Gebhardo de Waldburg-Trauchburg: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'eta|Gebhardo de Waldburg eta|Ĉefepiskopo Gebhardo la 1a de Kolonjo dosiero:Waldburg Scheibler43ps.jpg|eta|rekta|Blazo...' |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 15:23, 7 apr. 2017
Gebhardo la 1a de Kolonjo, ankaŭ en la germana lingvo Gebhard Truchseß von Waldburg-Trauchburg (naskiĝinta la 10an de novembro 1547 en Heiligenberg; mortinta la 31an de majo 1601 en Strasburgo) estis kiel Gebhardo la 1a elektoprinco kaj ĉefepiskopo de Kolonjo (1577–1583). Li konvertiĝis al protestantismo, edziĝis kaj volis sekularigi la ĉefepiskopan princlandon. Tio ekigis la reziston de la plimulto de la katedrala kapitulanaro de Kolonjo. Ambaŭ flankoj, subtenataj de eksteraj aliancanoj, batalis unu kontraŭ la alia en la Kolonja Milito, kiun Gebhardo finfine malvenkis.