Aviada Terminaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{unua}}
{{Informkesto Esperanto-libro
|titolo = Aviada Terminaro
|origina titolo =
|aŭtoro = Gilbert Ledon
|eldonjaro = 2002
|reeldono =
|eldonurbo = [[Chapecó]]-SC
|eldoninto = Fonto
|paĝoj = 82
|isbn =
|bildo =
}}
La '''Aviada terminaro''' estis eldonita de [[Gilbert R. Ledon]] en 2002. Eldonejo Fonto, Chapecó, Brazilio. Ĝi kolektas teknikan terminaron pri [[aviado]]. Dum jardekoj estiĝis polemiko ke la uzado de la [[angla lingvo]] en aviado pro malfacila fonetiko povas iĝi okazigo de problemoj kaj akcidentoj en la praktika realo. Ĝi esti unu el kvar libroj pri teknikaj aferoj verkitaj de tiu aŭtoro.
 
==Recenzoj==
 
{{Citaĵo|Post ''Ikaro ne Sonĝis'' nia ano G. Ledon, aviadisto, ĵus aperigis tiun mirindan verkon konsistantan el 4 partoj : 1) ''Aviada Terminaro'' riĉa de multe pli ol 1000 specialaj terminoj; 2) pli ol 20 Ilustraj Platoj klarigantaj ilin; 3) Aeronaŭtika Vortaro Angla-Esperanta (laŭtema) de pli ol 4000 vortoj, ĉar la angla estas duonoficiala en aertrafiko; 4) baza Aviada Frazeologio (por radiofonia aertrafiko) kun komparo kun la anglaj terminoj pro la sama motivo. La celo anoncita en l’antaŭparolo estas prezenti alian eblecon ol la anglan, kiu fonetike ne taŭgas, kiel scias ĉiuj konantoj de ĝi, interalie la anglalingvaj esperantistoj. Tamen la opinio, ke Esperanto alportas bonan solvon devus esti kompare studata en fonetikaj laboratorioj, kiel ekzemple tiu de J. Wells...Ni ne ĉiuj prononcas ĝin bone, kaj konas foje malfacilan interkomprenonpro tio; ne estas ofendo diri, ke oni devas peti ripeton de kelkaj el ni, kiuj konservis tro naciecon tonon en Esperanto. La proponitaj [[neologismo]]j estas plej necesaj: avio estas logika kompare kun la tradicia [[aviadilo]]; same kartro, defelektoro, streno, glob(et)o la uzantoj certe lasos fali et de tiu diabla malamiko de komencanto, kiu obstine glitas tien kaj reen ĉe ĝirejoj, anstataŭ kviete dormi en la mezo, kiel dum ĝirado fare de instruisto). Sed kial difini ĉi tie la simplajn vortojn akvo, amboso, bombo aŭ kasko? Ĉu ĉiklono ne konfuzeblas kun ciklono kiam jamas trombo? Surmara aŭ surtera, ĝi ja estas la sama fenomeno. Bedaŭrinda francismo estas la konservo de "enverguro", el malnova marnaviga ''vergue'' ([[jardo]]), longo de la velo ŝovebla sur la jardo, kiam ni jam havas spano, kaj kiam ĝuste la angla termino ankaŭ estas span. Kial la neologismo ĵiri, konfuezbla kun ĝiri, kiam ekzistas flirti? Esence grava estas eviti rimantajn vortojn: supren/malsupren kaj diri alten/basen; dekstren/maldekstren kaj diri dekstren/liven; ĝuste pro konfuzeblo en bruego de ŝtormo la paroj ''bâbord/tribord'' nun estas oficiale malpermisitaj en la franca marnavigado dum ŝipa stirado profite de ''à droite/à gauche''…Same ĉu la rimaj pozitiv’ kaj negativ’ estas nececaj, kiam jes kaj ne tute klare malsimilas, kaj povas esti facile ripetataj : jes-jes kaj ne-ne?
 
Alia problem estas la eldirado de simplaj literoj en radiotelefonio : [[Gaston Waringhien|Waringhien]] jam okupiĝis pri tio; la nova Dictionnaire Pratique Franca >E-a kaj E-a Franca sz SAT-Amikaro p.18 malsimile pritraktas tion; tio valorus la penon demandadi la Akademion pri unueciga decido ĉi rilate. Same pri konsilita uzo de nur tri tempaj indikoj; -u, -as kaj -ata ĉar la dialogo limiĝas al komandoj de la regoturo kaj obeaj respondoj de la avio. Diable! Inter radoj eligataj, kiuj post unu sekundo blokiĝos en duona pozicio kaj malhelpos alteriĝon, kaj radoj jam korekte eligitaj, estas ega diferenco; la paro –ata –ita restas nepre necesa.
 
Tiuj nur kelkaj misetoj el miloj kaj miloj da terminoj fakte reliefigas la bonegon de la cetero de l’verko : ega laboro, kiu hisas Esperanton al nivelo de teknikilo en plej modernaj medioj. Gilbert Ledon tiel faris al Esperanto kaj al la homaro servon ĝis nun senkomparan, kondiĉe ke la homaro konsentu al neŭtrala "studado de farebleco". Ni ŝuldas dankegon al li kaj al Fonto por tiu preskaŭ perfekta laboro. |oktobro 2002, Luko, [[Sennaciulo]], 10(1168), p. 143-144}}
 
== Eksteraj ligiloj ==
Linio 30 ⟶ 50:
| citaĵo =
}}
* [http://anet.ua.ac.be/desktop/ehc/core/index.phtml?language=&euser=&session=&service=opacehc&robot=&deskservice=desktop&desktop=ehc&workstation=EHC-LZ&extra= Katalogo de] [[Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience]] : entajpu la vortojn "aviada terminaro".
 
[[Kategorio:Esperanto-fakvortaroj]]
[[Kategorio:Antverpena Lingvo-libraro]]
[[Kategorio:Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience]]