La Hobito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Enhavo: Biblo → Bilbo
Linio 53:
* 4.- ''Tramonte kaj submonte''. La ekspedicianoj rifuĝiĝas en [[kaverno]], kie ili estas kaptitaj de goblenoj. Kiam tiuj estis mortigontaj ilin, ili estas savitaj de Gandalfo danke al du magiaj [[glavo]]j, ĉiuj fuĝas, sed ĉe la elirejo Bilbo kaj la gnomo Dorio estas rekaptitaj.
* 5.- ''Enigmoj en la mallumo''. Bilbo troviĝas sola en kaverna tunelo, trovas ringon kaj poste trafas ŝlimecan estaĵon Golumo. Ili ludas je [[enigmo]]j kaj kiam Bilbo demandas kion li havas poŝe, li venkas. La [[ringo]] nevidebligas la portanton, kaj Golumo perdis ĝin. Bilbo evitas Golumon tra la tunelo kaj la goblenojn kiuj defendas la pordon. Li pere de nevidebleco fuĝas eksteren de la goblena kaverno.
* 6.- ''El la [[pato]] en la fajron''. BibloBilbo trovas la ceteron de la grupo, kiu poste estas atakata de [[lupo]]j (vargoj). Ili tuj grimpas surarbe kaj Gandalfo ĵetas al ili dolorigajn bruligaĵojn. Alvenas goblenoj, aliancanoj de la lupoj, kaj ekbruligas la arbojn sur kiuj estas la grupanoj. Agloj savas ilin.
* 7.- ''Stranga loĝejo''. La agloj forportas la ekspedicianojn antaŭen. Ili alvenas al la domo de timiga ursoviro Beorno, al kiu Gandalfo rakontas la veturadon dum interrompe prezentas la grupanojn duopevice, kiuj poste bone vespermanĝas, ripozas kaj atendas. Beorno havigas al ili manĝaĵojn, rekomendojn kaj pruntedonas [[poneo]]jn por ke ili alvenu ĝis la rando de la Mornarbaro. Gandalfo tie adiaŭas ilin.
* 8.- ''Muŝoj kaj araneoj''. La arbaro estas malhela kaj ili devas trapasi sorĉitan [[rivero]]n: ekzemple Bomburo falis en ĝin kaj dormos dum semajnoj, pene portata de la aliaj. Iam ili vidas elfan festenon enarbare sed kiam ili alproksimiĝas ĉio malheliĝas kaj malperas kaj tio ripetiĝas. Finfine Bilbo vidiĝas sola. Li mortigas gigantan [[araneo]]n kiu estis kaptanta lin kaj poste savas la kompanojn kiuj estis kaptitaj de multaj araneoj pere de arda batalego en kiuj partoprenas ankaŭ la gnomoj; kiuj dume ekscias pri la sekreto de la ringo. Sed la gnomo Torino ne reaperas: li estis kaptita de elfoj, ne malbonaj, sed kiuj volas scii kion ili faras en ilia arbaro, ĉar ili pensis, ke ili estis atakintaj iliajn festenojn.