Ĉilio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 91:
[[Enciklopedio de Esperanto - Ĉ|EdE-Ĉ]]
 
En Ĉilio la Esperanto-movado ekĝermis en [[1901]]. La unuaj Esperantistoj estis [[Luis Enrique Sepúlveda Cuadra|Luis E. Sepúlveda Cuadra]] kaj la katolika pastro E. Fabres. En [[1902]] Sepúlveda faris longan paroladon en la Scienca Societo de Ĉilio (aperis ankaŭ en broŝuro) kaj presigis artikolojn en "El Diario Ilustrado", "El Mercurio", "El Porvenir", "El Chileno" kaj aliaj gazetoj. La [[17-an de julio]] [[1903]] li fondis la "Societon E-istan de Ĉilio" kaj en septembro komencis redakti kvarpaĝan gazeton en Esperanto kaj la hispana lingvoj, Ĉilio E-ista, kiu estis dissendata senpage. En [[1904]] li instruis Esperanton en la instituto por blinduloj. Poste oni instruis la lingvon en Komerca Instituto de [[Santiago de Chile|Santiago]], en Liceo de [[Valparaíso]]. La 8-a Scienca Kongreso, okazinta en 1913, en Santiago, rekomendis al la registaro enkonduki Esperanton en la programoj de la komercaj, militaj kaj maristaj lernejoj (Poste okazis ankoraŭ aliaj similaj rekomendoj). La [[24-an de novembro]] [[1907]] estis fondita Ĉilia Esperantista Asocio, kiu grandparte unuigis la landan esperantistaron. En [[1910]] oni aranĝis la unuan landan kongreson en Santiago. Malgraŭ ĉiuj penadoj, malgraŭ la klopodo starigi en [[1927]] Societon Esperantistan de Ĉilio kaj la 14-an de marto [[1928]] la Ĉilian Ligon Esperantistan, la movado havis malgrandan progreson pro indiferenteco. Komence de la [[1930-aj jaroj]] la movado en la lando denove ekvivis kaj la [[30-an de julio]] [[1932]] Sepúlveda invitis diversajn junulojn de liceoj kaj oni fondis la societon "Esperantista Junularo de Ĉilioilio". En septembro de tiu jaro Sepúlveda fondis per propraj rimedoj en sia loĝdomo Esperantistan Informejon. Esperanto estis oficiale instruita en la Pedagogia Instituto de la Ĉilia Universitato ĝis la putĉo en 1973, kiam kelkaj esperantistoj estis arestitaj pro politikaj kaǔzoj. La movado sekvis vivante iomete kaŝite sed en la jaro 1977 grupo de esperantistoj en Santiago komencis labori por starigi novan Asocion.
 
[[Ĉilia Esperanto-Asocio]] (ĈEAĈEspA), fondita en 1978, aliĝis kiel [[landa asocio de UEA|landa asocio]] al UEA en 1979. Ĝi havas sian sidejon en la ubourbo [[Curicó]], 190 kilometrojn sude de la nacia ĉefurbo [[Santiago de Chile]]. La saman adreson uzas la [[Ĉilia Esperantista Junulara Organizo]] (ĈEJO), kiu tamen laŭ la stato de [[2012]] ne havas oficialan statuson de landa sekcio de [[TEJO]]. ĈEspA organizis laŭokaze landan kongresojn en Valdivio (1984), Santiago (1987, 1990, 2001, 2002, 2007, 2012), Temuko (2000), Kuriko' (1999), Kilikuro (2014), kaj lastatempe okazas ĉiun trian semajnfinon de februaro, la Someran Esperanto-Tendaron.
 
== Regionoj ==
* [[Arica y Parinacota]]
* [[Tarapacá]]
* [[Antofagasta (regiono)|Antofagasta]]
* [[Regiono Atakamo|Atakama]]
* [[Coquimbo]]