Kolonja Milito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
En [[Rejnlando]] estiĝis sekvatempe akraj militaj konfrontadoj inter la anoj de Gebhardo kaj la [[Elekto-Palatinato|elekto-palatinataj]] trupoj sur la unua same kiel la [[bavarujo|bavaraj]] kaj [[hispanujo|hispanaj]] trupoj sur la alia flankoj, kiujn la kapitulanaro de [[katedralo de Kolonjo|Kolonjo]] formale estis vokinta por helpo, post kiam ĝi la 23an de majo 1583 estis elektinta Erneston de [[Bavarujo]] ĉefepiskopo de Kolonjo kiel posteulo de Gebhardo. Al la militistoj, sur kiuj Ernesto sin apogis je la batalo pri la imperie grava elektoprinclando kaj ĉefepiskopujo Kolonjo, ankaŭ apartenis Roberto de Lynden.
[[dosiero:Inname van Godesberg - Capture and destruction of Godesburg in 1583 (Frans Hogenberg) Edit2.jpg|eta|Detruo de Kastelo Godesburg dum la Kolonja Milito]]
Kadre de la batalagoj aro da urbo estis sieĝata kaj perforte elrabataj, ekzemple [[Kolonjo|Deutz]], kiu estis plene detruata, [[Rheinberg]] kaj [[Linz ĉe Rejno|Linz]] en la jaro 1583. Post konkero de Kastelo Godesburg en [[Bad Godesberg|Godesberg]] la 7an <sup>[[julia kalendaro|jul.]]</sup> / 17an de decembro <sup>[[gregoria kalendaro|greg.]]</sup> fare de bavaraj-hispanaj trupoj Gebhardo komence fuĝis al elektokolonja [[Vestfalujo]], kie li sidis en la elektoprinca kastelo je [[Werl]] kaj detruis kaj elrabis en la tiea [[paroĥopreĝejo]] per [[bildodetruismo]] la altarojn kaj artotrezorojn. Hermano de Hatzfeld, Vicosuvereno je [[Balve]], estis tiutempe fanatika kontraŭulo de Ĉefepiskopo Gebhardo. En 1583 kaj 1584 en [[krefeld|Uerdingen]] okazis perfortaj elraboj kaj brulraboj, dum kiam la okupantoj daŭre alternis. En 1585 Grafo Adolfo de Neuenahr, batalanto jeflanke de Gebhardo konkeris la urbon [[Neuss]] kaj detruis aron da pli malgrandaj kasteloj kaj forikigitaj bienoj en la ĉirkaŭaĵo de Neuss. Jen nomendas la kastelo de la regantoj de [[Grevenbroich|Wevelinghoven]], Kastelo [[Hülchrath]] kaj Kastelo [[Bedburg]]. La du lastaj estis la plej grandaj fortikaĵoj, kiuj dum la batalado estis parte detruataj. Post malvenkoj en Vestfalujo kaj la perdo de [[Recklinghausen]], ankaŭ en 1585, Gebhardo devis fuĝi en [[Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj|Nederlandon]]. Per aliancanoj kiel Grafo Adolfo de Neuenahr, kiu en 1586 detruis la elektokolonjan Monaĥejon Kamp, aŭ Martin Schenk de Nideggen, kiu venkis en la Batalo ĉe [[Ense|Werl]], same kiel precipe per helpo de nederlandaj trupoj, kiuj konkeris inter alie je la 23a de decembro 1587 la urbon [[Bonn]], Gebhardo daŭrigis la militon. Post longdaŭra [[sieĝo]] en 1588 li perdis la urbon Bonn. En 1588 li tamen devis finfine rezigni la bataladon, post kiam Nederlando estis fininta sian subtenon de lia afero.
 
== Sekvoj ==
La katolikaj flankoj nomumis princon Ernst von Bayern nova reganto, kio kaŭzis militeksplodon. En 1583 fakte batalatis. Subtenis princon Ernst kaj la bavaroj kaj la nederlandanoj katolikaj. La konvertiĝinta Gebhard helpitis fare de la [[palatinato|palatinatoj]] sed devis fuĝi en 1584 al [[Nederlando]]. En 1589 li iris al Strasburgo.
 
==Fonto==