. Aliaj loĝoturoj de kasteloj estis uzataj kiel manĝodomoj.
== Funkcio kaj uzo ==
En la mezepoko regione ekestis turoj kiel sinjorecaj loĝejoj kaj kiel protektejoj kontraŭ malamikaj atakoj. Kiel aparte starantaj domoj ili ankaŭ povis servi kiel fortikigitaj nobelaj sidejoj ene de urboj. En kelkaj [[Italujo|italaj]] urboj wurden solche Wohntürme von [[burĝo]]j konstruis tiajn loĝoturojn kiel tiel nomataj ''[[gentoturo]]j''. Famaj ekzemploj por tio estas la turoj de [[San Gimignano]]. La plimulto de la loĝoturoj estis aparte staraj domoj de la malalta [[nobelaro]]. Parte la domoj je konservado de la originaj konstrumezuroj intertempe estas tiom renovigitaj, ke ili denove estas reuzeblaj. Ekzemple la Turo Jerusalemo en [[Treviro]] nun loĝigas la burĝoregistrejon, la Trierer Domo Tri Reĝoj je Treviro estas denove normala loĝodomo.
 
En la [[sudorienta Eŭropo|sudorienteŭropa]] regiono loĝoturecaj domoj ankoraŭ en la 19a jarcento proponis protekton kontraŭ vagantaj krimbandoj. Ekzemple en la montaro de norda [[Albanujo]], kie la loĝoturoj ankaŭ servis kiel rifuĝejoj por viroj, kiuj estis minacataj de [[sanga venĝo]] inter malamikaj familioj.
 
En la araba mondo, aparte en [[Jemeno]], defendpovaj loĝoturoj ankaŭ nuntempe estas en uzo.
 
Ĝis en la nuna tempo oni plue konstruas loĝoturojn kiel kernajn domojn de apartaj [[bieno]]j en la kamparaj regionoj de [[Irano]]s, [[Afganujo]], [[Turkmenujo]], [[Tibeto]] kaj [[ĉinujo|norda Ĉinujo]].
 
En la 20a jarcento oni nomis [[turakvujo]]jn, kiu ankaŭ proponis loĝuzon, loĝoturakvujoj. Nun foje loĝataj [[turdomo]]j nomiĝas ''loĝoturoj''.
 
Alia formo estas la [[turkastelo]].
== Bildaro ==
<gallery>
BurgNideggen_Wohnturm.jpg|Loĝoturo de [[Kastelo Nideggen]]
Vathia Mani Greece 3.jpg|Loĝoturoj en Vatio, [[Grekujo]]
AlHajjara flickr03.jpg|Loĝoturoj en Al-Haĝara, [[Jemeno]]
LockInTower.jpg|Loĝoturoj en la nordalbana montara vilaĝo [[Theth]]
Battenbergturm Haldern.jpg|Turo Battenberg je [[Haldern]]
2002 wohnanlagen trier karte.jpg|Mapo de la fortikigitaj loĝodomoj en almezepoka [[Treviro]]
</gallery>
 
== Literaturo ==