Analiza kemio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Vidu ankaŭ: polurado, anstataŭigis: thumb| → eta|, |left → |maldekstra
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Bunsen-Kirchhoff.jpg|250px|eta|dekstre|<center>[[Gustav Kirchhoff]] (maldekstre) kaj [[Robert Bunsen]] (dekstre), organikaj kemiistoj kiuj multe kontribuis por la disvolvo de la analiza kemio.<center>]]
'''Analiza kemio''' estas fako de [[kemio]] kiu koncernas la [[analizo|analizadon]] de la substancoj tio estas la rekonadon kaj la karakterizadon de substancoj konataj aŭ nekonataj. Tio inkluzivas sekvadon de produktado (kontroli ke ĉeno fabrikas produkton konforman al specifikado) kaj polican enketon (determini naturon de spuro, elvenon de tero de farbero ...).
 
'''Analiza kemio''' estas branĉo de la [[kemio]] respondeca pri la identigo de la materikomponado, kaj kvante kaj kvalite. La plejmulto el la kemiistoj ordinare plenumas kvalitajn kaj kvantajn mezuradojn. Verdire, ĉiu studento pri kemio faras kvantajn kaj kvalitajn analizojn en iu kurso pri kemio. Cetere, la analiza kemio studas kaj uzas fizikajn instrumentojn kaj metodojn por separado, identigado kaj kvantigado de la materio. Laŭ la praktiko, separado, identigado kaj kvantigado povas konstitui la tutan analizon aŭ esti kombinitaj kun alia metodo. La separado izolas la analitojn aŭ unuopajn kemiajn substancojn. La kvalita analizo identigas la analitojn, dum la kvanta analizo determinas la koncentriĝon aŭ nombra amaso de ĉiu komponaĵo.
== Vidu ankaŭ ==
 
Analiza kemio konsistas je klasikaj metodoj pri '''humida kemio''' kaj modernaj instrumentaj metodoj. Klasikaj kvalitaj metodoj uzadas la separadojn tiaj kiaj precipitigo, ekstraktado kaj distilado. La identigo povas baziĝi sur la diferencoj de koloro, odoro, fandopunkto, bolpunkto, radioaktiveco kaj reakciemo. Klasika kvanta analizo uzas la masan aŭ volumenan ŝangojn por kvantigado de la amaso. Instrumentaj metodoj povas uzati por separado de la specimenoj per uzo de la '''kromatografio''', [[elektroforezo]] aŭ '''frakciigo per fluokampo'''. Tiamaniere ke, kvalita kaj kvanta analizoj povas ofte plenumiĝi per la samaj instrumentoj kaj povas uzi fizikajn proprecojn tiaj kiaj luma kaj varma interagadoj, elektraj kampoj kaj magnetaj kampoj. Ofte la sama instrumento povas separi, identigi kaj kvantigi iun analiton.
 
La analiza kemio ankaŭ fokusiĝas sur la disvolvoj pri eksperimenta dizajno, kemiometrio<ref>Kemiometrio estas scienco kiu ekstraktas informojn ekde la kemiaj sistemoj pere de rimedoj datume orientitaj.</ref> krom la kreado de novaj mezurmekanismoj. Analiza kemio havas ampleksajn aplikojn en la leĝaj sciencoj, medicino, sciencaj kampoj kaj inĝenierado.
 
== Historio ==
Analiza kemio estas la patrino de la moderna kemio kaj unu el la plej gravaj branĉoj de la kemio. La moderna scienca kemio disvolviĝis per la helpo de la analiza kemio. Eĉ poste, preskaŭ ĉiu grava rezulto pri kemio devenis el la adekvata disvolviĝo de la analizaj metodoj. La tiam-konata historia aĝo de la homaro komencis antaŭ 5000-6000 jaroj. Tiutempe, la homoj jam posedis konsiderindan konadon. Ili laboris en agrikulturo kaj en aliaj industriaj branĉoj kaj ili povis konstrui kaj navigi surŝipe. Por plenumado de ĉi-konkeroj la homoj bezonis la konon pri multaj naturfenomenoj. La scienco naskiĝis pro la klasigado kaj uzo de ĉi-kono cele al solvo de la propraj hombezonoj, samkiel per establigo de la internaj interrilatoj. Okaze de la sekvanta disvolvo de la homsocieto, la scienco kaj produktado estis ĉiam en intima rilato, t. e., la disvolvo de la unua rezultis en la disvolvo de la alia. Ĉi-kunrilato iĝis pli tranĉa laŭmezure kiel la strukturo de la homa societo iĝis pli prilaborita, tiamaniere ke en modernaj tempoj la scienco kaj teknologio iĝis malfacile distingeblaj.<ref>[https://books.google.com.br/books?id=icn9BAAAQBAJ&printsec=frontcover&dq=Analytical+chemistry+History&hl=pt-BR&sa=X&ved=0ahUKEwjut_2szqbTAhWCEpAKHcd6BSMQ6AEIJTAA#v=onepage&q=Analytical%20chemistry%20History&f=false History of Analytical Chemistry: International Series of Monographs in ...], Ferenc Szabadváry</ref>
 
Kemio kiel scienco ne ekzistis en la antikva epoko kvankam la homaro posedis ioman konadon pri multaj aferoj, kiuj nune apartenas al la kemia kampo. Eĉ de la komenco, kiam la historio ekregistris sian historion, homoj estis kapablaj tinkturi teksaĵojn, tani ledojn, kaj fabriki ceramikajn kaj vitrajn vazojn. La virinoj jam uzadis variecon da kosmetikaĵoj, kies manufakturo postulis la lertecon je prilaborado de grasoleoj kaj distilado de volatilaj likvaĵoj. Tamen, kio estis pli grava, homo jam povis fari metalojn kaj alojojn ekde ercoj kaj jam sciis kiel manipuli ilin. En antikva tempo pluraj metaloj estis konataj, inter ili, [[oro]], [[arĝento]], [[kupro]], [[stano]], [[plumbo]], [[fero]] kaj [[hidrargo]]. Krom tio la plejmulto el la oksidoj de ĉi-tiuj metaloj jam estis konataj. La [[acetata acido]] estis la sola acido konata de la antikvuloj, kaj el la [[alkalo]]j nur la [[kalko|estingita kalko]] kaj la hidroksidoj de la [[alkala metalo|alkalaj metaloj]] estis preparitaj per kaŭstikigado de la [[sodo]] aŭ de la [[kalio]]. La [[kalia hidroksido]] estis same produktita el vegetalaj cindroj. Ili ankaŭ konis la [[Sulfata acido|vitriolo]]jn el kiuj la kupra kaj fera sulfatoj estis preparitaj. Kune kun kelkaj metalaj acetatoj, preparitaj per dissolvado de metaloj kun acetata acido, ĉi-tiu estis la grandecon de la konataj kemiaj komponaĵoj dum la antaŭ-helenisma epoko.
 
Dum la moderna epoko, gravaj kemiistoj donis siajn kontribuaĵojn por la disvolvo de la sistema elementa analizo fare de [[Justus von Liebig]] kaj sistematigita organika analizo pri la specifaj reakcioj de la [[Funkcia grupo|funkciaj grupoj]].
 
La unua metodo pri instrumenta analizo estis disvolvita de [[Robert Bunsen]] kaj [[Gustav Kirchhoff]] bazita sur la spektroskopio de flama atomabsorbado. Per la uzo de ĉi-tekniko ili malkovris, en 1860, la elementojn [[rubidio]]n kaj la [[cezio]]n, en 1860. La plejparto el la disvolviĝoj de la analiza kemio okazis post 1900. Dum tiu periodo, la instrumenta analizo iĝis laŭgrade superreganta en la kampo. Aparte, multaj el la bazaj spektroskopaj kaj spektrometraj teknikoj estis malkovritaj en la komenco de la 20-a jarcento kaj rafiniĝis en la fino de la sama jarcento.
 
La scienco pri separado sekvis similan kronologion je disvolviĝo kaj same iĝis nekredeble transformita en instrumentoj de alta plenumo. En la jardeko 1970 multaj el tiuj teknikoj komencis uziĝi kune kun la hibridaj teknikoj por atingado de kompleta karakterizado de la specimenoj.
 
Proksimume komencante en la jardeko 1970 ĝis la nunaj tagoj, analiza kemio iom post iom iĝis pli inkluziva rilate al biologiaj demandoj (bioanaliza kemio), dum antaŭe ĝi larĝe fokusiĝis sur la neorganikaj kaj etaj organikaj molekuloj. [[Lasero]]j rimarkinde estis uzataj en kemio kiel sondiloj kaj eĉ por ekigi aŭ influi vastan variaĵon da reakcioj. En la fino de la 20-a jarcento ankaŭ okazis ekspansion en la aplikado de la analiza kemio ekde la akademiaj kemiaj demandoj cele al leĝaj, vivmediaj, industriaj kaj medicinaj aferoj, tia kia la histologio.
 
La moderna analiza kemio estas superregata de la instrumentanalizo. Multaj el la analizaj kemiistoj fokusiĝas sur ununura tipo de instrumento. Akademiuloj inklinas aŭ sur fokusado de novaj aplikoj kaj malkovroj aŭ sur novaj analizmetodoj. La malkovro de kemiaĵo ĉeestanta en la sango kiu povus pligrandigi la kancerriskon estas malkovro kiu ĉiu analiza kemiisto ŝatus implikiĝi. Ia klopodo por disvolvi novan metodon povus impliki en la uzo de direktebla lasero por pligrandigi la specifecon kaj sensivecon de ia spektrometra metodo. Multaj metodoj, kvankam disvolvitaj, restas intence statikaj tenataj tiel ke la datumoj povu kompariĝi dum longaj tempoperiodoj. Ĉi-tio estas aparte vera en la industria garantio pri kvalito, kaj leĝaj kaj vivmediaj aplikoj. Analiza kemio plenumas notinde grava rolo en la farmacia industrio kie, paralele al la garantio pri kvalito, ĝi estu uzata en la malkovro de novaj drogoj kaj en klinikaj aplikoj kie la komprenado de la interagadoj inter la drogoj kaj la pacientoj estas kritikaj.
 
 
== Literaturo ==
* [https://chem.libretexts.org/Textbook_Maps/Analytical_Chemistry_Textbook_Maps/Map%3A_Analytical_Chemistry_2.0_(Harvey)/01%3A_Introduction_to_Analytical_Chemistry/1.1%3A_What_is_Analytical_Chemistry%3F Chemistry Libretexts]
* [https://books.google.com.br/books?id=-dTfQ4m8ZK4C&printsec=frontcover&dq=Analytical+chemistry&hl=pt-BR&sa=X&ved=0ahUKEwjn4ejEzabTAhXEjJAKHTBJBlQQ6AEIKzAB#v=onepage&q=Analytical%20chemistry&f=false Analytical Chemistry], G. L. David
* [https://books.google.com.br/books?id=2QfN2mR9umcC&printsec=frontcover&dq=Analytical+chemistry&hl=pt-BR&sa=X&ved=0ahUKEwjn4ejEzabTAhXEjJAKHTBJBlQQ6AEIMjAC#v=onepage&q=Analytical%20chemistry&f=false Challenges in Green Analytical Chemistry], Miguel da la Guardia,Salvador Garrigues,James H. Clark
* [https://books.google.com.br/books?id=H1dpuav4wSEC&printsec=frontcover&dq=Analytical+chemistry&hl=pt-BR&sa=X&ved=0ahUKEwjn4ejEzabTAhXEjJAKHTBJBlQQ6AEIODAD#v=onepage&q=Analytical%20chemistry&f=false Quality Control in Analytical Chemistry], G. Kateman, L. Buydens
* [https://books.google.com.br/books?id=-EPSISOfCxYC&printsec=frontcover&dq=Analytical+chemistry&hl=pt-BR&sa=X&ved=0ahUKEwjn4ejEzabTAhXEjJAKHTBJBlQQ6AEIUjAG#v=onepage&q=Analytical%20chemistry&f=false Chemiluminescence in Analytical Chemistry], Ana M. Garcia-Campana
* [https://books.google.com.br/books?id=e8Ju_n8DN1sC&printsec=frontcover&dq=Analytical+chemistry&hl=pt-BR&sa=X&ved=0ahUKEwjn4ejEzabTAhXEjJAKHTBJBlQQ6AEIYzAI#v=onepage&q=Analytical%20chemistry&f=false Basic Concepts Of Analytical Chemistry], S M Khopkar
* [https://books.google.com.br/books?id=S6HACq84duEC&printsec=frontcover&dq=Analytical+chemistry&hl=pt-BR&sa=X&ved=0ahUKEwjn4ejEzabTAhXEjJAKHTBJBlQQ6AEIazAJ#v=onepage&q=Analytical%20chemistry&f=false Principles of Analytical Chemistry: A Textbook], Miguel Valcarcel
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Funkcia grupo]]
* [[Heterociklaj kombinaĵoj]]
* [[Hidrogena kombinaĵo]]
* [[Hidrokarbonido]]j
* [[Mas-spektrogramo]]
* [[Termoanalizo]]
 
==Referencoj==
{{referencoj|3}}
 
[[Dosiero:Halogenidnachweis.jpg|eta|maldekstra|180px|<!-- _Analytik_: _Nachweis_ _von_ _Bromid_ _und_ _Iodid_ _mit_ _Chlorwasser_ _und_ Heksano -->]]
{{ĝermo|kemio}}
 
[[Kategorio:Kemia analizo| ]]
{{havenda artikolo|analiza kemio}}
 
[[Kategorio:Kemia analizo| ]]