Kvarangula kastelo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Kvarangula kastelo''' estas kastela formo, kiu deire de la mediteranea regiono enradikiĝis en Eŭropo ekde la epoko de la krucmilitoj, plej malfrue tamen per enkonduk...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:07, 7 apr. 2017

Kvarangula kastelo estas kastela formo, kiu deire de la mediteranea regiono enradikiĝis en Eŭropo ekde la epoko de la krucmilitoj, plej malfrue tamen per enkonduko de pafarmiloj, do en la malfrua fazo de la kastelkonstruo. Ĝi priskribas la modernepokan formon de kastelo.

En kvarangula kastelo la domoj estas aranĝitaj ĉe la interna flanko de la plejofte kvarangula resp. simetria murego. La eksteraj muregoj de la domoj estas konforme al tio fortikaj kaj interrompitaj nur per la plej bezonataj muraj malfermaĵoj. Plejparte sur la muregoj troviĝas defendkoridoroj, kiuj per la uzo de pafarmiloj pli kaj pli ankaŭ estis tegmenthavaj.

La anguloj de ĉi tiu domkvadrato povas estis plifortikigitaj per turoj. Ofte troviĝas aldona murego antaŭ la domensemblo, je kies anguloj rondaj bastionoj ebligas pafatingi la flankojn.

Depende de la situo de la kvarangula kastelo ĉe la pordega aŭ plej endanĝerigata flanko troviĝas akvofosaĵokolfosaĵo.

La tiel rezulta formo de la kastelo estas rigardebla kiel antaŭfomo de la renesanca kastelo.

Bildaro

Literaturo

  • Horst Wolfgang Böhme, Reinhard Friedrich, Barbara Schock-Werner (eld.): Wörterbuch der Burgen, Schlösser und Festungen. Philipp Reclam, Stutgarto 2004, ISBN 3-15-010547-1, pj. 166–167.

Fonto

Tiu ĉi artikolo estas tradukaĵo de la samtema artikolo de:Kastellburg en la germanlingva Wikipädie