Francisco Torres: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 3:
Estante nevo de la episkopo de [[Kanarioj]] li studis en [[Salamanko]] kaj vivis en Romo kun kardinalo [[Bernardo Salviati]] kaj ĉefepiskopo [[Girolamo Seripando]]. En la jaro 1562 sendis lin lia papa moŝto [[Pio la 4-a]] al la [[Koncilio de Trento]]; en la 8.1.1567 Torres iĝis jezuito. Li estis profesoro ĉe la [[Roma kolegio]] partoprenante la kontrolkomisionon pri nova eldono de [[Vulgato]]. [[Stanislaus Hosius]] kaj [[Cesare Baronio]] estis liaj helpantoj.
 
Liam samtempuloj nomis lin latine "helluo librorum" (diboĉemulo de libroj) pro la rapideco per kiu li trarigardis ĉiujn ĉefajn bibliotekojn. Li defendis senkondiĉe la doktrinon pri la [[senmakula koncipiĝo]], la aŭtoritaton de la [[papo]] superonta la aŭtoritaton de la koncilianoj, la dia elekto de episkopoj. Krome li propagandis la komunion por la laikuloj sub ununura speco (pano), la aŭtentikecon de la Apostolaj kanonoj kaj la veron de la ''[[Falsa dekretaro]]''. Li estis en favoro de la reenkonduko de la festo de la [[Entempligo|entempligo de la Virgulino]] kiun [[Pio la 5-a]] aboliciis. Blondes akuzis lin pro manko da kritika juĝo kaj [[Jerónimo Nadal]] pro akrega malamo kontraŭ [[protestantismo]].
 
Torres verkis pli ol 70 verkojn, el kiuj la plejmulto estis polemika kontraŭ protestantoj. Li krome tradukis multajn skribaĵojn de la orientekleziaj greklingvaj [[patroj de la Eklezio]] en la latinan lingvon sciante la [[greka lingvo|grekan lingvon]].
 
==Fonto==
A. Pérez Goyena, (1912): "Francisco Torres", en: ''The Catholic Encyclopedia'', New York: Robert Appleton Company, kio [http://www.newadvent.org/cathen/14783b.htm legeblas tie ĉi interrete.]