Dante Alighieri: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Denaska1 (diskuto | kontribuoj)
e Mi korektis kelkajn tajpajn eraretojn
Denaska1 (diskuto | kontribuoj)
e →‎Vivo: Estas korektitaj kelkaj eraroj kaj unuigitaj konfliktaj partoj de du ĉapitroj
Linio 1:
is
{{Informkesto verkisto
| nomo = Dante Alighieri
| dosiero = DanteFresco.jpg
| grandeco de dosiero =
| priskribo = Dante Alighieri pentrita de [[Andrea del Castagno]], ĉ. 1450 ([[Galerio Uffizi]])
| pseŭdonimo =
| naskonomo =
| dato de naskiĝo = [[29-a de majo]] [[1265]]
| loko de naskiĝo = [[Florenco]]
| dato de morto = [[14-a de septembro]] [[1321]]
| loko de morto = [[Raveno]]
| profesio =
| nacieco =
| etno =
| civitaneco = Italana
| edukado =
| alma_mater =
| aktivaj jaroj =
| ĝenro =
| temo =
| movado = Dolce Stil Novo
| notindaj verkoj = [[La Divina Commedia]]
| edzo/ino = Gemma Donati
| partnero =
| infanoj = Jacopo, Pietro, Antonia; Giovanni?
| rilatoj =
| influoj = [[Aristotelo]], [[Homero]], [[Cicero]], [[Vergilio]], [[Ovid]], [[Boethius]], [[Avicenna]], [[Averroes]], [[Alberto la Granda]], [[Thomas Aquinas]], [[Bonaventura]], [[Rikardo el Sankta Viktoro]]
| influituloj = preskaŭ ĉiu Okcidenta literaturo, [[Samuel Beckett]], [[Giovanni Boccaccio]], [[Jorge Luis Borges]], [[William Blake]], [[Sandro Botticelli]], [[Anthony Burgess]], [[T. S. Eliot]], [[John Milton]]
| premioj =
| subskribo =
| ttt =
| montri portalon =
}}
 
[[Dosiero:Portrait de Dante.jpg|eta|250px|Profila portreto de Dante, ege konata, farita de [[Sandro Botticelli]].]]
'''Dante ALIGHIERI''' ({{prononco|ˈdante aliˈɡi̯ɛːri}}; esperantigite '''Danto ALIGIERIO''') (naskiĝis ĉirkaŭ la [[29-a de majo]] [[1265]] en [[Florenco]], mortis la [[14-a de septembro|14-an de septembro]] [[1321]] en [[Raveno]]) estis [[Italio|itala]] poeto, konsiderata la fondinto de [[Itala lingvo|itallingva]] poezio kaj grava figuro de la finaj jardekoj de la [[Mezepoko]] kaj antaŭulo de la venonta [[Renesanco]]. Lia ''[[La Divina Commedia]]'', originale nomata simple ''Commedia'' kaj nur poste nomita ''Divina'' fare de [[Boccaccio]], estas klare konsiderata la plej granda literatura verko komponita en la [[Itala lingvo]] kaj majstroverko de la [[tutmonda literaturo]].<ref>{{citaĵo el libro| |lasta=Bloom|unua=Harold|aŭtoroligilo=Harold Bloom|titolo=The Western Canon|jaro=1994}}</ref>
 
Fine de la Mezepoko en Eŭropo, la plimulto d la poezio estis verkita en [[Latino]], kaj tial alirebla nur de kleraj kaj trejnitaj aŭskultantaroj. En ''[[De vulgari eloquentia]]'' (''Pri nacilingva elokvento''), tamen, Dante defendis la uzadon de la [[gepatra lingvo]] en literaturo. Li mem eĉ verkis en la [[Toskana dialekto]] la poemaron ''[[La Vita Nuova|La nova vivo]]'' (1295) kaj la jam menciitan ''Dia Komedio''; tiu elekto, kvankam neortodoksa, markis tre gravan precedencton kiun poste la italaj verkistoj kiaj [[Petrarko]] kaj Boccaccio sekvos. l Rezulte, Dante ludis ŝlosilan rolon por firmigila nacian lingvon de Italio. La graveco de Dante etendiĝis ankaŭ ekster lia hejmlando; liaj priskriboj de [[Infero]], [[Purgatorio]], kaj Paradizo inspirismultajn Eŭropajn art verkojn, ekzemple de [[John Milton]], [[Geoffrey Chaucer]] kaj [[Alfred Tennyson]], . Krome, la unua uzado de triversa rima strofo, (skemo ABABCBDCD...ktp estas atribuita al li.
 
En Italio li estas nomata ''il Sommo Poeta'' ("la suprema poeto") aŭ dimple ''la Poeto.'' Li, [[Petrarko]], kaj [[Boccaccio]] estas ankaŭ nomitaj "la tri fontoj" kaj "la tri kronoj". Dante estas nomita ankaŭ "la patro de la itala lingvo".<ref>{{citaĵo el libro| |lasta=Haller |unua=Elizabeth K. |editor-first=Lister M. |editor-last=Matheson |titolo=Icons of the Middle Ages: Rulers, Writers, Rebels, and Saints |url=http://books.google.com/books?id=rETxD8KcnUIC&pg=PA244 |volumo=1 |eldoninto=Greenwood |loko=Santa Barbara, CA |datoj=2012 |paĝo=244 |ĉapitro=Dante Alighieri |ISBN=978-0-313-34080-2}}</ref>
 
== Vivo ==
===Komenca vivo===
Dante Alighieri, ofte nomata simple '''Dante''', naskiĝis en familio nobela, sed malriĉa, en [[Florenco]], nuntempa Italio. Li estis baptita la {{daton|26|marto|1266}} je la nomo '''Durante di Alighiero degli Alighieri''', lia filo [[Jacopo Alighieri]] atestas, ke la nomon Durante oni aliformis al Dante. Lia preciza naskiĝdato ne estas konata, sed oni kutimas fiksi ĝin al la tempo de la {{dato|22|majo}} kaj la {{dato|13|junio|1265}}. La jaro baziĝas precipe sur la baptodato (paska sabato, kiam oni baptis la infanojn de la pasinta jaro) kaj sur lia verso "je mezo de la voj' de nia vivo" aŭ "Nel mezzo del cammin di nostra vita" en ''[[Infero (La Dia Komedio)|Infero]]'', verkita en 1300; taksante homan vivon je 70 jaroj oni metas lian naskiĝon al 1265. Loko en lia ''Paradizo'' diras, ke li naskiĝis en la [[zodiako|signo]] de la [[ĝemeloj (konstelacio)|Ĝemeloj]], do inter la 21a de majo kaj la [[21-a de junio]]. En 1265, la suno estis en ''Ĝemeloj'' inter proksimume la 11-a de majo kaj la 11-a de junio (Julia kalendaro). <ref>Lia naskodato estas listita kiel "probable en la fino de Majo" de Robert Hollander en "Dante" en ''Dictionary of the Middle Ages'', volumeno 4. Laŭ Boccaccio, la poeto mem diris ke li naskiĝis en Majo. Vidu "Alighieri, Dante" en la ''Dizionario Biografico degli Italiani''.</ref> Pliaj detaloj permesas plu malgrandigi la intervalon.
 
[[File:Dante alighieri, Palazzo dei Giudici.jpg|thumb|left|upright|Portreto de Dante, el fresko en la Palazzo dei Giudici, Florenco.]]
Dante postulis ke sia familio descendis el la antikvaj romianoj (''Inferno'', XV, 76), sed la plej frua parenco kiun li povis mencii laŭ ties nomo estis la [[Krucmilitoj|krucmilitisto]] Cacciaguida degli Elisei (''Paradiso'', XV, 135), naskiĝinta ne antaŭ ĉirkaŭ 1100. La patro de Dante, nome Alaghiero<ref name=Trecc/> aŭ [[Alighiero di Bellincione]], estis [[Blankaj Gelfoj|Blanka Gelfo]] kiu ne suferis reprezaliojn post la [[Gelfoj kaj Gibelinoj|Gibelinoj]] venkis en la [[Batalo de Montaperti]] en la mezo de la 13a jarcento. Tio sugestas ke Alighiero aŭ lia familio povus esti ĝuinta iome da protektaj prestiĝo kaj statuso, kvankam kelkaj sugestas ke la politike neaktiva Alighiero estis de tiom malalta klaso ke li ne estis konsiderita ekzilenda.<ref>{{cite book |last=Santagata |first=Marco |date=2012 |title=Dante: Il romanzo della sua vita |url= |location=Milan |publisher=Mondadori |page=21 |isbn=978-8804620266 |accessdate= }}</ref>
 
La familio de Dante havis fidelon al la Gelfoj, nome politika alianco kiu subtenis la [[Papo|papecon]] kaj kiu estis metita en komplika opozicio al la Gibelinoj, kiuj estis helpitaj de la [[Sankta Romia Imperiestro]]. La patrino de la poeto estis Bella, verŝajne membro de la familio Abati.<ref name=Trecc/> Ŝi mortiĝis kiam Dante ne estis ankoraŭ dekjaraĝa, kaj Alighiero tuj edziniĝis denove, al Lapa di Chiarissimo Cialuffi. Estas necerta ĉu li reale edzinigis ŝin, ĉar vidvoj estis socie limigitaj en tiaj aferoj, sed tiu virino definitive donis al li du gefilojn, nome la duonfrato de Dante nome Francesco kaj la duonfratino Tana (Gaetana). Kiam Dante estis 12, li estis fianĉigita por geedzeco kun Gemma di Manetto Donati, filino de Manetto Donati, membro de la povega familio Donati.<ref name=Trecc>{{cite book|work=Dizionario Biografico degli Italiani|publisher=[[Enciclopedia Italiana]]|url=http://www.treccani.it/enciclopedia/dante-alighieri_(Dizionario-Biografico)/|title=Alighieri, Dante|first=S.A|last=Chimenz|language=Italian|accessdate=2016-03-07}}</ref> Geedziĝi je tiu frua aĝo estis tre ofta kaj enhavis formalan ceremonion, inklude kontraktojn subskribitajn antaŭ [[notario]]. Sed je tiu tempo Dante jam estis enamiĝinta de alia, nome [[Beatrice Portinari]] (konata ankaŭ kiel Bice [BIĉe]), kiun li unue renkontis kiam li estis nur naŭjaraĝa. Jarojn post lia geedziĝo al Gemma li postulis ke li renkontis Beatrice denove; li verkis kelkajn sonetojn al Beatrice sed neniam menciis Gemma en ajna poemo. La preciza dato de lia geedziĝo ne estas konata: la nura certa informo estas ke, antaŭ lia ekzilo en 1301, li havis tri filojn (Pietro, Jacopo kaj Antonia).<ref name=Trecc/>
 
[[File:Antonio Cotti - Dante a Verona.jpg|thumbnail|''Dante en Verono'', de Antonio Cotti.]]
Dante luktis kun la Gelfa kavalerio ĉe la [[Batalo de Campaldino]] (11-a de junio 1289).<ref name="Davenport2005">{{cite book|last=Davenport|first=John|title=Dante: Poet, Author, and Proud Florentine|url=https://books.google.com/books?id=MWWKW15MjqMC&pg=PA53|year=2005|publisher=Infobase Publishing|isbn=978-1-4381-0415-7|page=53|accessdate=2016-03-07}}</ref> Tiu venko alportis reformo de la [[Florenco|Florenca]] Konstitucio. Por enĝaĝiĝi ajne en publika vivo, oni devis aliĝi al unu el la multaj komercaj aŭ metiaj gildoj de la urbo, kaj tiele Dante eniris en la Gildo de Kuracistoj kaj Apotekistoj. En la postaj jaroj, lia nomo estis foje registrita kiel parolanta aŭ voĉdoanta en la variaj konsilioj de la respubliko. Substanca parto de aktoj el tiaj kunsidoj en la jaroj 1298–1300 perdiĝis, tamen, la vera etendo de la partopreno de Dante en la urbaj konsilioj estas necerta.
 
Gemma havigis al Dante kelkajn gefilojn. Kvankam ankaŭ kelkaj aliaj poste postulis eshi liaj idoj, plej verŝajne nur [[Jacopo Alighieri|Jacopo]], Pietro, Giovanni kaj Antonia estis siaj veraj gefiloj. Antonia poste iĝis monaĥino, prenante la nomon de fratino Beatrice.
 
===Edukado kaj poezio===
Ne multo estas konata pri la edukado de Dante; li supozeble studis hejme aŭ en religia lernejo ligita al preĝejo aŭ monaĥejo en Florenco. Oni konas ke li studis [[Toskana lingvo|toskanlingvan]] poezion kaj ke li admiris la komponaĵojn de la Bolonja poeto [[Guido Guinizelli]] — kiun en ''Purgatorio'' XXVI li roluligis kiel sia "patro" — kiam la [[Sicilia skolo]] (''Scuola poetica Siciliana''), nome kultura grupo el [[Sicilio]], estis iĝanta konata en Toskanio. Liaj interesoj kondukis lin al la malkovro de la [[Okcitana lingvo|provenca]] poezio de la [[trobadoro]]j, kiaj [[Arnaut Daniel]], kaj de la latinlingvaj verkistoj de la [[klasika antikveco]], kiaj [[Cicero]], [[Ovidio]] kaj ĉefe [[Virgilio]].
 
[[File:Dante Alighieri01.jpg|left|thumb|upright|Statuo de Dante ĉe la [[Uffizi]], Florenco.]]
 
En [[1274]], kiam li havis nur naŭ jarojn, Dante unufoje vidis [[Beatrice Portinari]] ([[1266]]–[[1290]]), nome filino de [[Folco Portinari]], dum [[meso]] kaj enamiĝis al ŝi, eĉ sen esti parolinta al ŝi. Ŝi estis forta inspiro al liaj verkoj kaj en ''[[La Divina Commedia]] (La dia komedio)'' kondukas la poeton tra la ĉielo. En [[1285]] Dante edziĝis al [[Gemma Donati]] kies fianĉo li iĝis, laŭ tiama kutimo, jam kiel 12-jarulo. La familio Donati estis inter la plej gravaj de Florenco kaj poste iĝis centro, ĉirkaŭ kiu kolektiĝis la [[Nigraj Gelfoj]]. Gemma kaj Dante havis kvar gefiojn (Jakobo, Petro, Johano, Antonia). Jakobo ''(Jacopo)'' iĝis poeto, Petro ''(Pietro)'' literaturkritikisto; Antonia iĝis [[monaĥo|monaĥino]], kiel jam menciite. Pri Johano ''(Giovanni)'' oni scias malmulte, nur ke en tribunala akto de 1308 aperas la nomo de atestanto, "Iohannes filius Dantis Alighierii de Florentia" ({{la}} Johano, filo de Dante Alighieri el Florenco). Ĉiukaze la poeto restis enamiĝinta el Beatrice kaj tiu aperis en liaj poemoj kaj neniam la edzino Gemma.
 
Li vidis Beatrice ofte post la aĝo de 18, ofte nur interŝangante salutojn sur la strato, sed li neniam konis ŝin bone. Fajte tio estis klara ekzemplo de la tiel nomita [[korteza amo]], nome fenomenono disvolvigita en franca kaj provenca pozioj de antaŭaj jarcentoj. La esperto de Dante pri tia amo estis tipa, sed lia esprimo pri tio estis unika. Estis en la konto de tia amo ke Dante lasis sian spuron en la ''[[dolce stil novo]]'' (''dolĉa nova stilo,'' termino kiun Dante mem atampis), kaj li aliĝis al aliaj samtempulaj poetoj kaj verkistoj en la esplorado de neniam-antaŭe-emfazitaj aspektoj de amo (''Amore''). Amo por Beatrice (kiel [[Petrarko]] montrus por Laura iome diference) estus lia tialo por poezio kaj por vivo, kun politikaj pasioj. En multaj de liaj poemoj, ŝi estis priskribita kiel duon-dia, rigardante lin konstante kaj havigante spiritan instruadon, foje akre. Kiam Beatrice mortiĝis en 1290, Dante serĉis rifuĝon en Latinlingva literaturo. La ''[[Convivio]]'' kronikigas lin estinte legante la ''De consolatione philosophiae'' de [[Boecio]] kaj la ''[[Laelius de Amicitia|De Amicitia]]'' de [[Cicero]]. Li poste dediĉis sin al la filozofiaj studoj de religiaj lernejoj kiel tiu de Dominikanoj en [[Santa Maria Novella]]. Li partoprenis en la disputoj kiuj estis la du ĉefaj [[Ordenoj almozantaj]] (nome [[Franciskanoj]] kaj [[Dominikanoj]]) publike aŭ nerekte okazintaj en Florenco, la unuaj klarigante la doktrinojn de mistikuloj kaj de Sankta [[Bonaventura]], kaj la lasta eksponante la teoriojn de Sankta [[Tomaso de Akvino]].
 
Kiam li estis 18jaraĝa, Dante renkontiĝis kun [[Guido Cavalcanti]], [[Lapo Gianni]], [[Cino da Pistoia]] kaj tuj poste kun [[Brunetto Latini]]; kune ili iĝis la estroj de ''dolce stil novo.'' Brunetto poste ricevis specialan mencion en la ''Dia Komedio'' (''Inferno'', XV, 28) pro tio kion li estis dirinta al Dante: ''Eĉ ne parolante malpli pri tio mi iras Kun Ser Brunetto, kaj mi dubas kiuj estas liaj plej konataj kaj plej elstaraj kompanoj.'' Kelkaj kvindek poeziaj komentarioj de Dante estas konataj (la tiel nomitaj ''[[Rimoj|Rime]],'' rimoj), dum aliaj estis inkluditaj en la posta ''Vita Nuova'' kaj ''Convivio.'' Aliaj studoj estis enmetitaj, aŭ deduktitaj el la ''Vita Nuova'' aŭ la ''Komedio,'' rilate al pentrato kaj al muziko.
 
[[File:Purgatory (Purgatorio).jpg|thumb|Ilustracio por Purgatorio de Doré.]]
 
[[File:Gustave Dore XIV.jpg|thumb|Ilustracio por Paradizo (de La Dia Komedio) de [[Paul Gustave Louis Christophe Doré]].]]
 
[[File:Paradise (Paradiso) II.jpg|thumb|Ilustracio por Paradizo (de La Dia Komedio) de Paul Gustave Louis Christophe Doré]]
 
===Politiko kaj Florenco===
En [[1289]], Dante batalis en la [[batalo de Campaldino]] (11-a de junio 1289) apoge la florencajn Gelfojn kontraŭ la [[Gibelino]]j de [[Areco]].<ref>Davenport, John (2005). Dante: Poet, Author, and Proud Florentine. Infobase Publishing. p. 53. ISBN 978-1-4381-0415-7. Retrieved 2016-03-07. [https://books.google.es/books?id=MWWKW15MjqMC&pg=PA53&redir_esc=y#v=onepage&q&f=false] Alirita la 6an de Januaro 2017.</ref><ref> "Guelphs and Ghibellines". Dante Alighieri Society of Massachusetts. [http://www.dantemass.org/html/guelphs-and-ghibellines.html] 30a de Decembro 2015. Alirita la 6an de Januaro 2017.</ref> Dante verkis pri ĉi tiu batalo en la ''komedio'' kiam en purgatorio. La [[Gelfo]]j subtenis la [[papo]]n kaj la [[Gibelino]]j la imperiestron (en [[Germanio]]) de la [[Sankta Romia Imperio]]. [[Italio]] en la tagoj de Dante estis elŝirita de ilia ada milito. En Florenco, Gelfoj jam venkis sed ili frakciiĝis en interbatalantajn [[Blankaj Gelfoj|Blankajn Gelfojn]] kaj [[Nigraj Gelfoj|Nigrajn Gelfojn]].
 
En [[1290]], Beatrice mortis junaĝe kaj Dante, por eviti sian malĝojon, studegis [[filozofio]]n, [[teologio]]n kaj [[provenca lingvo|provencan]] [[poezio]]n, kaj verkis sian unuan verkon, ''[[La vita nuova]] (La Nova Vivo).'' Ĝi estas aro de [[prozo]] kaj poezio pri Beatrice kaj amo.
 
Poste en 1294 li estis inter la eskortanoj de [[Karolo Martelo de Anĵuo]] (nepo de [[Karolo la 1-a (Napolo)]], plej ofte nomita Karolo de Anĵuo) dum li estis en Florenco. Por pluigi sian politikan karieron, li iĝis apotekisto. Li ne intencis iĝi tia praktikanto, sed leĝo de 1295 postulis ke nobeloj aspirantaj al publika posteno estu aligita en unu el la metiaj gildoj ''Corporazioni delle Arti e dei Mestieri'', kaj tiele Dante akiris akceptadon el la Apotekistan Gildon. Tiu profesio ne estis maltaŭga, ĉar tiam la libroj vendiĝis en la vendejoj de apotekistoj. Kiel politikisto li ne multe faris, sed tenis variajn postenojn laŭlonge de la jaroj en tumulta urbo kiun politika maltrankvileco.
[[File:Dante Luca.jpg|thumb||maldekstre|Dante Alighieri, detalo el fresko de [[Luca Signorelli]], Kapelo de San Brizio, [[Katedralo de Orvieto]].]]
 
En [[1296]], Dante klare partoprenis en florenca politiko, aliĝinte la partion de la Blankaj Gelfoj. Lia preciza rolo ne estas klara, ĉar la protokoloj de la tiamaj kunsidoj perdiĝis. Tamen el aliaj fontoj eblas rekonstrui parton de lia aktivado: li estis ano de la Popola Konsilio de novembro 1295 al aprilo 1296, li estis en la grupo "Savi", kiu en decembro 1296 reformis la regulojn por la elektado de la ''priori'', la unuarangaj reprezentantoj de ĉiu arto; de majo al septembro 1296 li estis ano de la Konsilio de la Cent ''(Consiglio del Cento)''. Li foje rolis kiel ambasadoro, ekzemple en majo 1300 en [[San Gimignano]]. Tiujare li estis ''prioro'' de la 15-a de junio al la 15-a de aŭgusto.
 
Post venki super la Gibelinoj, la Gelfoj dividiĝis en du frakcioj: nome la Blankaj Gelfoj (''Guelfi Bianchi'') — la partio de Dante, estrita de Vieri dei Cerchi — kaj la Nigraj Gelfoj (''Guelfi Neri''), estritaj de [[Corso Donati]]. Kvankam la disiĝo okazis dekomence laŭ familistirpoj, aperis ideologiaj diferencoj baze sur la kontraŭaj vidpunktoj pri la papa rolo en la Florencaj aferoj, kaj tiele la Nigraj Gelfoj subtenis la Papon kaj la Blankaj Gelfoj deziris pli da libero el Romo. La Blankaj Gelfoj ekpviĝis la unuaj kaj elpelis la Nigrajn Gelfojn. Responde, la papo [[Bonifaco la 8-a]] planis militan okupadon de Florenco. En 1301, oni esperis ke Karlo de Valois, frato de la reĝo [[Filipo la 4-a (Francio)|Filipo la 4-a de Francio]] vizitu Florencon ĉar la Papo estis nomuminta lin kiel pacfaranto por [[Toskanio]]. Sed la urba registaro estis malbone traktinta kun la papaj ambasadoroj kelkajn semajnojn antaŭe, serĉante sendependecon el la papa influo. Oni supozas, ke Karlo estis ricevinta aliajn neoficialajn instrukciojn, tiele la konsilantaro sendis delegitaron al Romo por certiĝi pri la intencoj de la papo. Dante estis unu el la delegitoj.
 
La preĝejo, al kiu Dante kutimis iri, estas tiu de [[Sankta Johano]]. [[Giotto]], la [[pentrado|pentristo]], kaj la poeto [[Guido Cavalcanti]] estis liaj amikoj. Lia domo ankoraŭ staras en Florenco.
 
===Ekzilo kaj morto===
La papo Bonifaco tuj dispemis la aliajn delegitojn kaj petis nur al Dante resti en Romo. Samtemee (1a de Novembro, 1301), Karlo de Valois eniris en Florenco kun la Nigraj Gelfoj, kiuj en la postaj ses tagoj detruis multon de la urbo kaj mortigis multajn el siaj [[malamiko]]j. Oni instalis novan registaron de Nigraj Gelfoj, kaj [[Cante de' Gabrielli]] da [[Gubbio]] estis nomumita ''[[podestà]]'' de la urbo. En Marto 1302, Dante, Blanka Gelfo mem, kun la familio Gherardini, estis kondamnita al ekzilo dum du jaroj kaj al pago de forta monpuno.<ref>[[Dino Compagni]], ''Cronica delle cose occorrenti ne' tempi suoi''</ref> Dante estis akuzita pro korupto kaj financa krimo fare de la Nigraj Gelfoj pro la epoko dum kiu Dante estis servanta kiel urba funkciulo nome ''prioro'' (plej alta posteno en Florenco) dum du monatoj en 1300.<ref>Robert Harrison, "Dante on Trial", NY Review of Books, 19 Feb 2015, pp. 36-37</ref> La poeto estis ankoraŭ en Romo en 1302 kie la Papo, kiu estis apoginta la Nigrajn Gelfojn, estis "sugestinta" al Dante resti. Florenco dum la regado de la Nigraj Gelfoj plu konsideris Dante kiel fuĝinto.<ref>Harrison, p. 36.</ref> Dante ne pagis la monpunon, parte ĉar li kredis ke li ne estas kulpa kaj parte ĉar ĉiuj liaj havaĵoj en Florenco estis kaptitaj de la Nigraj Gelfoj. Li estis kondamnita al porviva ekzilo; se li estus reveninta al Florenco sen pagi la monpunon, li estus povinta esti bruligita sur ŝtiparo. (En junio 2008, preskaŭ sep jarcentoj post lia morto, la urba konsilantaro de Florenco aprobis mocion nuligante la kondmanon kontraŭ Dante.)<ref>Malcolm Moore [http://www.telegraph.co.uk/news/newstopics/howaboutthat/2145378/Dante's-infernal-crimes-forgiven.html "Dante's infernal crimes forgiven",] ''Daily Telegraph,'' la 17-an de junio 2008. Alirita la 18-an de junio 2008.</ref>
 
[[File:Dante Alighieri Florence Firenze JBU01.JPG|thumb|[[Monumento al Dante|Statuo de Dante]] en la [[Piazza Santa Croce]] en Florenco, [[Enrico Pazzi]], 1865.]]
En [[1302]], kiam Dante forestis de Florenco, la Nigraj Gelfoj venkis la Blankajn kaj Dante estis [[ekzilo|ekzilita]], perdante ĉion. Dante vojaĝis tra [[Eŭropo]] kaj fine loĝis en la itala urbo [[Verono]] kaj poste en [[Raveno]], kie li verkis la ''Komedion''. Dante verkis ĉiujn siajn ĉefajn verkojn en ekzilo escepte de ''La vita nuova''.
 
Li partoprenis en kelkaj klopodoj por ke la Blankaj Gelfoj rehavu la povon, sed tiuj malsukcesis pro perfido. Dante, malkontenta pro la traktado kiun li ricevis el siaj malamikoj, ankaŭ plie malamis la internajn luktojn kaj la senefikecon de siaj iamaj aliancanoj, kaj li promesis plui en sia sinteno. Li iris al [[Verono]] kiel gasto de [[Bartolomeo la 1-a della Scala]], poste translokiĝis al [[Sarzana]] en [[Ligurio]]. Poste supozeble li loĝis en [[Lucca]] kun virino nome Gentucca, kiu faris sian restadon komforta (kaj estis poste dankeme menciita en ''Purgatorio,'' XXIV, 37). Kelkaj spekulativaj fontoj asertas ke li vizitis [[Parizo]]n inter 1308 kaj 1310, kaj aliaj fontoj eĉ malpli fidinde portis lin al [[Oksfordo]]: tiuj postuloj, unue okazantaj en la libro de [[Boccaccio]] pri Dante kelkajn jardekojn post lia morto, ŝajnas inspirita de legantoj kiuj restis impresitaj de la larĝa lernaĵaro kaj erudicio de la poeto. Evidente, la regado de filozofio fare de Dante kaj liaj literaturaj interesoj profundiĝis en la ekzilo kiam li jam ne estis okupita pro la ĉiutaga negocado de la Florenca interna politiko, kaj tio evidentiĝas en liaj prozaĵoj de tiu periodo, sed ne estas reala pruvaro ke li eĉ eliris el Italio. La teksto de Dante ''Immensa Dei dilectione testante'' al Henriko la 7-a de Luksemburgio konfirmas lian loĝlokon "ĉe la fontoj de Arno, en Toskanio" en Marto 1311.
 
[[Dosiero:Codex Balduini Trevirensis - Alpenüberquerung Heinrich VII.JPG|eta|maldekstre||Henriko la 7-a kaj la Imperia Armeo trapasanta la [[Alpoj]]n en [[Italio|Italion]].]]
En 1310, la Sankta Romia Imperiestro [[Henriko la 7-a (Sankta Romia Imperiestro)|Henriko la 7-a]] de [[Luksemburgio]] marŝis al Italio estre de 5,000 trupoj. Dante vidis en li novan [[Karlomagno]]n kiu povus restaŭri la postenon de la Sankta Romia Imperiestro al ties iama gloro kaj ankaŭ rehavi Florencon el la Nigraj Gelfoj. Li verkis al Henriko kaj al kelkaj italaj princoj, petante ke ili detruu la Nigrajn Gelfojn. Miksante religion kaj privatajn aferojn en siaj verkoj, li eniris en la plej malbonan koleron de Dio kontraŭ sia urbo kaj sugestis kelkajn partikularajn celojn kiuj estis ankaŭ liaj personaj malamikoj. Estis dum tiu epoko kiam li verkis ''[[De Monarchia]]'', proponante [[universala monarkio|universalan monarkion]] sub Henriko la 7-a.
 
Iam dum sia ekzilo, li planis la ''Komedion,'' sed la dato estas necerta. La verko estas multe pli certa kaj je pli granda skalo ol ajna kiun li estis produktinta en Florenco; plej verŝajne li entreprenis tian verkon nur post li estis konstatinta ke liaj politikaj ambicioj, kiuj estis estintaj centraj por li ĝis sia ekziligo, estis haltigita por iome da tempo, probable porĉiame. Notindas ankaŭ ke Beatrice estis reveninta al lia imagopovo per plinovigita forto kaj kun pli larĝa signifo ol en la ''Vita Nuova''; en ''Convivio'' (verkita en ĉ. 1304–07) li estis deklarinta ke la memoro de tiu amafero de juneco apartenis al la pasinteco.
 
Frua ekstera indiko ke la poemo estis verkata estas noto de Francesco da Barberino, enmetita en siaj ''Documenti d'Amore'' (''Lecionoj de Amo''), verkita probable en 1314 aŭ komence de 1315. Parolante pri [[Virgilio]], Francesco notas per aprezaj vortoj ke Dante sekvis la romian klasikulon en poemo nome "Komedio" kaj ke la [[scenejo]] de tiu poemo (aŭ parto de ĝi) estis la submondo; t.e., la [[infero]].<ref>See [http://www.bookrags.com/tandf/francesco-daccorso-tf/ Bookrags.com] and Tigerstedt, E.N. 1967, ''Dante; Tiden Mannen Verket'' (''Dante; The Age, the Man, the Work''), Bonniers, Stockholm, 1967.</ref> Tiu mallonga noto havigas ne nekontesteblan indikon ke li mem estis vidinta aŭ eĉ leginta la ''Inferno'' aŭ ke tio parto estis jam publikigita tiame, sed ĝi indikas ke la komponlaboro estis ankoraŭ farata kaj ke la skizo de la poemo povus esti komencinta kelkajn jarojn antaŭe. (Oni sugestis ke kono de la verko de Dante kuŝus sub la plano de kelkaj el la ilustracioj de la plej frua verko de Francesco da Barberino nome ''Officiolum'' [ĉ. 1305–08], manuskripto kiu estos publikigita nur en 2003.<ref>{{cite web|url=http://www.spolia.it/online/en/argomenti/letterature_romanze/filologia/2003/barberino.htm|title=L′''Officiolum'' ritrovato di Francesco da Barberino|author=Fabio M. Bertolo|year= 2003|work=Spolia—Journal of Medieval Studies|accessdate=18a de Aŭgusto, 2012}}</ref>) Oni scias ke la ''Inferno'' estis publikigita ĉirkaŭ 1317; tio estas certigita per cititaj linioj intermetitaj en la marĝenoj de tiutempaj datoregistroj el [[Bolonjo]], sed ne estis kompleta certeco ĉu la tri partoj de la poemo estis ĉiu publikigita entute aŭ, pli bone, kelkaj kantoj ĉiufoje. ''Paradiso'' ŝajne estis publikigita postmorte.
 
En Florenco, Baldo d'Aguglione pardonis plej el la Blankaj Gelfoj kiuj estis en ekzilo kaj permesis al ili reveni. Tamen, Dante estis irinta tro for en siaj violentaj leteroj al ''Arrigo'' (Henriko la 7-a) kaj pro tio lia kondamno ne estis nuligita.
 
[[File:Dantes tomb ravenna.jpg|thumb|Tombo de Dante en [[Raveno]], konstruita en 1780.]]
En 1312 Henriko la 7-a atakis Florencon kaj venkis super la Nigraj Gelfoj, sed ne estas pruvaro ke Dante partoprenis en tio iel. Kelkaj diras ke li malakceptis partopreni en atako al sia urbo fare de eksterlandano; aliaj sugestas ke li estis iĝinta malpopulara eĉ inter la Blankaj Gelfoj, ankaŭ, kaj ke oni forigis zorge ĉiajn spurojn de lia pasado. Henriko mortiĝis (pro febro) en 1313, kaj kun li ajna espero por Dante revidi Florenco denove. Li revenis al Verono, kie [[Cangrande la 1-a della Scala]] permesis al li vivi en ia sekureco kaj, supozeble, en alta grado de prospero. Cangrande estis akceptita en la Paradizo de Dante (''Paradiso'', XVII, 76).
 
Dum la periodo de sia ekzilo Dante korespondis kun la Dominikana teologo Fr. Nicholas Brunacci OP [1240-1322] kiu estis studento de [[Tomaso de Akvino]] ĉe la ''studium'' Santa Sabina en Romo, kaj poste en Parizo.<ref name="aquinatis.blogspot.com"> http://aquinatis.blogspot.com/2008/05/vida-de-santo-toms-de-aquino.html Alirita la 22-an de junio 2011: "A mediados de noviembre abandonó Santo Tomás la ciudad de Viterbo en compañía de fray Reginaldo de Piperno y su discípulo fray Nicolás Brunacci." http://www.brunacci.it/s--tommaso.html Alirita la 22-an de junio 2011</ref> kaj de [[Alberto la Granda]] ĉe la ''studium'' de Kolonjo.<ref>''History of Italian Philosophy'', Volume 1, 85, de [[Eugenio Garin]], https://books.google.com/books?id=sVP3vBmDktQC&pg=PA85&lpg=PA85&dq=brunacci#v=onepage&q=brunacci&f=false Alirita la 29-an de junio 2011; http://www.brunacci.it/s--tommaso.html Alirita la 22-an de junio 2011: "Per l'acutezza del suo ingegno, dopo aver studiato nella sua provincia, ebbe l'alto onore di accompagnare S. Tommaso a Parigi nel novembre del 1268. Rimase in quello studio fino al 1272 e di là passò a Colonia sotto la disciplina di Alberto Magno."</ref> Brunacci iĝis lektoro ĉe la ''studium'' Santa Sabina, antaŭanto de la papa universitato ''Pontificia Universitas Studiorum a Sancto Thoma Aquinate'', kaj poste servis en la [[Roma kurio|papa kurio]].<ref>Frater Nicolaus Brunatii [† 1322] sacerdos et predicator gratiosus, fuit lector castellanus, arectinus, perusinus, urbevetanus et romanus apud Sanctam Sabinam tempore quo papa erat in Urbe, viterbiensis et florentinus in studio generali legens ibidem annis tribus (Cr Pg 37v). Cuius sollicita procuratione conventus perusinus meruit habere gratiam a summo pontifice papa Benedicto XI ecclesiam scilicet et parrochiam Sancti Stephani tempore quo [maggio 13041 ipse prior actu in Perusio erat (Cr Pg 38r). http://www.e-theca.net/emiliopanella/lector12.htm Accessed May 9, 2011; [http://www.brunacci.it/nicola-brunacci.html Alirita 22an de Aŭgusto, 2012]</ref>
 
En 1315, Florenco estis devigita de [[Uguccione della Faggiuola]] (militoficiro kontrolanta la urbon) garantii amnestion al tiuj en ekzilo, inklude Dante. Sed por tio, Florenco postulis publikan penton aldone al forta monpuno. Dante malakceptis, preferante resti en ekzilo. Kiam Uguccione venkis super Florenco, la mortokondamno de Dante estis ŝanĝita al hejmaresto kondiĉe ke li iru al Florenco ĵuri ke li neniam eniros en la urbon denove. Li malakceptis iri, kaj lia mortokondamno estis konfirmita kaj etendita al liaj filoj. Li ankoraŭ esperis poste en sia vivo ke li povos esti invitita reen al Florenco laŭ honoraj terminoj. Por Dante, ekzilo estis preskaŭ formo de morto, senhavigante lin el multo de lia identeco kaj de lia heredo.
 
[[File:Dante.deathmask.jpg|left|thumb|Rekreita [[mortomasko]] de Dante Alighieri en [[Palazzo Vecchio]], Florenco.]]
Alighieri akceptis la inviton de Princo [[Guido Novello da Polenta]] al [[Raveno]] en 1318. Li finigis ''Paradiso,'' and mortis la {{daton|14|septembro|1321}} (aĝe 56) while revenante al Raveno el diplomata misio al Venecio. Eble kulpis, ke en la marĉoj de Valli di [[Comacchio]] li estis infektita per [[malario]]. Dante estis entombigita en Raveno en la preĝejo San Pier Maggiore (poste nomta San Francesco), kie lia tombo (starigita de Bernardo Bembo, [[pretoro]] de [[Venecio]] en 1483) ankoraŭ ekzistas, kvankam ĝi ne ĉiam enhavis liajn restaĵojn, pri kiuj ekestis kvereloj. Sur malgranda altaro troviĝas [[epigramo]] en [[latina lingvo|latinaj]] versoj de [[Bernardo Canaccio]] (el 1366):
{| style="margin-left: 15pt; border: 1px solid #cccccc;"
|-
! Latina !! (traduko)
|-
| style="font-size: 80%;" | IURA MONARCHIAE, SUPEROS, PHLEGETONTA, LACUSQUE
| style="padding-left: 3pt; border-left: 1px solid #999999;"| La rajtojn de la monarĥio, la ĉielojn kaj lagojn de Flegotono
|-
| style="font-size: 80%;" | LUSTRANDO CECINI VOLUERUNT FATA QUOSQUE:
| style="padding-left: 3pt; border-left: 1px solid #999999;"| prikantis mi ĝis mia fato finiĝis
|-
| style="font-size: 80%;" | SED QUIA PARS CESSIT MELIORIBUS HOSPITA, CASTRIS
| style="padding-left: 3pt; border-left: 1px solid #999999;"| Se dum mia animo foriris al plibonejoj,
|-
| style="font-size: 80%;" | AUCTOREMQUE SUUM PETIJT FELICIOR ASTRIS
| style="padding-left: 3pt; border-left: 1px solid #999999;"| sian kreinton atingis pli feliĉa tra steloj
|-
| style="font-size: 80%;" | HIC CLAUDOR DANTES PATRIIS EXTORRIS AD ORIS
| style="padding-left: 3pt; border-left: 1px solid #999999;"| mi estas enfermita, Dante, de l' patrio forpelita,
|-
| style="font-size: 80%;" | QUEM GENUIT PARVI FLORENTIA MATER AMORIS.
| style="padding-left: 3pt; border-left: 1px solid #999999;"| naskita de Florenco, patrino de malmulta amo.
|}
 
[[File:Santa Croce Firenze Apr 2008 (17).JPG|thumb|Cenotafo en [[Baziliko Santa Croce (Florenco)]].]]
 
===Heredo===
La unua formala biografio de Dante estis la ''Vita di Dante'' (konata ankaŭ kiel ''Trattatello in laude di Dante''), verkita post 1348 de [[Giovanni Boccaccio]];<ref>{{cite web|url=http://www.newadvent.org/cathen/04628a.htm|title=Dante Alighieri|publisher=The Catholic Encyclopedia|accessdate=2a de Majo, 2010}}</ref> Kvankam kelkaj asertoj kaj epizodoj de tiu estis konsideritaj nefidindaj sur la bazo de moderna esplorado, pli frua rakonto de la vivo kaj verkoj de Dante estis estinta inkludita en la ''[[Nuova Cronica]]'' de la Florenca kronikisto [[Giovanni Villani]].<ref>{{cite book|last=Vauchez|first=André|last2=Dobson|first2=Richard Barrie|last3=Lapidge|first3=Michael|title=Encyclopedia of the Middle Ages|year=2000|publisher=Fitzroy Dearborn Publishers|location=Chicago|page=1517}}; {{cite book|last=Caesar|first=Michael|title=Dante, the Critical Heritage, 1314(?)–1870|year=1989|publisher=Routledge|location=London|page=xi}}</ref>
 
Florenco finfine bedaŭris la ekzilon de Dante, kaj la urbo faris ripetajn petòjn por la revenigo de liaj restaĵoj. La konservantoj de la korpo en Raveno malakceptis, ĝis tia punkto ke ili eĉ kaŝis la ostojn en falsa muro de la monaĥejo. TAmen oni konstruis tombon por li en Florenco en 1829, en la [[Baziliko Santa Croce (Florenco)|Baziliko Santa Croce]]. Tiu [[cenotafo|tombo estis malplena]] ekde tiam, kaj la korpo de Dante restis en Raveno, for el la lando kiun li estis tiom aminta. Sur la fronto de lia tombo en Florenco estas skribita ''Onorate l'altissimo poeta'' — tradukebla al "Honoru la plej elstaran poeton". Tiu frazo estis citaĵo el la kvara kanto de la ''Infero,'' priskribante la bonvenon de Virgilio kiam li revenas inter la grandaj antikvaj poetoj kiuj pasigas eternecon en limbo. La sekva linio, ''L'ombra sua torna, ch'era dipartita'' ("lia ombro, kiu estis lasinta nin, revenas"), estas kortuŝe foresta el la malplena tombo.
 
La 30an de Aprilo, 1921, honore de la 600a jariĝo de la morto de Dante, la Papo [[Benedikto la 15-a]] promulgis enciklon nome ''In praeclara summorum'', nomigante lin unu "el multaj celebrataj genioj el kiuj la katolika kredo povas fanfaroni" kaj la "fiero kaj gloro de homaro".<ref>[http://www.vatican.va/holy_father/benedict_xv/encyclicals/documents/hf_ben-xv_enc_30041921_in-praeclara-summorum_en.html "''In praeclara summorum'': Encyclical of Pope Benedict XV on Dante"]. The Holy See. Alirita la 7an de Nov., 2014.</ref>
 
En 2007, oni entreprenis rekonstruon de la vizaĝo de Dante per kunlabora projekto. Artistoj el la Pisa Universitato kaj inĝenieroj de la [[Universitato de Bolonjo]] ĉe [[Forlì]] konstruis la modelon, portretante la trajtojn de Dante iom diference el kio ĝis tiam estis supozata.<ref name="nosejob">{{cite news|first=Philip|last=Pullella|url=http://www.reuters.com/article/oddlyEnoughNews/idUSL1171092320070112|title=Dante gets posthumous nose job – 700 years on|work=Statesman|publisher=Reuters|date=12a de Januaro, 2007|accessdate=5a de Novembro, 2007}}</ref><ref>{{cite journal | last1 = Benazzi | first1 = S | year = 2009 | title = The Face of the Poet Dante Alighieri, Reconstructed by Virtual Modeling and Forensic Anthropology Techniques | url = | journal = Journal of Archaeological Science | volume = 36 | issue = 2| pages = 278–283 | doi = 10.1016/j.jas.2008.09.006 }}</ref>
 
Okazis celebro por la 750a jariĝo de lia nasko, en 2015.<ref>{{cite web|url=http://press.vatican.va/content/salastampa/en/bollettino/pubblico/2015/05/04/0333/00726.html|archiveurl=https://web.archive.org/web/20150504193814/http://press.vatican.va/content/salastampa/en/bollettino/pubblico/2015/05/04/0333/00726.html|archivedate=2015-05-04 |title=Messaggio del Santo Padre al Presidente del Pontificio Consiglio della Cultura in occasione della celebrazione del 750° anniversario della nascita di Dante Alighieri |publisher=Press.vatican.va |date= |accessdate=2015-10-21}}</ref><ref>{{cite web|url=http://www.microsofttranslator.com/BV.aspx?ref=IE8Activity&a=http%3A%2F%2Fpress.vatican.va%2Fcontent%2Fsalastampa%2Fen%2Fbollettino%2Fpubblico%2F2015%2F05%2F04%2F0333%2F00726.html |title=Translator |publisher=Microsofttranslator.com |date= |accessdate=2015-10-21}}</ref>
 
== Influo ==
[[Dosiero:Dante Alighieri Santa Croce.jpg|eta|250px|Statuo de Dante sur placo apud la preĝejo [[Baziliko Santa Croce (Florenco)|Santa Croce]], [[Florenco]]]]
Dante argumentis (en la verko ''De vulgari eloquentia'') kaj efektive montris (per la ''komedio''), ke nacilingvo – kaj ne sole la latina – povas esti efika kaj belega ilo de alta literaturo. Dante estis influita de la [[Trobadoroj]], inter aliaj [[Arnaut Daniel]], kiun li citas en ''De vulgari eloquentia''.
 
Dante verkis kaj en la latina kaj en la [[itala lingvo|itala]], helpante formi la modernan italan lingvon kaj starigante sian toskanan dialekton la itala de literaturo.
 
Inter aliaj, Dante influis la [[Anglio|anglan]] [[romantikismo|romantikan]]
poeton [[William Blake]], kaj la [[Usono|usonan]]/anglan poeton [[T. S. Eliot]]
 
== Verkoj ==
 
en la Itala:
 
* ''[[La vita nuova]] (La vivo nova)'' ([[1293]])
* ''[[Rime]]'' (poemoj, neniam de Dante mem kunigitaj en libron)
* ''[[Convivio]]'' (por konigi al pli granda publiko temojn sciencajn kaj filozofiajn)
* ''[[La Divina Commedia]] (La dia komedio)'' ([[1314]]-[[1321|21]])
 
en la Latina:
 
* ''[[De vulgari eloquentia]] (Pri nacilingva elokvento)'' ([[1306]]) (pri 'normala' lingvo de la popolo, kontraste al la Latina, por la edukitoj)
* ''[[De monarchia]] (Pri monarkio)'' ([[1313]]) (pri politiko)
* ''[[Eklogoj (Dante)|Eklogoj]]'' (poemoj pli malpli en stilo de Vergilio [[1319]]-[[1320]])
* ''[[Epistoloj (Dante)|Epistoloj]]'' (malmultaj sed ĝuste pro tio valoraj leteroj [[1304]]-[[1319]])
* ''[[Quaestio de aqua et de terra]]'' ([[1320]])
 
===Verkanalizo===
:''Vidu ankaŭ [[:Kategorio:Verkaĵoj de Dante Alighieri|Verkoj de Dante Alighieri]]''
[[File:Alighieri - Divina Commedia, Nel mille quatro cento septe et due nel quarto mese adi cinque et sei - 2384293 id00022000 Scan00006.jpg|thumb|''Divina Commedia'' (1472).]]
La ''[[Dia Komedio]]'' priskribas la veturadon de Dante tra la [[Dia Komedio#Infero|Infero]] (''Inferno''), [[Dia Komedio#Purgatorio|Purgatorio]] (''Purgatorio''), and [[Dia Komedio#Paradizo|Paradizo]] (''Paradiso''); li estas dekomence gvidata de la Romia poeto [[Virgilio]] kaj poste de [[Beatrice Portinari|Beatrice]], celo de lia amo (kaj de alia el liaj verkoj, nome ''[[La Vita Nuova]]''). Kvankam la vido de la ''Infero,'' estas viveca por plej modernaj legantoj, la teologiaj detaloj prezentitaj en la aliaj libroj postulas ian kvanton de pacienco kaj konaro por aprezi ĝin. ''Purgatorio'' estas eble la plej lirika el la tri, referencante pli tiutempajn poetojn kaj artistojn ol ''Inferno''; ''Paradiso'' estas la plej peze teologia, kaj la nura en kiu, kiel multaj fakuloj argumentis, aperas la plej belaj kaj mistikaj eroj de la ''Dia Komedio''' (ekz., kiam Dante rigardas al la vizaĝo de Dio: "all'alta fantasia qui mancò possa" — "je tiu alta momento, mankas kapablo priskribi," ''Paradiso,'' XXXIII, 142).
 
[[File:DanteDetail.jpg|thumb|left|Dante, poze inter la monto de purgatorio kaj la urbo Florenco, montras la [[incipit]] ''Nel mezzo del cammin di nostra vita'' en detalo de pentraĵo de Domenico di Michelino, Florenco, 1465.]]
 
Kun ĝia graveco de celo, ĝia literatura staturo kaj la amplekso - kaj stila kaj tem-rilata - de ĝia enhavo, la ''Komedio'' baldaŭ iĝis angulŝtono en la evoluo de la [[itala]] kiel establita literatura lingvo. Danto estis pli konscia ol pli fruaj italaj verkistoj pri la gamo da italaj dialektoj kaj de la bezono krei literaturon kaj unuigitan literaturan lingvon preter la limoj de la latina skribo tiutempa; en tiu senco, li estas antaŭulo de la [[Renesanco]], per sia klopodo krei gepatralingvan literaturon en konkurenco kun pli fruaj klasikaj verkistoj. La profunda scio de Danto (ene de la limoj de lia tempo) pri romia antikveco, kaj lia evidenta admiro por kelkaj aspektoj de pagana Romo, ankaŭ indikas al la 15-a jarcento. Ironie, dum li estis vaste honorita en la jarcentoj post lia morto, la ''Komedio'' deglitis el [[modo]] inter verkistoj: tro mezepoka, tro malglata kaj tragedia, kaj stile ne rafinita en la rilatoj kiujn la alta kaj fina renesanco poste postulis de literaturo.
 
Li verkis la ''Komedio''-n en lingvaĵo kiun li nomis "italan", iasence amalgamita literatura lingvo plejparte bazita sur la regiona dialekto de [[Toskanio]], sed kun kelkaj elementoj de la latina kaj aliaj regionaj dialektoj. Li konscie planis atingi legantaron ĉie en Italio inkluzive de laikoj, klerikoj kaj aliaj poetoj. Kreante poemon de eposa strukturo kaj filozofan celon, li establis ke la [[itala lingvo]] estis taŭga por la plej alta speco de esprimo. En la [[franca]], la itala foje estas moknomita ''La langue de Dante'' (las lingvo de Dante). Publikigo en la gepatra lingvo markis Dante kiel unu el la unuaj en romkatolika [[Okcidenta Eŭropo]] (inter aliaj kiel ekzemple [[Geoffrey Chaucer]] kaj [[Giovanni Boccaccio]]) se temas pri liberiĝo de normoj de eldonado en nur la [[latina]] (nome la lingvo de [[liturgio]], [[historio]] kaj fakularo ĝenerale, sed ofte ankaŭ de [[liriko]]). Tiu rompo metis precedencon kaj permesis ke pli da literaturo estu publikigita por pli larĝa legantaro, metante la scenejon por pli grandaj niveloj de legopovo en la estonteco. Tamen, male al Boccaccio, [[John Milton|Milton]] aŭ [[Ariosto]], Dante ne vere iĝis verkisto legita ĉie en Eŭropo ĝis la [[Romantismo]]. Al la romantikuloj, Dante, kiel [[Homero]] kaj [[Shakespeare]], estis ĉefekzemplo de la "origina geniulo" kiu fiksas siajn proprajn regulojn, kreas personojn de superpova staturo kaj profundo, kaj iras longen preter iu imito de la modeloj de pli fruaj majstroj kaj kiu, en victurno, ne povas vere esti imitita. Dum la 19-a jarcento, la reputacio de Danto kreskis kaj solidiĝis; kaj ĉirkaŭ 1865, la 600-a datreveno de lia naskiĝo, li fariĝis firme establita kiel unu el la plej grandaj literaturaj ikonoj de la okcidenta mondo.
 
[[File:Dante-alighieri.jpg|thumb|right|Dante Alighieri, atribuita al [[Giotto di Bondone|Giotto]], en la kapelo de la palaco [[Bargello]] en Florenco. Tiu antikva pentraĵo de Dante estis pentrista ĝuste antaŭ lia ekzilo kaj ekde tiam ĝi estis tre restaŭrita.]]
Novaj legantoj ofte ne povas kompreni kiel tia grava laboro povas esti nomita "komedio." En la tempo de Danto, ĉiuj gravaj sciencaj verkoj estis skribitaj en la latina, tradicio kiuj daŭros por pluraj jarcentoj plie ĝis la jaroj de la [[klerismo]], kaj verkoj skribitaj en iu alia lingvo estis supozitaj esti pli sensignifaj en naturo. Krome, la vorto "komedio" en la klasika signifo rilatas al verkoj kiuj reflektas kredon je ordigita universo, en kiu okazaĵoj emis direkte al ne nur feliĉa aŭ distra fino sed ankaŭ estis influitaj per [[Providenco|Providenca]] volo kiu ordigas ĉiujn aĵojn al finfina bono. Laŭ tiu signifo de la vorto, kiel Danto mem skribis en letero al Cangrande de la Scala, la progresado de la pilgrimado de Infero ĝis Paradizo estas la paradigma esprimo de [[komedio]], ĉar la laboro komenciĝas kun la morala konfuzo de la pilgrimo kaj finiĝas kun la [[vizio]] de Dio.
 
[[File:Monument to Dante (Verona).jpg|left|thumb|Statuo de Dante Alighieri en [[Verono]].]]
Aliaj verkoj de Dante estas ''[[Convivio]]'' ("La bankedo"),<ref>{{cite web|url=http://www.danteonline.it/english/opere.asp?idope=2&idlang=UK|title=Banquet|publisher=Dante online|accessdate=la 2-an de septembro 2008}}</ref> nome kolekto de liaj plej longaj poemoj kun (nefinita) alegoria komentario; ''[[De monarchia]],''<ref>{{cite web|url=http://www.danteonline.it/english/opere.asp?idope=4&idlang=UK|title=Monarchia|publisher=Dante online|accessdate=la 2-an de septembro 2008}}</ref> resuma traktaĵo pri politika filozofio en Latina kiu estis kondamita kaj bruligita post la morto de Dante<ref>Anthony K. Cassell
[http://wayback.archive.org/web/20151208162106/http://cuapress.cua.edu/BOOKS/viewbook.cfm?Book=CAMC The Monarchia Controversy]. [[De monarchia]] estis en la [[Index Librorum Prohibitorum]] el ties kreado ĝis 1881.</ref><ref>Giuseppe Cappelli, [https://books.google.com/books?id=_ssFAAAAQAAJ&pg=RA1-PA28 La divina commedia di Dante Alighieri], en itala.</ref> fare de la Papa Delegito [[Bertrando del Poggetto]], kiu argumentas por la neceso de universala aŭ tutmonda monarkio por establi universalan pacon en tiu vivo, kaj pri la rilato de tia monarkio al la Romkatolika Eklezio kiel gvidilo al eterna paco; ''[[De vulgari eloquentia]]'' ("Pri nacilingva elokvento"),<ref>{{cite web|url=http://www.danteonline.it/english/opere.asp?idope=3&idlang=UK|title=De vulgari Eloquentia|publisher=Dante online|accessdate=la 2-an de septembro 2008}}</ref> pri nacilingva literaturo, parte inspirita de ''Razos de trobar'' de [[Raimon Vidal de Bezaudun]]; kaj ''La Vita Nuova'' ("La nova vivo"),<ref>{{cite web |url=http://www.danteonline.it/english/opere.asp?idope=5&idlang=UK |title=New Life|publisher=Dante online|accessdate=la 2-an de septembro 2008}}</ref> nome historio de lia amo por [[Beatrice Portinari]], kiu utilis ankaŭ kiel lasta simbolo de savo en la ''Komedio.'' La ''Vita Nuova'' enhavas multajn el la ampoeziaĵoj de Dante en toskana, kio estis ne senprecedenca; la gepatra estis regule uzita por lirikaj verkoj antaŭe, dum la tuta 13a jarcento. Tamen, la komentario de Dante pri lia propra verkaro estas ankaŭ en la gepatra — kaj en la ''Vita Nuova'' kaj en la ''Convivio'' — anstataŭ la Latina kiu estis preskaŭ universale uzita tiucele. Referencoj al la ''Divina Commedia'' estas laŭ la formato (libro, kanto, versk), ekz., (''Inferno'', XV, 76).
{{Clear}}
 
== En Esperanto aperis ==
[[Antoni Grabowski]] tradukis la poemon [http://eo.wikisource.org/wiki/Mia_estrino Mia estrino] kaj aperigis ĝin en [[El Parnaso de Popoloj]] en 1913.
 
[[Dosiero:1933 Infero Farso.jpg|eta|||Infero. Farso.]]
[[Traduko]] en [[Esperanto]] ekzistas de ''[[Infero (La Dia Komedio)|Infero]]'' fare de [[Kálmán Kalocsay]]. Tiu ĉi traduko, kiun aperigis [[Literatura Mondo]] en 1933, estas mejloŝtono en la [[evoluo]] de la [[poezio|poezia]] [[lingvo]] de Esperanto. Tiu ĉi [[alegorio]] rakontas la vojaĝadon de Dante tra la mezepoka ideo de infero. En la poemo la infero estas reprezentata kiel la antaŭa infero kaj la naŭ cirkloj. Alegorie la Dia Komedio prezentas la vojon de la animo al Dio kun la infero kiel simbolo por ekkono kaj malakcepto de pekoj.
 
Krom tio kompleta traduko de ''La Dia Komedio'' estis eldonita - sen vicnumero - en la [[Serio Oriento-Okcidento]], en senrima traduko de [[Giovanni Peterlongo]] kaj kun ilustraĵoj de [[Sandro Botticelli]]. [[Edizioni SIEI]] Milano, unua eldono 1963, dua eldono 1979.
 
Ankaŭ ''Vivo Nova'' aperis en Esperanta traduko: dulingva eldono aperis ĉe [[Fonto]]; la tradukon verkis brila poeto [[Enrico Dondi]] en 2003.
 
De la sama tradukinto en 2000 aperis ĉe Fonto nova traduko en tercinoj de ''Purgatorio''; grandioze bona kompleta traduko lia de l' ''Dia Komedio'' - tute en la origina tercina formo - aperis en 2006 en tri volumoj kun ilustraĵoj de [[Gustave Doré]]: ''La Dia Komedio: Infero, Purgatorio & Paradizo''.
 
De ''La Floro'' de Dante (aŭ eventuale de alia Durante, ĉar la aŭtoreco ne estas senkontesta) jam aperis pluraj eroj en la jarkolekto de l' literatura revuo Fonto en 2006, denove en traduko de Dondi.
 
En julio 2007 aperis - denove ĉe Fonto - traduko de la tuta verko sub la indiko: Durante (?) Dante - ''La Floro; Toskana poemo el la 13a jarcento''. Temas pri adaptiĝo al la toskana burĝa medio de la franca korteza ''Roman de la Rose'' en 232 sonetoj.
{{Projektoj|q=Dante Alighieri|s=Aŭtoro:Dante Alighieri}}
 
==Vidu ankaŭ==
* [[Vittorio Russo]]
 
== Notoj ==
{{referencoj|2}}
 
==Bibliografio==
* Allitt, John Stewart (2011). ''Dante, il Pellegrino'' (itale) (Edizioni Villadiseriane eld.). Villa di Serio (BG).
* Teodolinda Barolini (eld.). ''Dante's Lyric Poetry: Poems of Youth and of the 'Vita Nuova'''. University of Toronto Press, 2014.
* Gardner, Edmund Garratt (1921). ''Dante''. London: Oxford University Press. OCLC 690699123. [https://archive.org/details/dantedante00gardricharkivigita versio alirita la 8-an de januaro 2017].
* Hede, Jesper (2007). ''Reading Dante: The Pursuit of Meaning''. Lanham: Lexington Books. ISBN 9780739121962.
* Miles, Thomas (2008). ''Dante: Tours of Hell: Mapping the Landscape of Sin and Despair''. En Stewart, Jon. ''Kierkegaard and the Patristic and Medieval Traditions''. Ashgate. paĝoj 223–236. ISBN 9780754663911.
* Raffa, Guy P. (2009). ''The Complete Danteworlds: A Reader's Guide to the Divine Comedy''. Ĉikago: University of Chicago Press. ISBN 9780226702704.
* Scartazzini, Giovanni Andrea (1874–1890). ''La Divina Commedia riveduta e commentata'' (4 volumoj). OCLC 558999245.
* Scartazzini, Giovanni Andrea (1896–1898). ''Enciclopedia dantesca: dizionario critico e ragionato di quanto concerne la vita e le opere di Dante Alighieri'' (2 volumoj). OCLC 12202483.
* Scott, John A. (1996). ''Dante's Political Purgatory''. Philadelphia: University of Pennsylvania Press. ISBN 9780585127248.
* Seung, T. K. (1962). ''The Fragile Leaves of the Sibyl: Dante's Master Plan''. Westminster, MD: Newman Press. OCLC 1426455.
* Toynbee, Paget (1898). ''A Dictionary of the Proper Names and Notable Matters in the Works of Dante''. Londono: The Clarendon Press. OCLC 343895. [https://archive.org/details/adictionaryprop00toyngoog arkivigita versio alirita la 8-an de januaro 2017].
* Whiting, Mary Bradford (1922). ''Dante the Man and the Poet''. Cambridge: W. Heffer & Sons. OCLC 224789.
* Guénon, René (1925). ''L'Esoterisme de Danté'', 1925, ISBN 0-900588-02-0; angla traduko ''The Esoterism of Dante'', tradukita per C. B. Berhill, en la serio ''Perennial Wisdom''. Ghent, Novjorkio: Sophia Perennis et Universalis, 1996. VIII, 72 p.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{| style="float:right;"
|-
| {{Projekto vizaĝoj}}
| {{Projektoj|q=Dante Alighieri}}
|}
* [http://www.intratext.com/Catalogo/Autori/AUT11.HTM verkoj de Dante Alighieri]: tekstoj, [[konkordanco]]j kaj listoj de vortoftecoj ({{en}})
* {{Gutenberga aŭtoro|Dante_Alighieri}}
* Giuseppe Bonghi, ''Progetto Dante Alighieri'', en la retejo ''Classic italiani'', 1996. [http://www.classicitaliani.it/index042.htm] konsultita la 8-an de januaro 2017.
* Mirko Locatelli kaj Roberto Gagliardi (eld.), ''Dante Alighieri'', en la projekto ''Progetto Manuzio''. [http://www.liberliber.it/online/autori/autori-a/dante-alighieri/ konsultita la 8-an de januaro 2017].
* Andrea Mazzucchi, Amedeo Quondam, Italo Pantani, Giuliana Zagra kaj aliaj (eld.), ''Dante Alighieri'', su Internet culturale, Internet Culturale. [http://www.internetculturale.it/opencms/directories/ViaggiNelTesto/dante/index.html] Konsultita la 8-an de januaro 2017.
* Dante online, Società Dantesca Italiana. [http://www.danteonline.it/italiano/home_ita.asp] Konsultita la 8-an de januaro 2017.
* DanteSources, Istituto di Scienza e Tecnologie dell’Informazione "A. Faedo" (CNR Pisa) e Dipartimento di Filologia, Letteratura e Linguistica (Università di Pisa), 2013. [http://perunaenciclopediadantescadigitale.eu/dantesources/] Konsultita la 8-an de januaro 2017.
* Centro Dantesco dei Frati Minori Conventuali, Ravenna, centrodantesco.it. [http://www.centrodantesco.it/] Konsultita la 8-an de januaro 2017.
* Marco Santagata, 20 Finestre sulla vita di Dante, Mondadori, 2012. [http://www.lavitadidante.it/] Konsultita la 8-an de januaro 2017.
* Museo Casa di Dante, Firenze, Unione Fiorentina. [www.museocasadidante.it] Konsultita la 8-an de januaro 2017.
 
* {{Tradukita|lingvo=it|artikolo=Dante Alighieri|revizio=54306507}}
* {{Tradukita|lingvo=en|artikolo=Dante Alighieri|revizio=757937342}}
{{Bibliotekoj}}
{{havenda artikolo}}
{{Leginda}}
 
{{Vivtempo|1265|1321|Alighieri, Dante}}
 
[[Kategorio:Universitato de Bolonjo]]