Romia Respubliko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
Komence la [[censoro]]j nur devis anstataŭi la konsulojn kiel popol-listigistoj. Do ili apartigis la popolanojn laŭ triboj kaj centurioj, kaj enskribis la novaj civitanojn. Por tion fari, unu el la censoroj kunvokis la popolon en la Marsan kampon. Kune de la popola listigo ili ekzamenis la ĉevalistojn (''recognitio equorum'', ekzameno la ĉevalojn). Poste ili ankaŭ elektis la senaton (''lectio senatus''). Per tiu povo ili rapide ricevis la ekzamenon de la moroj (''cura morum''): ili povis eligi senatanojn el la senato aŭ ĉevalistojn el la ĉevalistaro (tre pova en la centuriaj komicoj), pro ties malbonaj moroj.
 
La Respubliko laŭgrade konkeris [[Italio]]n kaj, post [[Punikaj Militoj|tri sovaĝaj militoj]] inter [[-264]] kaj [[-146]], sian ĉefan rivalon en la [[Mediteraneo]], [[Kartago]]n. La [[Sieĝo de Sirakuzo]], farita de la Romia Respubliko, okazis en 214-212 a.K., fine de kiu estis venkita [[Sirakuzo]], ĝis tiam greka ''[[polis]]'' situa en la orienta marbordo de [[Sicilio]]. La romianoj detruis la urbon kaj kiel konsekvenco, ili atingis la kontrolon de la oriento de Sicilio, jam en la sudo de la itala duoninsulo.
 
Post la disfalo de Kartago, en la finaj cent jaroj de la Respubliko, Romio kreskis grande pro militoj eksterlandaj, sed ankaŭ estis interne ŝirita pro la militoj inter la sukcesaj generaloj. Samtempe, la granda trezoro, kiu enfluis el la venkitaj landoj, koruptis la registaron, kiu laŭvice donis tro da potenco al la generaloj. Do la Respubliko spiralis al sia detruo. La rolantoj, kiuj partoprenis en tiu mortospiralo estas famaj: [[Cezaro]], [[Cicerono]], [[Antonio]], [[Kleopatra]], [[Oktavio]], [[Pompejo]], [[Marko Bruto]], [[Katono]], [[Krasso]], ktp.