Historio de Unuiĝinta Reĝlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
«Afganistano» ne aperas en vortaroj
Linio 351:
[[Dosiero:British Empire 1921.png|dekstra|eta|220px|La Brita Imperio en tempo de sia plej granda amplekso (1921)]]
[[Dosiero:Queen Victoria bw.jpg|dekstra|eta|220px|Imperiestrino de Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando, imperiestrino de Hindio]]
La periodo de stabileco por Unuiĝinta Reĝlando signifis komencon de regado de reĝino '''Viktorino''' ([[1837]] - [[1901]]). Dum ŝia regado la reĝlando atingis zeniton de sia politika kaj ekonomia potenco. Vilhelmo la 4-a ne havis idon, do la trono post lia morto falis al lia parenco, duko el [[Kent]] kaj liaj sekvantoj. Lia filino Viktorino surtroniĝis en la jaro [[1837]]. De komence de sia regado ŝi subiĝis al influo de lordo Melbourne, la ĉefministro. Ne plaĉis al ŝi, kiel la potenco iom post iom eskapas el la manoj de monarkio kaj nobelaro, sed ŝi ne povis malebligi tion. Ŝi edziniĝis kun germano, princo Alberto el [[Saksio-Koburgo kaj Gotao (dinastio)|Saksio-Koburgo]]. Ili donis brilan modelon por la ceteraj loĝantoj rilate al la familia vivo kaj valoroj. Sed Alberto en la jaro [[1861]] mortis pro [[tifo]] kaj Viktorino longan tempon tristis. Ŝi neniam plu edziniĝis kaj por longa tempo ŝi ĉesis aperi antaŭ la publiko. La ĵurnaloj kritikis ŝin pro tio kaj oni atendis finon de la monarkio. Tiam la konsilantoj atentigis la reĝinon, por ke ŝi denove komencu interesiĝi pri la vivo en la lando. Ŝi komencis kaj reakiris la popularecon. En la jaro [[1868]] aperis ŝia libro, la persona taglibro, kie la loĝantoj eksciis ion el ŝia privateco. Ŝi denove iris kiel modelo kaj oni respektis ŝin por ŝia moralaj kaj religiaj valoroj. En tiu ĉi periodo Britio devis defendi siajn komercojn antaŭ la eŭropaj landoj. En la jaro [[1839]] ĝi ekatakis [[Ĉinio]]n, por ke ĝi povu eksporti tien [[opio]]n el [[Hindio]]. Komencis '''opiaj militoj''' markataj kiel unuj el la plej hontindaj en la brita historio. En la jaroj [[1839]] - [[1842]] ĝi gvidis militon en [[AfganistanoAfganujo]] por malebligi al rusoj priregi Hindion. [[Afganoj]] venkis britojn en montaroj. Same ili timis la rusan influon en Eŭropo. Se la rusoj priregus [[Osmanida imperio|Osmanidan imperion]], tio rompus ekvilibron de fortoj en Eŭropo. En la jaroj [[1854]] - [[1856]] Britio partoprenis en [[Krimea milito]], en kiu ĝi subtenis [[Turkio]]n en batalo kontraŭ [[Rusa imperio]]. La britoj komune kun la francoj venkis kaj malhelpis pluan karakterizan rusan potencan kreskon.
 
En Hindio denove loĝantoj ekribelis kontraŭ brita superregado en la jaro [[1857]]. La britoj sange venkis ilian ribelon. En la jaro [[1877]] reĝino Viktorino fariĝis ankaŭ la '''hinda imperiestrino'''. [[Afriko]]n ili eluzis kiel fonton de sklavoj, pli poste kiel havenon survoje Hindion. Multaj vojaĝistoj, kiel ekzemple [[David Livingstone]] entreprenis ekspediciojn en [[praarbaro]]jn. Ili havis malkovrigan kaj misiistan karakterojn kaj ili alportis novajn en tereno de geografio kaj naturscienco. Ankaŭ ili disvastigis en Afriko kristanismon. Pli poste la eŭropaj landoj dividis al si Afrikon al sferoj de influo. En [[Sud-Afriko]] la britoj gvidis militojn kontraŭ la [[Nederlando|nederlandaj]] koloniistoj. Ili estas konataj kiel '''buraj militoj''' kaj ili malkovris malfortaĵojn de la brita armeo, kiu venkis nur tre senpere. Britoj klopodis priregi [[Egiptio]]n post tio, kiam tieaj naciistoj detronigis sian reganton en la jaro [[1882]]. Onidire ili volis helpi la internacian komercon kaj kontroli [[Sueza kanalo|Suezan kanalon]], sed fakte temis al ili pri la konservo de vojo al Hindio. La okupacio de Egiptio daŭris ĝis la jaro [[1954]]. Sekve de abrupta kresko de la nombro de loĝantoj multaj britoj komencis transloĝiĝi en la koloniojn. Ili fondis novajn vilaĝojn en [[Kanado]], [[Aŭstralio]] kaj sur [[Nov-Zelando]]. La devenajn loĝantojn ili forpuŝis. En Aŭstralio estis mortigita plimulto de la devena [[Aborigenoj de Aŭstralio|aborigena loĝantaro]]. Tiuj ĉi kolonioj baldaŭ fariĝis memstaraj, kun propra registaro, sed senĉese ili agnoskis la britan reĝon (aŭ reĝinon) kiel kapon de ŝtato. Britoj renkontiĝis sur ĉiuj kontrolataj teritorioj kun rezisto kaj klopodoj pri memstariĝo. Asertoj de politikistoj, ke en la eksterlanda politiko estas bezone orientiĝi al la libereco kaj demokratio, ne troviĝis validigon.